Al la enhavo

COACH

de AlfRoland, 2010-junio-18

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-junio-18 20:19:36

Kiel traduki la angla vorto "coach" al esperanto?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-junio-18 20:26:03

Mi tradukus tiun vorton kiel trejnisto.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-junio-18 20:55:58

Hispanio:Mi tradukus tiun vorton kiel trejnisto.
Dankon, mi fakte cerbumis pri tiu vorto. Mi volis traduki jenan bildostrion. Eble mi konservas la komikecon pli bone konservante la anglajn vortojn "coach" kaj "feedback". En tiu tipa teksto en la sveda estas bedaŭrinde multaj anglaj esperimoj sal.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2010-junio-18 21:10:52

Pri feedback mi ne scias (tiu vorto estas malfacile tradukebla demando.gif), sed pri coach mi kredas ke ĝi estas tradukata kiel trejnisto.

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-18 21:40:15

retrokuplado

Ĝi estas ankaŭ en Wells kaj CEED.

Redakto: Ĉu tio estas la senco de 'feedback' kiun vi celas? Eble ne..

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-junio-19 04:02:05

Trejnisto kaj retrokuplado certe estas bonaj vortoj, sed ĉu vi (Hispanio kaj Tommjames) pensas ke mi devus traduki al tiuj vortoj? En sveda origino la vortoj "coach" kaj "feedback" estas miksitaj en la teksto.

super-griek (Montri la profilon) 2010-junio-19 08:30:59

AlfRoland:Trejnisto kaj retrokuplado certe estas bonaj vortoj, sed ĉu vi (Hispanio kaj Tommjames) pensas ke mi devus traduki al tiuj vortoj? En sveda origino la vortoj "coach" kaj "feedback" estas miksitaj en la teksto.
En Esperanto oni ĝenerale uzas fremdajn vortojn multe pli ŝpareme ol en la sveda. Fakte, tia uzo estas eĉ iom rara.

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-19 10:02:50

Via bildo bezonas Kion faras "Coach"-o ( korekto: "Coach-on).

"Feedback" estas termino el inĝenierado ("retrokuplado") kiu estis oportuna por resumi la rolon de gvidanto aŭ instruisto taksi la laboron de studento kaj proponi korektojn aŭ sugestojn. La vortaro de Wells havas reagoj kiu ankaŭ povas fari tion.

horsto (Montri la profilon) 2010-junio-19 10:27:27

Estas ankoraŭ multaj eraroj en la teksto.
Ĉu ne sufiĉas subteno por feedback en tiu kunteksto?

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-junio-19 11:15:11

horsto:Estas ankoraŭ multaj eraroj en la teksto.
Ĉu ne sufiĉas subteno por feedback en tiu kunteksto?
Bonvolu korektigi erarojn! Mi tre rapide tradukis hieraŭ vespere. Mi pensas ke mi eble konservu la anglajn vortojn ĉar temas pri satiro de stulta ĵargona esprimo! Ĉu mi ne perdas tiun etoson se mi tradukas ankaŭ ilin?

Lindström ofte en siaj desegnoj ridindigas modajn stultajn frazojn!

Reen al la supro