Al la enhavo

Ĉu komencliteroj akceptas la akuzativon?

de Roberto12, 2010-junio-20

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-junio-20 10:35:29

Ekzemple, se mi volas diri ke mi ŝatas sciencfikcion, kaj mi volas uzi la komencliterojn SF, ĉu mi diras "mi ŝatas so-fo" aŭ "mi ŝatas so-fon" aŭ "mi ŝatas son-fon" ?

maratonisto (Montri la profilon) 2010-junio-20 11:22:23

Roberto12:Ekzemple, se mi volas diri ke mi ŝatas sciencfikcion, kaj mi volas uzi la komencliterojn SF, ĉu mi diras "mi ŝatas so-fo" aŭ "mi ŝatas so-fon" aŭ "mi ŝatas son-fon" ?
laŭ mia scio, ne ekzistas regulo pri tio. Mi dirus "sofon".

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-20 11:30:20

maratonisto:Mi dirus "sofon".
Ni esperu ke viaj legantoj ne konfuzos inter sciencfikcio kaj la longforma seĝo rideto.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-junio-20 11:40:39

En kiu lingvo oni diras tion? Ankaŭ en la angla vi ne diras: I like es ef.
Kiam vi parolas vi ne uzu la mallongigon.
Se vi skribas, tiam eblas skribi aŭ
mi ŝatas SF.

mi ŝatas SF-n.
Tio validas ankaŭ por neesperantaj nomoj, kiel ekzemple:
Mi ŝatas Apple.
Vi uzas la nomon sen aldoni la akuzativan finaĵon, sed kompreneble nun ne plu eblas ŝanĝi la vortordon.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-20 12:57:29

Roberto12:Ekzemple, se mi volas diri ke mi ŝatas sciencfikcion, kaj mi volas uzi la komencliterojn SF, ĉu mi diras "mi ŝatas so-fo" aŭ "mi ŝatas so-fon" aŭ "mi ŝatas son-fon" ?
Klareco estas tre grava regulo. Se nia leganto/aŭskultanto scias prio kio temas oni povas pli libere skribi aŭ paroli. Fakte, pli libere paroli ol skribi. Skribante oni povas uzi SF’n kondiĉe ke la leganto sciu kion signifas “SF”-

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-junio-20 14:18:21

horsto:En kiu lingvo oni diras tion? Ankaŭ en la angla vi ne diras: I like es ef.
Kiam vi parolas vi ne uzu la mallongigon.
Se vi skribas, tiam eblas skribi aŭ
mi ŝatas SF.

mi ŝatas SF-n.
Tio validas ankaŭ por enesperantaj nomoj, kiel ekzemple:
Mi ŝatas Apple.
Vi uzas la nomon sen aldoni la akuzativan finaĵon, sed kompreneble nun ne plu eblas ŝanĝi la vortordon.
Oni iam diras "es ef" en la Angla, ekzemple, kiam oni parolas pri la "SF Masterworks" serio de libroj.

Kaj estas tre multaj aliaj ekzemploj de komencliteroj, kie oni diras ilin mem.

Mi divenus ke la nomoj de la literoj estas unu-formaj, tiel la numeroj.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-junio-23 15:48:00

Vi elparolu jene:
mi ŝatas sofoon
La O-finiĝoj de la konsonantoj ne estas veraj O-finaĵoj, kaj kiam oni akuzativigas liternomon, oni devas ankaŭ aldoni veran O-finaĵon.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-junio-25 11:50:26

darkweasel:Vi elparolu jene:
mi ŝatas sofoon
La O-finiĝoj de la konsonantoj ne estas veraj O-finaĵoj, kaj kiam oni akuzativigas liternomon, oni devas ankaŭ aldoni veran O-finaĵon.
Tio ŝajnas prava al mi. Dankon.

Do, por la ekzemplo de AAD (Armilo de Amasa Detruo), la opcioj estas:

Nom. ununombra = a-a-do-o aŭ a-a-do-'
Nom. pluralo = a-a-do-oj
Ak. unubombra = a-a-do-on
Ak. pluralo = a-a-do-ojn

horsto (Montri la profilon) 2010-junio-25 18:43:52

Roberto12:
darkweasel:Vi elparolu jene:
mi ŝatas sofoon
La O-finiĝoj de la konsonantoj ne estas veraj O-finaĵoj, kaj kiam oni akuzativigas liternomon, oni devas ankaŭ aldoni veran O-finaĵon.
Tio ŝajnas prava al mi. Dankon.

Do, por la ekzemplo de AAD (Armilo de Amasa Detruo), la opcioj estas:

Nom. ununombra = a-a-do-o aŭ a-a-do-'
Nom. pluralo = a-a-do-oj
Ak. unubombra = a-a-do-on
Ak. pluralo = a-a-do-ojn
Al mi tio ŝajnas ne ebla. Kiel distingi inter AAD kaj AADO?

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-junio-25 21:33:34

Per la akcento (sed ne demandu al mi, kie!)

Reen al la supro