Al la enhavo

Dankon por/pro

de Martinbr, 2010-junio-22

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Martinbr (Montri la profilon) 2010-junio-22 12:39:55

Saluton al ĉiuj!

En Esperanto ja eblas diri "Dankon por tio" aŭ "Dankon pro tio". Mi ŝatus scii, kiu(j)n el la du eblej vi uzas plej ofte.

Amike salutas vin
Martin

Hispanio (Montri la profilon) 2010-junio-22 12:53:15

Laŭ mia scio, dankon por taŭgas por io kio ankoraŭ ne okazis:

- Mi ĉeestos ĉi tie.
- Dankon por via ĉeesto.

Kaj dankon pro taŭgas por io kio jam okazis:

- Mi ĉeestis ĉi tie.
- Dankon pro via ĉeesto.

Eble mi eraras, sed mi vidas tion tiel.

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-22 13:03:53

Martinbr:"Dankon por tio" aŭ "Dankon pro tio"
Ambaŭ ĝustas kaj estas egale uzeblaj por ĉia danka esprimo, ĉu temas pri jama afero aŭ ne.

Mi mem preferas "pro" sed tio estas nur kutimo kiun mi akiris kiam mi estis komencanto. Se mi tiam alkutimiĝus uzi "por" sendube tio fariĝus mia prefero.

qwertz (Montri la profilon) 2010-junio-22 13:38:15

por | pro (www.reta-vortaro.de)

Kutime de mia germana gepatrolingvon mi uzus "por": "Dankon por tio". Sed mi estas e-o komencanto.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-22 15:56:45

"Por" enhavas la ideon de celo; "pro" enhavas tion de kialo:

Li sendis unu libron por mi, kaj mi dankis lin pro tio.

Vidu rimarkon en la Reta Vortaro:

Rim.: Por estas kelkfoje erare uzata kun la senco de pro: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziroZ; la Eternulo juĝu vin por tio.

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-22 16:18:27

Belmiro:Vidu rimarkon en la Reta Vortaro:

Rim.: Por estas kelkfoje erare uzata kun la senco de pro: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziroZ; la Eternulo juĝu vin por tio.
Reta Vortaro estas malprava diri ke la frazo "mi dankis lin por la tuja plenumo" estas erara.

PMEG diras:

PMEG:Danki por io estis malprave kritikata. Ĝi estas tute bona esprimo [..] Sed oni povas ankaŭ uzi la esprimon danki pro io, kiu nuntempe estas tre ofta. Ambaŭ dirmanieroj estas same logikaj.
La signifo de "por" ne estas limigita al la ideo de celo, ĝi havas aliajn uzojn; ekzemple por danko.

Reen al la supro