Al la enhavo

Karesnomaj afiksoj...

de Jordan, 2010-junio-22

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Jordan (Montri la profilon) 2010-junio-22 23:00:29

Ĉu la sama karesnomo taŭgas por diversaj nomoj?

Ekzemple, ĉu Joĉjo povas signifi ambaŭ Johanon kaj Jordanon?

Aŭ, ĉu iuj karesnomoj nur taŭgas por specialaj nomoj?

Se Joĉjo nur signifas Johanon, kiel oni ŝanĝas la nomon Jordano?

~*Jordano*~

johmue (Montri la profilon) 2010-junio-23 05:37:57

Jordan:Ĉu la sama karesnomo taŭgas por diversaj nomoj?

Ekzemple, ĉu Joĉjo povas signifi ambaŭ Johanon kaj Jordanon?

Aŭ, ĉu iuj karesnomoj nur taŭgas por specialaj nomoj?

Se Joĉjo nur signifas Johanon, kiel oni ŝanĝas la nomon Jordano?

~*Jordano*~
Joĉjo fakte taŭgas por ambaŭ. Kaj Johano kaj Jordano. Sed ankaŭ taŭgas Johanĉjo kaj Jordanĉjo. Aŭ Johaĉjo kaj Jorĉjo. Vi estas libera kien vi metas la afikson. Tion "negocu" la karesanto kaj la karesato okulumo.gif.

Donniedillon (Montri la profilon) 2010-junio-23 17:20:15

Uzu "Jordanĉjo" se vi volas. Vere, gi estas vian nomon. rido.gif

Reen al la supro