Al la enhavo

Skui kaj ŝanceli...

de Chainy, 2010-junio-24

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2010-junio-24 13:44:43

Saluton!

Skui kaj ŝanceli...

Ĉu iu povas helpi min kompreni la diferencon inter tiuj ĉi verboj!? demando.gif Mi konfuziĝis.

Dankon.

johmue (Montri la profilon) 2010-junio-24 14:34:19

Chainy:Saluton!

Skui kaj ŝanceli...

Ĉu iu povas helpi min kompreni la diferencon inter tiuj ĉi verboj!? demando.gif Mi konfuziĝis.

Dankon.
Skui signifas ke vi tenas ion per la mano(j) kaj rapide ripete ŝancelas ĝin. Ŝanceli estas pli malrapidaj puŝoj aŭ tiroj.

Ekzsmple vi skuas botelon por miksi la enhavon. Tio estas forta, kaj rapida ago kaj vi tenas la objekton en la mano.

Kaj vi ŝancelas balancilon sur kiu sidas infano. Tio estas malrapidaj puŝoj. Fakte vi povus nur per unu puŝo ŝanceli ion.

Chainy (Montri la profilon) 2010-junio-24 18:34:47

Dankon, johmue. Viaj ekzemploj estas bonaj - ReVo mencias nenion pri tiu senco de 'ŝanceli' (ŝanceli balancilon)

Cetere, kio ekzakte estas 'balancilo'?! - laŭ ReVo ĝi povas esti 'eine Wippe'(Tabulo metita sur ŝtipo) aŭ 'eine Schaukel'(tabulo subtenita per ŝnuroj)! Tre konfuza...rideto.gif

Mi trovis pliajn ekzemplojn, kiel oni povas uzi "skui":

Skui al iu la manon.
Skui la kapon (se oni diras ne al io)
Skui arbon por ke la pomoj falu.

Kaj ŝanceli:

Vi nun komencas dubeme ŝanceliĝi (heziti)
Ŝia letero ŝancelis min (= hezitigis min).
Ili ŝancelis lian konvinkon = Ili igis lin heziti pri sia konvinko.
(Ek)ŝanceli ies forton - malfortikigi ies forton.

johmue (Montri la profilon) 2010-junio-24 19:34:53

Chainy:Cetere, kio ekzakte estas 'balancilo'?! - laŭ ReVo ĝi povas esti 'eine Wippe'(Tabulo metita sur ŝtipo) aŭ 'eine Schaukel'(tabulo subtenita per ŝnuroj)! Tre konfuza...rideto.gif
Jes. ReVo ne klaras pri tio. Vikipedio distingas inter "balancilo" kaj "pendolilo".
Johannes

Reen al la supro