Al la enhavo

请问,这句谚语是什么意思?

de komencantino, 2010-julio-03

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

komencantino (Montri la profilon) 2010-julio-03 13:14:30

Kion signifas la jena proverbo?
Surmeto rompas, komparo trompas.

Chainy (Montri la profilon) 2010-julio-16 22:59:41

komencantino:Kion signifas la jena proverbo?
Surmeto rompas, komparo trompas.
Pardonu, sed mi ankaŭ ne komprenas tiun proverbon!

Eble, oni 'rompas' la vestojn, kiam oni estas tro dika?! Kaj komparante sin kun la aliaj oni trompas sin, kiam la aliaj estas ankoraŭ pli dika ol vi?!

Verŝajne, la signifo estas efektive io tute alia! Ĉu iu alia havas ideon?!

zan (Montri la profilon) 2010-julio-17 08:38:47

komencantino:Kion signifas la jena proverbo?
Surmeto rompas, komparo trompas.
Ho, tio estas enigmo por mi! Sed mi rezonu.
Surmeto estas subjekto. Nek "surmeton rompas", nek "surmeto rompiĝas". Do, "surmeto ion rompas". Kion rompas? Eble vin. Surmeto rompas vin, komparo trompas vin. Eble surmeto estas via emo vidigi vin kvazaŭ pli bela. Kaj vi, komparante vian belecon kun tiu de aliaj, trompas vin mem. Tia emo fine rompos vin. Do, estu nuda(kompreneble pri la koro^^) kaj ne komparu kun aliaj. Resume, vivu kiel vi estas.

Kiel vi ĉiuj solvas ĉi tiun enigmon? Aŭ bonvenas korektan solvon.

Psittakos (Montri la profilon) 2010-julio-17 11:29:28

kiel vidis, Esperanto ne estas facila se ni ne estas okcidentulo...

请再用汉语写哪个谚语。

Chainy (Montri la profilon) 2010-julio-17 12:18:50

Psittakos:kiel vidis, Esperanto ne estas facila se ni ne estas okcidentulo...
Jen ne temas pri tio, ĉu oni estas okcidentulo aŭ ne. Proverboj nur estas iafoje malfacile kompreneblaj! Mi ne tute komprenas la signifon de la ĉi-supra proverbo, kaj mi estas el Anglujo...

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-julio-17 12:23:55

Psittakos:kiel vidis, Esperanto ne estas facila se ni ne estas okcidentulo...

请再用汉语写哪个谚语。
Certe eo ne same facilas al ĉiuj, sed ĝi pli facilas al ĉiuj ol iu ajn nacia lingvo kaj tio laŭ mi sufiĉas. Por kompreni proverbojn necesas koni la kulturon el kiu la proverbo originas. Do ne temas pri nur la lingvo.

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-17 20:17:04

Tiu estas Zamenhofa proverbo:
322. Flikitaĵo
322.01 Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
322.02 Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
322.03 Surmeto rompas, komparo trompas.
Sed kion ĝi signifas mi ne scias

zan (Montri la profilon) 2010-julio-18 01:52:40

sergejm:Tiu estas Zamenhofa proverbo:
322. Flikitaĵo
322.01 Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
322.02 Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
322.03 Surmeto rompas, komparo trompas.
Sed kion ĝi signifas mi ne scias
Provu solvi la enigmon. Ne rezignu. Mi ne estas eŭropano sed kuraĝas solvi ĝin. rideto.gif
Mi ĵus eksciis, ke temas pri flikitaĵo kaj amikeco. Do, "surmeto de flikitaĵo rompas amikecon, komparo de flikitaĵo trompas vin". Resume, flikitaĵo(eble metaforo de ruzeco) rompas amikecon.

Miland (Montri la profilon) 2010-julio-18 19:59:05

Jen du sugestoj:

1. Ambaŭ duonoj de la proverbo temas pri aspektoj. Surmetitaj vestoj povas rompi, eĉ se ili aspektas solidaj aŭ belaj. Komparado temas pri aspektoj kiuj eblas trompi nin. Tial ni devas atenti pri la vero sub aspektoj.

2. Surmeto temas pri peza ŝarĝo (aŭ peza situacio) kiu povas "rompi la dorson". Sed komparado povas pensigi nin ke la ŝarĝo ne estas tiel malfacila, do homoj ne efike faras ion ajn pri la situacio.

Psittakos (Montri la profilon) 2010-julio-21 09:04:37

Chainy:
Psittakos:kiel vidis, Esperanto ne estas facila se ni ne estas okcidentulo...
Jen ne temas pri tio, ĉu oni estas okcidentulo aŭ ne. Proverboj nur estas iafoje malfacile kompreneblaj! Mi ne tute komprenas la signifon de la ĉi-supra proverbo, kaj mi estas el Anglujo...
Mi ne parolas pri provervoj, sed pri Esperanto...

Reen al la supro