Al la enhavo

Pri la 7 de julio

de Terurĉjo, 2007-aprilo-16

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 04:02:41

Verdire, mia geedziĝo estas tre feliĉa.
La vortoj pri malfeliĉo estis nur malgranda provoko de mia flanko por paroligi aliajn. Mia tasko jam estas plenumita.
Sed mia bopatrino efektive estas vera bopatrino, tial ni loĝas aparte kaj tre malproksime (eĉ en alia ŝtato) de tiu rimarkinda virino.

Ĉu iu havas proponojn por ion fari, organizi ja la sepa de julio?

Jasminka (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 16:03:56

Mendacapote:Jasminka, bonvole diru al mi ion: Ĉu vi vere estas tiu admirinda belegulino sur la bildo??? Ho! Mi kredas ke vi ne povus fariĝi la bopatrino de via edzo (nek eĉ volonte) dum almenaŭ la venontaj 50 jaroj!!! lango.gif
Mi kapablas tre bone prilabori fotojn. lango.gifrideto.gif

Jasminka (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 16:09:25

Terurĉjo:Verdire, mia geedziĝo estas tre feliĉa.
La vortoj pri malfeliĉo estis nur malgranda provoko de mia flanko por paroligi aliajn. Mia tasko jam estas plenumita.
Ruzulo okulumo.gif Do, bone ni revenu al la dato 7.7.7. En nia lando homoj ankaŭ estas frenezaj pri ĉi tiu dato kaj volas geedziĝi tiam. Min interesas, kiom da paroj (el tiuj) estos feliĉaj kaj ne disiĝos longan tempon. rido.gif

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 17:35:40

Jasminka:Mi kapablas tre bone prilabori fotojn. lango.gifrideto.gif
Ah, la sorĉado de PhotoShop! okulumo.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 18:27:21

Mi tre dubas ke tiu sorĉado funkcius kun mia foto… okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 18:55:13

Jasminka:Ruzulo okulumo.gif Do, bone ni revenu al la dato 7.7.7. En nia lando homoj ankaŭ estas frenezaj pri ĉi tiu dato kaj volas geedziĝi tiam. Min interesas, kiom da paroj (el tiuj) estos feliĉaj kaj ne disiĝos longan tempon. rido.gif
Ne, mi ne estas tiu. Bedaŭrinde mi estas malica, sed mola, blanka kaj lanuga. Kiel sana rano.
Mi ne kredas je la magio de ciferoj. Mi ne kredas je vendredo, la 13-a, mi ne kredas je la nigra kato aŭ blanka aŭ ia alia kato, mi ne kredas je 666.
Mi kredas nur, ke estas oportune memorfiksi tiun daton - la sepa de la sepa monato de la sepa jaro.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 18:58:00

Mendacapote:Mi tre dubas ke tiu sorĉado funkcius kun mia foto… okulumo.gif
Ah, mia amiko!
Mi nenion faris, sed bonvolu eniri

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 19:43:16

Jes, la Photoshop povas fari mirindaĵojn.

jen, mia vera bildo:

Eble, mi estus bona bopatrino ? rido.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 00:54:28

jen, mia vera bildo:
Mi ekenamiĝis subite! Kia belega vi estas!!!

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 18:30:16

Mendacapote:
jen, mia vera bildo:
Mi ekenamiĝis subite! Kia belega vi estas!!!
Ĉu vi vidas ? rido.gif Oni diras, se la natura beleco estas la plej bela.

Reen al la supro