Al la enhavo

Pri la 7 de julio

de Terurĉjo, 2007-aprilo-16

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 21:57:45

Fratoj!
Fratinoj!
Kial ĉiu fadeno direktiĝas al virinoj kaj ilia beleco? Verŝajne, pro Mielinjo!
Mi ne estas kontraŭ disputoj (aŭ diskutoj?) pri tiu remarkinda temo.
Sed mi komencis la fadenon por celi ĉiujn al sekreta malhela magio, sorĉado de PhotoShop, nigraj katoj kaj plua babilado pri la 8.8.8

Por via plezuro mi komencos la fadenon, dediĉitan al virinoj kaj ilian belecon.
Tie ĉi bonvolu skribi pri teruregaj sekretoj, dopatrinoj, geedziĝoj kaj t.p.

Terurege, via mola kaj blanka!

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 22:09:06

Terurĉjo:Fratoj!
Fratinoj!
Kial ĉiu fadeno direktiĝas al virinoj kaj ilia beleco? Verŝajne, pro Mielinjo!
Mi ne estas kontraŭ disputoj (aŭ diskutoj?) pri tiu remarkinda temo.
Sed mi komencis la fadenon por celi ĉiujn al sekreta malhela magio, sorĉado de PhotoShop, nigraj katoj kaj plua babilado pri la 8.8.8

Por via plezuro mi komencos la fadenon, dediĉitan al virinoj kaj ilian belecon.
Tie ĉi bonvolu skribi pri teruregaj sekretoj, dopatrinoj, geedziĝoj kaj t.p.

Terurege, via mola kaj blanka!
Kara Terurjĉjo,
mi petas pardonon, ĉar mi estis "off" !! Kvankam mi aliĝis al uzantoj kiuj skribis antaŭ mi pro sama temo.

Via harpio kiu ne estas mola kaj blanka !

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 22:32:46

Mielo, saluton!
Dum mi formigis la novan fadenon kaj rakontis pri diversaj malsaĝaĵoj, vi subite aperis!
Kiel vi fartas? Kiel Nigruĉjo?

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 22:53:15

Terurĉjo:Mielo, saluton!
Dum mi formigis la novan fadenon kaj rakontis pri diversaj malsaĝaĵoj, vi subite aperis!
Kiel vi fartas? Kiel Nigruĉjo?
Mi ne respondas pri via demando, ĉar ĝi ne estas temo ĉi tie. lango.gif
Ni parolas ĉi tie nur pri 07.07.07. Tiu estas ĝusta !

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 23:21:57

Mi nur ŝercis. Estas malpermesite nur krokodili en la forumoj!
Tion zorgeme kontrolas Jev kaj sendomaĝe forigas kulpulojn.
Krom tio ĉi, ni povas fari ĉion kaj babili pri ĉio.

Jev (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 10:01:43

Terurĉjo:Mi nur ŝercis. Estas malpermesite nur krokodili en la forumoj!
Tion zorgeme kontrolas Jev kaj sendomaĝe forigas kulpulojn.
Krom tio ĉi, ni povas fari ĉion kaj babili pri ĉio.
Jes, mi estas senkompata. rideto.gif Mi pensas, ke ne estus bone tro deflankiĝi de la temo, ĉar poste estas malfacile serĉi diversajn informojn. Pro tio mi ĝojas, ke por alia temo vi kreis alian lokon.

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 10:58:59

Jev:Jes, mi estas senkompata. rideto.gif Mi pensas, ke ne estus bone tro deflankiĝi de la temo, ĉar poste estas malfacile serĉi diversajn informojn. Pro tio mi ĝojas, ke por alia temo vi kreis alian lokon.
Kara Jev, mi petas pardonon de vi, sed mi nun devas skribi pri alia temo. Mi skirbis mesaĝon en tiun forumon antaŭtagmeze, kaj mi ne vidas nun. Vi diris, ni parolu, se ni ekvidas tian eraron.
Kompreneble, mi skirbis nur pri 07.07.07 rido.gif

Azulreal (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 18:49:56

Saluton al ĉiuj!

Kio okazas pri tiu dato, la sepa tago de la sepa monato de la sepa jaro de la dua jarmilo? Bone, pri la nuna jarmilo neniu parolis lango.gif
Kelkaj el vi diris, ke la homoj en viaj landoj freneziĝis pri tio. Ĉu vere? Tio ne okazis en Hispanio, almenaŭ mi tute ne aŭskultis ion tiurilate demando.gif

Pasintjare ankaŭ ne rimarkinda estis la 666, malgraŭ esti la "satana cifero" okulumo.gif por la kristanaro (plimulto en Hispanio). Kvankam tiun tagon neatendite la ĉefvojo estis malfermata kaj la buso, per kiu mi vojaĝis por trapasi gravan ekzamenon, terure prokrastis kaj mi devis kuri 15 minutojn por atingi la universitaton. Ho, kaj mia plumo ne funkciis lango.gif

Ĝis! sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 23:33:08

Mi mem opinias, ke nenio okazos. Tio estas nur oportuna dato por memorfiksi.

Reen al la supro