Al la enhavo

Diktadekzerco

de Matthieu, 2010-julio-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2010-julio-06 18:32:42

En francaj baz- kaj mezlernejoj ekzistas ekzerco timata de lernantoj: diktado. La instruisto voĉlegas tekston, kaj la lernantoj skribas ĝin. La celo estas kontroli la nivelon je literumado, ĉar la franca literumado estas tre malfacila, eĉ por francoj.

Mi scivolas, ĉu tio ekzistas en aliaj landoj kaj en aliaj lingvoj. Eble tiu ekzerco estas necesa en lingvoj kiel la angla aŭ la pola, sed neutila por lingvoj kun pli simpla skribo.

feliz123 (Montri la profilon) 2010-julio-06 18:49:03

Jes. La portugala lingvo estas miaopinie sufiĉe fonetika, sed en Brazilo estas tiu ekzerco. La demanditaj vortoj kutime ne sekvas la regulojn.

Feliĉe mi ne havis multaj da malfacilecoj kun diktadoj, malgraŭ kelkaj de miaj kunstudentoj malŝatis tion.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-julio-06 18:53:15

En la hispana lingvo ankaŭ ekzistas tio, por ke la infanoj bone skribu la hispanajn vortojn. La hispana fonetiko estas preskaŭ same al la Esperanta, sed pro tio ke ekzistas akcentojn kaj vortojn kiuj estas skribataj malsame al aliaj, do, oni devas instrui al la infanoj.

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2010-julio-06 19:30:08

Ankaŭ en la germana ekzistas tiu ekzerco. La germana estas facile prononcebla, tamen estas bona ekzerco.

Gerald

utku (Montri la profilon) 2010-julio-06 19:45:51

Mi ne certas sed mi pensas ke tia ekzerco ne ekzistas. Laŭ mi la turka alfabeto estas duonfonetika. Oni povas facile skribi aŭditan esprimon, sed ĝuste legi skribitajn vortojn povas ne esti eble, se oni ne aŭdis tiujn vortojn antaŭe, ĉar la skribsistemo ne ĉiam indikas longecon kaj palataladon.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-julio-26 10:48:37

Ankaŭ en Pollando tio ekzistas. En la pola ekzistas paroj da literoj, kiujn oni prononcas tute same: ó/u, ch/h kaj ż/rz. Ankaŭ komplikas la reguloj pri majuskleco/minuskleco de vortoj kaj aliaj ortografiaĵoj, tial la diktadekzercoj por multaj gejunuloj estas defio.

Krom tio oni faras multajn konkursojn pri diktadekzercoj, kaj ekzistas unu, ĉiujara, tutnacia diktadekzerco, kiu kutime estas tre malfacila rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-julio-27 17:59:20

Kiam mi estis en bazlernejo, ni dum iom da tempo eĉ faris ĉiusemajne unu tian diktadon!

Mi ankoraŭ memoras, ke mi faris en ĉiuj 4 bazlernejaj jaroj nur unu eraron (mi skribis substantivon komencminuskle). Do mi ne vere timis tion - mi multe pli timis kalkultestojn.

La germana ĝustskribo ne estas centelcente laŭelparola, sed ĝi estas multe pli facila ol la franca (... ni ne eĉ parolu pri la angla!). Ekzemple uzado de duoblaj literoj kaj enmeto de silentaj H kaj E povas esti iom problema (rigardu ĉiun ajn germanlingvan retforumon kaj vi trovos multajn erarojn pri ĝuste tio).

Vere malregulaj estas germanaj pruntitaj vortoj, kiuj kutime konservas la originlingvan skribon almenaŭ en la unua tempo de ilia ekzisto en la germana lingvo (poste ofte okazas konvenigoj al la germana skribo, do oni povas nun skribi kaj Mayonnaise kaj Majonäse por "majonezo", kaj Chauffeur kaj Schoför por "ŝoforo", kaj tiel plu). Tamen pri tiaj strangaĵoj ni miamemore ne devis zorgi en la bazlernejo.

Reen al la supro