Al la enhavo

Pri la 7 de julio

de Terurĉjo, 2007-aprilo-16

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 11:23:10

Junularo (precipe, gefraŭloj) de Rusio freneziĝas. Ĉiuj volas geedziĝi je la 7.7.7.
Mi povas kompreni virojn. Estos simple enmemorigi, memorfiksi por ĉiam tiun rimarkindan daton.
Iam mia duono demandis al mi: "Karulo, ĉu vi memoras pri hodiaŭa datreveno?"
"Kia datreveno?" - naive miris mi. Ĉu vi komprenas, pri kia datreveno temis?

Kio fariĝis post mia naiva demando, vi ne povos imagi. Ne, multaj povos.

Nun mi bone memoras la daton de mia malfeliĉiĝo kaj ĉiam gratulas mian pli belan duonon okaze de tiu hela tago.

Jasminka (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 13:19:40

Terurĉjo:Nun mi bone memoras la daton de mia malfeliĉiĝo kaj ĉiam gratulas mian pli belan duonon okaze de tiu hela tago.
Diable, kial tiukaze vi, viroj, edziĝas, se tio estas tiom granda malfeliĉo por vi? lango.gifsenkulpa.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 14:30:04

Kiel ni povus esti feliĉaj, se ni edziĝis al niaj junaj belulinoj (tre belaj kel vi mem) kaj post nur kelkaj jaroj ni malkovras ke ni estas edziĝintaj al niaj bopatrinoj??? demando.gif

Jasminka (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 15:24:00

Mendacapote:Kiel ni povus esti feliĉaj, se ni edziĝis al niaj junaj belulinoj (tre belaj kel vi mem) kaj post nur kelkaj jaroj ni malkovras ke ni estas edziĝintaj al niaj bopatrinoj??? demando.gif
Ĉu ĉiuj bopatrinoj estas tiom teruraj? rideto.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 15:28:12

Por niaj bopatroj… eble ne tro. Por ni, JES, kompreneble!

Jasminka (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 16:07:41

Ekzistas tre bona solvo por tiu ĉi problemo: loĝi malproksime de bogepatroj. okulumo.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 16:21:27

Jasminka:
Terurĉjo:Nun mi bone memoras la daton de mia malfeliĉiĝo kaj ĉiam gratulas mian pli belan duonon okaze de tiu hela tago.
Diable, kial tiukaze vi, viroj, edziĝas, se tio estas tiom granda malfeliĉo por vi? lango.gifsenkulpa.gif
Ili tre enuus sen virinoj. Precipe sen boptrino. rido.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 20:52:21

Mi pensas ke vi ne tute komprenis min… La problemo es ke via edzino nur kelkaj jaroj poste estas tiel malhumura, kverelema, kulpigema, ktp ke vi pensas: Diable, kie estas mia edzino? Kiam mi transloĝiĝis al mia bopatrino domo???

Vi rigardas vin mem en al espegulo kaj surprize vidas… vian malfeliĉan bopatron!!!
okulumo.gif

Jasminka (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 21:39:11

Mendacapote:Mi pensas ke vi ne tute komprenis min… La problemo es ke via edzino nur kelkaj jaroj poste estas tiel malhumura, kverelema, kulpigema, ktp ke vi pensas: Diable, kie estas mia edzino? Kiam mi transloĝiĝis al mia bopatrino domo???

Vi rigardas vin mem en al espegulo kaj surprize vidas… vian malfeliĉan bopatron!!!
okulumo.gif
Do, mi nur volis certiĝi, kion vi celas. okulumo.gif Kompreneble, multaj virinoj ŝanĝiĝas kaj bedaŭrinde malbeliĝas ktp. Sed ja ne ĉiuj viroj restas samaj, kiaj ili estis kaj eble tio estas unu el la kaŭzoj, kial virinoj iĝas similaj al bopatrinoj... senkulpa.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 23:54:17

Jasminka, bonvole diru al mi ion: Ĉu vi vere estas tiu admirinda belegulino sur la bildo??? Ho! Mi kredas ke vi ne povus fariĝi la bopatrino de via edzo (nek eĉ volonte) dum almenaŭ la venontaj 50 jaroj!!! lango.gif

Reen al la supro