Al la enhavo

¿Arbaren?

de Psittakos, 2010-julio-10

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Psittakos (Montri la profilon) 2010-julio-10 21:06:17

En la komikvolumo de Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (paĝo 7, vinjeto 6) verkiĝas laŭvorte ĉi tio:
"...nun mi arbaren plu trejniĝados."
de kie eblas uzi ĉi tia sistemo: "radiko-EN" pro diri "EN_substantivo"? estas korekta? vi jam ĝin konis? kaj se estas korekta... kiel uzas ĝin kun pluralnomoj?

Matthieu (Montri la profilon) 2010-julio-11 09:09:15

Tiu -en-finaĵo ne estas la prepozicio en: temas pri direkta -n post loka e-vorto. Do “arbaren” signifas “al (la arbaro)”.

novatago (Montri la profilon) 2010-julio-11 10:45:35

Ankaŭ indas diri ke en Esperanto oni ne skribas demandojn per la demanda signo "¿". Nur necesas la signo "?" ĉe la fino de la demando.

Novatago.

Psittakos (Montri la profilon) 2010-julio-11 13:36:07

do "al la arbaro = arbaren" kiel oni povas diri "al la arbaroj"?

Ĉu en la fundamento de Zamenhof aperas ĉia leĝo?

novatago (Montri la profilon) 2010-julio-11 18:12:59

Psittakos:do "al la arbaro = arbaren" kiel oni povas diri "al la arbaroj"?

Ĉu en la fundamento de Zamenhof aperas ĉia leĝo?
Oni dirus ĝin same: "Mi iras arbaren". Se ial, iu volus precizigi ke oni estos en pli ol unu arbaro, oni dirus: "Mi iras al la arbaroj".

En la 16 reguloj de Esperanto, aperas tiu regulo. En la fundamento aperas ĉiu fundamenta regulo (kiuj certe sufiĉis por skribi la duan libron), tamen ekzistas gramatikoj, kiuj bone eksplikas la uzadon de la reguloj kaj atentindajn aferojn pri la uzo de la lingvo.

Ĝis, Novatago.

Psittakos (Montri la profilon) 2010-julio-12 09:51:50

En la 16 reguloj de Esperanto, aperas tiu regulo.
Mi jam konis tian 16 reĝojn kaj, nun ke mi ilin relegis, konfirmas ke diras nenion pli tia -en fino.

la nura fontindiko pli -e aperas en la reĝo 7, kaj pli -n en la reĝo 2, kie diras ke estas la forma de la kaso akusativa de la nomoj. nenio plu.

Se la Esperanto baziĝas en tia ĉi reĝoj, tia ĉi -en fino estas nur absurda kaj nebezona invento... absurda ĉar la akusativo de adverbo havas nenian sencon, kaj nebezona ĉar oni jam povis diri "al la"; la Esperanto devas havi la plej facilega gramatiko ol ĝi eblu havi, kaj diversaj reĝoj pro diri la sama afero estas malekonomia

tommjames (Montri la profilon) 2010-julio-12 10:32:08

Psittakos:Mi jam konis tian 16 reĝojn kaj, nun ke mi ilin relegis, konfirmas ke diras nenion pli tia -en fino.
Regulo 13 indikas ke oni uzas "n" por montri direkton al loko. Ne temas pri finaĵo "-en" sed e-vorta adverbo kiu montras lokon, kun fina "n" por montri la direkton al tiu loko.
absurda ĉar la akusativo de adverbo havas nenian sencon
Certe havas sencon se la adverbo rilatas al loko, ekzemple "hejme" = "en la hejmo", "urbe" = "en la urbo" ktp. Do "hejmen" signifas "al la hejmo". Tio estas klare logika kaj facile komprenebla laŭ mi.

Oni povas argumenti ke estas strange uzi la akuzativan signon (kiu estas plej ofte uzata por la rekta objekto de transitivaj verboj) por la senco de moviĝo al loko, sed por mi tio estas tre ingenia trajto de la lingvo. Kiam ago rekte trafas objekton tio estas iasence moviĝo de la ago, kiu iras al la objekto kaj iel tuŝas ĝin. Ne ekzakte la sama afero sed sufiĉe simila en baza esenco.

novatago (Montri la profilon) 2010-julio-12 13:24:02

Unue mi devas klarigi al vi ke reĝo en la hispana lingvo signifas "rey". Por diri "regla" oni devas diri "regulon"

Psittakos:Mi jam konis tian 16 reĝojn kaj, nun ke mi ilin relegis, konfirmas ke diras nenion pli tia -en fino....
Vi pravas, la 16 fundamentaj reguloj ne mencias rekte pri la uzo de akuzativo kun e-vortoj.

Via problemo verŝajne estas ke vi ankoraŭ ne komprenis bone kiel uzi la e-vortojn, kiuj povas fluigi la paroladon kompare al la hispana. Uzi la n-finaĵo por montri direkton ankaŭ fluigas la paroladon kaj se temas pri o-vortoj, ĝi precizigas direkton eĉ pli se estas necesa.

Tial ne estas absurda ĝia ekzisto. Aldone, la uzo de e-vorto kun n-finaĵo por indiki direkton anstataŭ "al", temas pri elekto. Do vi povas uzi unu aŭ la alia, laŭ via plaĉo. Tio fakte faciligas la aferon.

Via opinio pri la afero, verŝajne naskiĝas el la natura rezisto, kiu ekzistas tiam, kiam oni lernas alian lingvon kaj oni trovas "strangaĵojn". Tio okazis al mi ankaŭ, sed ne nur kun la Esperanta, ankaŭ kun la angla, kaj la franca. Mia konsilo: ne vidu Esperanton kiel eksperimenton, vidu ĝin kiel vivan lingvon ĉar fakte, tio estas ĝi.

Por lerni la regulojn pli-malpli bone oni bezonas almenaŭ 60 horojn. Sed estas normala se oni bezonas iom pli ĉar ĉiu lernas malsame rapide. Ne intencu regi lingvon post 4 horoj ĉar tio ne temas pri facileco. Per kiu kurso vi lernas Esperanton?

Ĝis, Novatago.

super-griek (Montri la profilon) 2010-julio-12 17:05:47

En Esperanto ofte eblas diri ion en tre malsamaj manieroj. Ĉiu rajtas mem elekti laŭ situaciaj, gustaj aŭ stilaj kriterioj: foje oni "veturas al hotelo per taksio", en alia momento oni "taksias hotelen" aŭ "alhotelas taksie" rideto.gif

Psittakos (Montri la profilon) 2010-julio-13 10:11:42

tommjames:Regulo 13 indikas ke oni uzas "n" por montri direkton al loko. Ne temas pri finaĵo "-en" sed e-vorta adverbo kiu montras lokon, kun fina "n" por montri la direkton al tiu loko.
La regulo 12 indikas ke -n estas la marko de akusativo, kio estas kazo, ĉar la regulo 13 signifas (signigas) ke la verboj iri, veni kaj la aliaj vojiraj verboj estas transitivaj.
Tio estas klare logika kaj facile komprenebla laŭ mi.
Ke adverbio havas kazoj estas tote mallogika. La Esperanto devas esti facile komprenebla pro ĉiu kaj, se mi basu en vera lingvoj pro kompreni Esperanton, ne eblos kompreni ĉi tia "-en" regulo.

novatago:Unue mi devas klarigi al vi ke reĝo en la hispana lingvo signifas "rey". Por diri "regla" oni devas diri "regulon"
Bonbone, pura esperante devus esti "nurestro" lango.gif
Vi pravas, la 16 fundamentaj reguloj ne mencias rekte pri la uzo de akuzativo kun e-vortoj.

Via problemo verŝajne estas ke vi ankoraŭ ne komprenis bone kiel uzi la e-vortojn, kiuj povas fluigi la paroladon kompare al la hispana.
Absolute ne. Mi estas lingvistikisto kaj komparis Esperanton kun multaj diversaj lingvoj. La vera problemo estas ke la regulo 2 indikas ke la nomoj nur havas 2 kazoj, nominativo kaj akusativo, sed poste esperantistoj uzis -e vortoj ne kial adverbio, sed kial lokativo, ke estas alia kazo. La sama regulo indikas ke tuta la aliaj kazoj formiĝas kun prepozicioj.
Via opinio pri la afero, verŝajne naskiĝas el la natura rezisto, kiu ekzistas tiam, kiam oni lernas alian lingvon kaj oni trovas "strangaĵojn". Tio okazis al mi ankaŭ, sed ne nur kun la Esperanta, ankaŭ kun la angla, kaj la franca. Mia konsilo: ne vidu Esperanton kiel eksperimenton, vidu ĝin kiel vivan lingvon ĉar fakte, tio estas ĝi.
ĥa ĥa ĥa... Esperanto estas nenio sed eksperimento, akceptu ĝin.

La vera problemo bazas en la diversaj manieroj de esprimi ideojn en diversaj lingvoj... oni ne eblas unigi unfoje en sola lingvo.

super-griek:En Esperanto ofte eblas diri ion en tre malsamaj manieroj. Ĉiu rajtas mem elekti laŭ situaciaj, gustaj aŭ stilaj kriterioj: foje oni "veturas al hotelo per taksio", en alia momento oni "taksias hotelen" aŭ "alhotelas taksie" rideto.gif
mi rememoras, ke japanino unufoje esperante skribis en ŝia bolgo:
"mi ridegis ĉar ili dika"
ĉar japana lingve, ne havas adjetivoj kaj nur verboj. Tie vi vidas positiva ĉi tia karakterizo, mi vidas gramatika anarkio, kio malebligas unigi esperanton lingve kaj ebligas ke esperanto estas nur vorta ĥaoso.

Reen al la supro