Al la enhavo

Kiel oni prononcas...

de Seth442, 2010-julio-12

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Seth442 (Montri la profilon) 2010-julio-12 04:42:58

Mi havas iom demandojn.

Unue, kiel oni prononcas "scii?"
Ĉu oni prononcas "sci" aŭ "sci i"

Due, kio estas la diferenco inter "ai" kaj "aj."

Ĉu vi rekomendas retpaĝon por helpi min?

Leporino (Montri la profilon) 2010-julio-12 10:07:37

Ĉi tie vi povas aŭdi kiel oni prononcas esperantan vortojn: www.forvo.com. Estas tre utila. okulumo.gif

scii = "sci i"

"ai" estas prononcita "a i".
"aj" estas prononcita kiel la anglan "i".

sal.gif

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-julio-12 18:11:39

Per SAMPA, ili estas:

scii = ["stsi.i]
aj = [aI]

Seth442 (Montri la profilon) 2010-julio-12 19:14:00

Dankon =)

Mi havas alia demandon. Kial la vorto "hodiaŭ" havas akcenton en "i" anstataŭ "a."
Mi pensis ke la akcento devas esti en la vokalo antaŭ ol la fina vokalo.
(La due fina vokalo. Mi petas, helpu al min diri ĉi tion.)

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-julio-12 19:46:35

Saluton!

Seth442:Dankon =)

Mi havas alia demandon. Kial la vorto "hodiaŭ" havas akcenton en "i" anstataŭ "a."
Mi pensis ke la akcento devas esti en la vokalo antaŭ ol la fina vokalo.
(La due fina vokalo. Mi petas, helpu al min diri ĉi tion.)
La regulo postulas ke la akcento estas sur la antaŭlasta silabo.

La vorto hodiaŭ havas tri silabojn kaj la lasta estas diftongo:

ho-di-aŭ

Komparu ghin kun alia trisilaba vorto balau:

ba-la-u

En tiu vorto au ne estas diftongo, sed du vokaloj aparte prononcendaj.

Vespere el Rejnlando,
Kolonjano

Seth442 (Montri la profilon) 2010-julio-12 20:41:07

Dankon, kio bona ekspliko!
Mi ne sciis kio estas diftongo, sekve mi esploras ĝin. Mi sciiĝis ke Esperanto havas ses da diftongojn: aj, ej, oj, uj, aŭ, kaj eŭ.

Sed kio oni disiras vorton al silaboj? Ĉu oni devas halti malantaŭ ĉiu diftongo kaj vokalo? Ĉi tio estas nekorekta, ĉar "saluton" = sa-lu-ton, ne sa-lu-to-n.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-julio-12 23:05:18

Saluton!

Seth442:Dankon, kio bona ekspliko!
Mi ne sciis kio estas diftongo, sekve mi esploras ĝin. Mi sciiĝis ke Esperanto havas ses da diftongojn: aj, ej, oj, uj, aŭ, kaj eŭ.

Sed kio oni disiras vorton al silaboj? Ĉu oni devas halti malantaŭ ĉiu diftongo kaj vokalo? Ĉi tio estas nekorekta, ĉar "saluton" = sa-lu-ton, ne sa-lu-to-n.
Silabo enhavas almenau vokalon aŭ diftongon, do sola konsonanto n ne estas aparta silabo.

Se por vi estas malfacile distingi silabojn, simple akcentu la antaŭlastan vokalon|diftongon en vortoj, kiuj enhavas pli ol unu, ekz.

antaŭ = antaŭ

antaŭa = anta

Nokte el Rejnlando,
Kolonjano

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-julio-12 23:30:07

Maleblas prononcadi esperanton laŭregule, eĉ post tutviva praktikado.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-julio-13 07:52:38

Senegaùlo:Maleblas prononcadi esperanton laŭregule, eĉ post tutviva praktikado.
Mi sukcesis post kelkaj monatoj da neintensa praktikado. Eble mi estas superhomo. demando.gif

rafano (Montri la profilon) 2010-julio-13 09:43:43

Seth442:Mi havas alia demandon. Kial la vorto "hodiaŭ" havas akcenton en "i" anstataŭ "a."
Mi pensis ke la akcento devas esti en la vokalo antaŭ ol la fina vokalo.
(La due fina vokalo. Mi petas, helpu al min diri ĉi tion.)
Ŭ ne estas vokalo, sed konsonanto (aŭ almenaŭ traktata kiel konsonanto). Do, en la vorto "hodiaŭ" i estas la vokalo antaŭ ol la fina vokalo, kaj la fina vokalo estas a.

Reen al la supro