Al la enhavo

mi opinias ke la suba frazo estas erara.

de packoro, 2010-julio-19

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

packoro (Montri la profilon) 2010-julio-19 03:00:23

5)B: Prave, sed kiam mi finfine gajnis sentiĝis tre bone.
Tiu frazo aperas en ĉi tiu paĝo:
http://zh-cn.lernu.net/kursoj/verbumado/dialogekze...
La respondo,"sentiĝis" estas erara. okulumo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-19 09:49:59

packoro:5)B: Prave, sed kiam mi finfine gajnis sentiĝis tre bone.
La respondo,"sentiĝis" estas erara. okulumo.gif
Mi dirus "mi sentis min tre bone", sed tiu varianto ne ekzistas en la tasko. Tamen "sentiĝis" ankaŭ taŭgas.

milupo (Montri la profilon) 2010-julio-19 12:15:04

packoro:5)B: Prave, sed kiam mi finfine gajnis sentiĝis tre bone.
Rilate al persono kiel subjekto de la frazo la uzo de refleksiva pronomo estas stile pli bona. Sed, pli grave estas, ke oni uzu adjektivon anstataŭ adverbon, do: senti sin bona.

Chainy (Montri la profilon) 2010-julio-19 12:33:18

milupo:Sed, pli grave estas, ke oni uzu adjektivon anstataŭ adverbon, do: senti sin bona.
"Mi sentis min bone" - ĉi tie on diru 'bonE'. Mi nun ne scias, kie estas la PMEG paĝo pri tio, sed mi poste provos trovi ĝin...

tommjames (Montri la profilon) 2010-julio-19 12:42:37

La frazero "sentas min bone" estas perfekte bona kaj ofte aperas.

Troveblas ekzemploj ĉe Tekstaro per la serĉesprimo \\bsent[iaou]s? [mnvslŝi]l?in (\\w+ )?bone\\b

Eble oni povus diri ke temas pri subkomprenata farti anstataŭ esti.

milupo (Montri la profilon) 2010-julio-19 18:52:49

tommjames:La frazero "sentas min bone" estas perfekte bona kaj ofte aperas.

Troveblas ekzemploj ĉe Tekstaro per la serĉesprimo bsent[iaou]s? [mnvslŝi]l?in (w+ )?boneb

Eble oni povus diri ke temas pri subkomprenata farti anstataŭ esti.
Ne, via frazero estas perfekte malbona. Kun "senti sin" oni uzas adjektivon en nominativo! Vidu ĉi tie en PMEG sub sekcio A-vorto aŭ A-vorteca vorteto.
Oni povas analizi la frazon kiel: Mi sentas, ke mi estas bona.
Ankaŭ ofta erara uzo de adverbo anstataŭ adjektivo ne faras tian frazeron ĝusta.

tommjames (Montri la profilon) 2010-julio-19 19:02:15

milupo:
tommjames:La frazero "sentas min bone" estas perfekte bona kaj ofte aperas.

Troveblas ekzemploj ĉe Tekstaro per la serĉesprimo bsent[iaou]s? [mnvslŝi]l?in (w+ )?boneb

Eble oni povus diri ke temas pri subkomprenata farti anstataŭ esti.
Ne, via frazero estas perfekte malbona. Kun "senti sin" oni uzas adjektivon en nominativo! Vidu ĉi tie en PMEG sub sekcio A-vorto aŭ A-vorteca vorteto.
Oni povas analizi la frazon kiel: Mi sentas, ke mi estas bona.
Ankaŭ ofta erara uzo de adverbo anstataŭ adjektivo ne faras tian frazeron ĝusta.
Mi ne vere vidas kiel io ajn en tiu paĝo de PMEG konfirmas vian malpravan aserton ke "senti min bone" estas malbona. Eble vi komplezus elmontri ĝin?

"Mi sentas, ke mi estas bona" estas tute alia ideo, kaj ne signifas ke mi fartas bone. Sed sentu vin libera paroli strange se vi volas sal.gif

milupo (Montri la profilon) 2010-julio-19 19:38:31

tommjames:Mi ne vere vidas kiel io ajn en tiu paĝo de PMEG konfirmas vian malpravan aserton ke "senti min bone" estas malbona. Eble vi komplezus elmontri ĝin?

Vidu la frazon Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. sur la paĝo, pri kiu mi donis ligilon al vi.
"Mi sentas, ke mi estas bona" estas tute alia ideo, kaj ne signifas ke mi fartas bone. Sed sentu vin libera paroli strange se vi volas sal.gif
Mi ne parolas strange, sed korekte. Do, kial vi ne skribis, "sentu vin libere". Estu konsekvenca, skribu ĉiam malkorekte.

tommjames (Montri la profilon) 2010-julio-19 20:18:33

milupo:kial vi ne skribis, "sentu vin libere"
Ĉar tio estus malĝusta, por la ideo kiun mi volis esprimi. Same kiel "bona" estas malĝusta, por la ideo ke mi fartas bone. Se mi estas bona, tio signifas ke mi havas bonecon, altkvaliton, taŭgecon ktp. Malsama ideo ol farti bone.

Mi ne diras ke ofta uzado de certa formo pravigas ĝin, sed indas rimarki la jenan kontraston inter ofteco de la du formoj en Google:

Klaku ĉi tie kaj rimarku la nombron de rezultoj: ĉirkaŭ 135,000.
Nun klaku ĉi tie kaj denove rimarku. Kiom da rezultoj? 4.

Mi lasos vin fari vian propran konkludon.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-19 20:31:25

Karaj!

Nun mi perdiĝis en la mezo de via diskutado kaj ne plue scias kie estas la vera temo.

Ŝajne temas pri la uzado de adjektivo kaj adverbo.

Ĉu mi povas konsili vin vidi tie ĉi en Lernu – lingvodemandojn – kiam uzi –a kaj kiam uzi –e ?
Amike

Reen al la supro