Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

★ 【网络系列随笔】 天高任鸟飞 Birdoj al Alta !

de Flago, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 7077

Lingvo: 简体中文

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-11 22:44:06

Montara Vilaĝo 524
山 村
La fremdulo elglitis tra la pordo
陌生 人侧身 走出屋外,
kaj mal-aperis en la aŭroron.
消失 在黎明中了。
"Kia stranga junulo!"
“一个多么 奇怪的年轻人啊!”
Onklo Pan komentis pri la for-irinto.
潘大叔 议论着那 个离去了的客人来。
"Li sonas kiel dua Mintun.
“他 说的话 简直 象第二个明敦。
Cetere, s'rino, ĉu mi sciigu al Onjo Krizantemo ĉion,
顺便问一下,大娘,我 要不要 告诉 菊婶这些消息?”
kion mi aŭdis pri ŝia edzo?"
关于 关于 她丈夫的事?
"Ne! Eĉ ne unu vorton!" mia patrino diris.
“不能!甚至一个字 也不能告诉她!” 我的母亲说,
"Ni devas komplete forgesi la okazintaĵon,
“我们 必须 全都 忘掉 发生过的这些事,
ĉar iel ĝi tre malĝojigas min."
因为 它 使得我感到 一种忧愁。
Finiĝis la kvincent dudek kvara
第524段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-11 23:47:15

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集 406
Li ankoraŭ post-gustumis la sakeon
他 还 品尝过了 日本米酒
kaj postĝuis la rondajn ŝultrojn kaj korpan varmon de la kelnerino,
享受了女服务员 温暖的体温和 魅力的园肩.
kiun li tenis en la brakoj
他 在怀里 抱着 她
tian kareson neniu el la edzinoj ricevis de li
妻子们都没有一个人 从他那里 得到的 那种抚摸。
aŭdante radio-raportadon
听着 无线电的 报告
pri la tifona katastrofo en Okcidenta Japanio.
关于日本西部的 台风灾难。
Maldormemo, terura maldormemo!
失眠了,可怕的失眠啊!
Li eklumigis kaj enrigardis la ujon de adalino
他 点亮了 看着 阿达琳娜的 器皿
per malklaraj okuloj.
用模糊的 眼睛。
Finiĝis la kvarcent sesa
第406段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-12 22:59:50

Montara Vilaĝo 525
山 村
Ŝi paŭzis penseme dum momento.
她 若有所思地 停了一会儿,
Poste ŝi daŭrigis monologe,
接着 她 自言自语地 说,
"La mondo jam iĝis tiel stranga."
这个世界 已变得 如此奇怪。”
La meĉo de la lampo ek-gluglis
油灯上的 灯芯 开始在吱吱作响,
kvazaŭ eĥante la vortojn de mia patrino,
好像 是在附和着 我母亲的 话语,
kaj ek-tremis ĝia febla lumo.
它微弱的光亮 也在不停地摇摆起来。
Elĉerpiĝis la oleo.
灯油 已经烧完了。
Sed ŝajne neniu humoris enverŝi iom pli,
但是 谁也似乎 不想再向灯里 添油,
ĉar ĉiujn paralizis la peza ĉirkaŭa atmosfera.
全都 被四周 包围着我们的沉重空气 所麻痹住了。
Finiĝis la kvincent dudek kvina
第525段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-12 23:32:30

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集 407
Ŝajnis, nur iomete estis, ĉar li, kredante,
看来,这只是一点点,因为 他相信,
post la intervido kun la konsilanto,
与 顾问 会面之后,
ke li baldaŭ liberiĝos de la "neŭrastenio",
他 很快 就会从“神经衰弱”中 解脱出来,
ne plu petis la bofraton. Ptn-ptn-ptn...
不再 求 表兄。呯-呯-呯
La gutado, rimarkite de neniu el la familio,
家庭没有人注意到 滴滴声,
ankoraŭ kelkajn horojn ritme daŭris,
还有 节奏地 持续了 几个小时,
dum la terura naturo furiozis en la senhoma ĉirkaŭaĵo.
期间 那可怕的大自然 在无人的 周围 怒吼着,
Sed ĝi malfortiĝis fine, iĝis kvieta.
然而 最后 它 归于了 平静。
Finiĝis la kvarcent sepa
第407段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-13 23:14:13

Montara Vilaĝo 526
山 村
Ni rigardis la meĉon dum ĝi plendis seke,
我们 盯着灯芯 在枯燥地 发出怨言。
kaj ĝian lumon dum ĝi for-mortis
它的 亮光 灭了,
kaj la mal-lumo al-proksimiĝis.
黑暗 也一步一步地 逼近 拢来。
Fine re-komenciĝis la minaca silentado.
最后,那种具有威胁性的 沉寂 又开始了。
Kaj en la silento ritme ekfajfis
在这沉寂中又有节奏地升了起来,
kompatinda ronketo defie al la premanta trankvileco.
一个微小得可怜的鼾声 向这茫茫的沉寂挑战。
Tio estis nia laboreginta Alan,
这鼾声 是 我们劳苦的阿兰 发出来的,
kiu ek-dormis pro el-ĉerpiĝo.
她 已经因极度疲倦 而睡过去了。
Finiĝis la kvincent dudek sesa
第526段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-13 23:45:22

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集 408
Jam komencis tagiĝi.
黎明 已经 开始了。
Agrabla tagiĝo post la tifono.
台风过后 一个愉快的黎明。
Freŝa aŭtuna sunlumo salute penetris
新鲜的秋天 阳光 温柔 穿透
en la malgrandan domon,
进入了 这个 小房子里来,
kie trankvile dormis tri spirantoj kaj unu kadavro...
在那里 安静地 睡着 3个 有呼吸的人 和 一个尸体...
sub ties kapo kuŝis plata la atesto pri en-oficigo.
他的 头下 枕着 一份平整的 就职证书。
(El Esperanta Literaturo, nov.-dec. 1935)
(来自 【世界语文学】,1935年11月-12月)
Finiĝis la kvarcent oka
第408段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-14 23:27:11

Montara Vilaĝo 527
山 村
Ⅶ 7
sep 七
Finfine foriris la mizera vintro,
苦难的 寒冬 终于过去了,
kune kun la du mal-agrablaj memoraĵoj,
和那感到 忐忑不安的 两个记忆:
kiuj dum multaj noktoj hantis la sonĝojn de niaj vilaĝaoj:
包括 多少不眠之夜 使我们的村人
la lu-kontrakto, kiun oni renovigis novjare kun Ĉu Min,
在新年时村人 与储敏重订的 佃租合同
kaj laŭ kiu la lupago plialtiĝis
根据合同 租金又涨了
senprecedence je dudek po-centoj;
又增加 百分之二十;
kaj la povraj donacoj,
所供奉的 礼物。
kiujn ni oferis al nia Dio Kuireja
我们 在灶王爷给他
sur la sojlo de lia foriro de la Ĉielon.
在他离开 升天的 时候
Finiĝis la kvincent dudek sepa
第527段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-14 23:40:39

Kanto de Juneco 1
青春之歌

de Yang Mo
中文原著 杨沫
esperantigita: Yang Yongsen
世界语翻译 杨永森
ĉinigita el Esperanto: Amo
世译汉 爱心

Fru-matene, sur la vasta kaj verda kamparo kuris orienten
清晨,在辽阔而绿色的 原野上 向东方 跑着
trajno laŭ-longe de la fervoja linio de Beiping al Shenyang.
一列火车 沿着 长长的 铁路线 从北平 去往 沈阳。
Densaj plantaĵoj, brilaj riveretoj, flavaj terkabanoj,
浓郁的 植被,闪亮的 小溪,黄色的 农舍,
rekte starantaj stangoj de telegrafo ...
笔直站立的 电线杆子...
fulme for-rapidis preter la fenestroj de la vagonaro,
闪电般 快速地 在列车的 窗外 离去,
ĉe kiuj sin apogis pasaĝeroj
旅客们 在窗子处 支撑着自己
por ĝis-sate en-spiri la freŝan aeron.
为了 饱吸进 那新鲜的 空气。
Enuigitaj de la rigardado eksteren,
看着外面 到无聊了,
la pasaĝeroj mal-rapide de-turnis la kapon;
旅客们 慢慢地 转过来头
iuj oscedis, aliaj serĉis interesaĵojn en la vagono.
一些人 在打呵欠,另一些人 在车里 寻找有趣的东西。
Finiĝis la unua
第1段 结束

Flago
15 jul.2019

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-15 23:03:02

Montara Vilaĝo 528
山 村
Jam tre helis la suno,
现在 是 阳光明媚,
kaj ĝia freŝa varmo for-pelis ĉiujn niajn antaŭtimojn
带来新的温暖,把我们的一切 疑惧也都驱走了,
kaj eĉ al-portis al ni novajn esperojn.
甚至 还给我们 带来了 新的希望。
Nun venis la sezono de semado.
现在正是 播种的 季节。
Kaj kiam ajn temis pri semado,
只要 是这个季节 一到来,
ni ne nur ekvigliĝis, sed ankaŭ ĝojiĝis ne-kredeble.
我们大家 就都忙起来了,但是 也感到不可置信地高兴。
Ni el-portis la saketojn da semrizo el niaj subtegmentejoj,
我们 从阁楼上 把那些 用小袋子 装着的稻 种取下来,
kaj malpakis ilin kaj elverŝis la enhavon
解开袋子,把里面的东西,
sur la sekigajn matojn kaj nudigis ilin antaŭ la ridetanta suno.
倒在晒篷上 放在笑盈盈的太阳光里。
Finiĝis la kvincent dudek oka
第528段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-julio-15 23:24:25

Kanto de Juneco 2
青春之歌
Ne-longe poste,
不久 之后,
la rigardoj estis al-tiritaj de mal-granda pakaĵo,
看到的是 拉着 一个小行李箱,
kiu konsistis el amaso da muzikiloj,
那 是 几件乐器,
ĉirkaŭ-volvitaj per blanka silka tuko.
周边缠着 一块 白色的 绸布。
Ĉu ĝi apartenas al iu muzikil-vendisto?
它 是属于 某个 乐器商人的吗?
La pasaĝeroj ek-turnis sian atenton al la mastro de la pakaĵo.
乘客们 转过头了 注意到了 行李的 主人。
Ne estis komercisto,
不是个商人,
sed ĉirkaŭ 18-jara studentino,
然而 是一位 18岁左右的 女大学生,
kiu gardis la muzikajn instrumentojn.
她 抱着 这些乐器。
Finiĝis la dua
第2段 结束

Reen al la supro