Al la enhavo

Enmeti specialajn leterojn en retpaĝaro.

de Francua, 2010-julio-22

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Francua (Montri la profilon) 2010-julio-22 07:52:42

Saluton,

mi ĵus kreis retpaĝaro kaj mi ŝatus aldoni unu "esperantista rubriko".

Bedaŭrinde, la specialajn leterojn ĉ, ĵ, ĥ, ŭ, ŝ kaj ĝ ne estas rekonitaj.

Mi do ŝatus scii kial mi povas aldoni tiujn.

Pri la retpaĝaro, ĝi estas en UTF-8

Mi dankegas vin por via helpo.

Ĝis

darkweasel (Montri la profilon) 2010-julio-22 09:45:36

Tio dependas de via operaciumo. Por Windows ekzistas [url=http://zz9pza.ath.ĉ/tajpi/Index.html]Tajpi[/url], per kiu vi povas tajpi Esperantajn literojn. Por Linu'x ekzistas bona artikolo pri diversaj ebloj: Esperanto en Linukso.

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-22 11:01:42

Kiel alternativo, se vi volas enkonduki ne tro longan tekston, vi povas fari ĉi tiel:
1. Vizitu lernu'an forumon, elektu "Nova mesaĝo".
2. Enkonduku vian tekston, uzante x-stilon.
3. Presu butonon "Antaŭmontri".
4. Ne presu "Sendi".
5. Presu klavkombinojn Ctrl-A Ctrl-C por kopii la tekston.
6. Elektu vian unikodan redaktilon
7. Presu Ctrl-V (aŭ alian klavkombinon, kiu estas uzata en via redaktilo) por enmeti la tekston.

Francua (Montri la profilon) 2010-julio-22 11:46:55

Ha ne.... Dankego por viaj respondoj sed mi pensas ke mi malbone klarigis mian problemon.

Fakte, mi scias kial skribi tiujn leterojn, sed kiam mi sendas mian artikolon je mia retpaĝaro, la leterojn estas anstataŭigitaj per la simbolo "?".

Kaj mi ne scias kial mi povus solvi tion.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-julio-22 11:56:54

Francua:Ha ne.... Dankego por viaj respondoj sed mi pensas ke mi malbone klarigis mian problemon.

Fakte, mi scias kial skribi tiujn leterojn, sed kiam mi sendas mian artikolon je mia retpaĝaro, la leterojn estas anstataŭigitaj per la simbolo "?".

Kaj mi ne scias kial mi povus solvi tion.
Ĉu vi instruis al via operaciumo uzi UTF-8 aŭ ĉu vi eble skribas esperantajn literojn uzante tiparon latina 3?

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-22 12:28:26

Nu, tiam enkonduku la tekston en x-stilo.
poste trovu ciujn c'x kaj ŝanĝu ilin al & # 265 ; (sen spacoj ĉ)
kaj ripetu la samon pri aliaj Esperantaj literoj. Kodpaĝo de html povas esti ajna.
mi uzis tiel kun content="text/html;charset=windows-1251" por rusa-Esperanta vortaro, tiel html estos malpli longa ol utf-8 pro tio ke rusaj literoj okupas 1 bajton anstataŭ 2.

Donniedillon (Montri la profilon) 2010-julio-22 13:58:50

Se vi uzas Firefox provu abcTajpu-n. Ĝi estas facila kaj utila por uzi.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-julio-22 17:00:36

Donniedillon:Se vi uzas Firefox provu abcTajpu-n. Ĝi estas facila kaj utila por uzi.
( ) Vi legis la kvaran mesaĝon en tiu ĉi fadeno.

le_chaz (Montri la profilon) 2010-julio-23 08:04:01

Francua:Fakte, mi scias kial skribi tiujn leterojn...

Kaj mi ne scias kial mi povus solvi tion.
Por iu, kiu timas skribi en esperanto, vi estas sufiĉe bona. Nur atentu, ke vi konfuzas "kial" (pourquoi) kaj "kiel" (comment).

Francua (Montri la profilon) 2010-julio-23 08:21:25

@AlfRoland Mi ne tute scias, fakte ne mi kodis la retpaĝaron sed unu el miaj amikoj. Mi do demandos lin.

@sergejm Mi klarigis vian metodon al mia amiko kaj li provos ĝin hodiaŭ.

@le_chaz Pri "kial" kaj "kiel", dankegon ĉar jes mi miksis la duajn, mi ne scias kial okulumo.gif

Reen al la supro