Al la enhavo

demandeto pri kunmetitaj vortoj

de amemulo, 2010-julio-22

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

amemulo (Montri la profilon) 2010-julio-22 14:41:26

saluton gekaraj,

Mi havas etan demandon pri kunmetitaj vortoj: nome, kiel ili estas farigataj.
Mi ie legis ke kunmetitaj vortoj estas farigataj per simple kunmeti radikojn, sed kelkfoje mi vidas vortojn kiel 'lernolibro' anstataŭ 'lernlibro''skribotablo' anstataŭ 'skribtablo' ktp.
ĉu tiuj ekzemploj estas eraraj aŭ ne?
Mi estas ankoraŭ komencanto (do bonvolu pardoni miajn erarojn lango.gif), tial mi pensas ke ekzisteblas reguloj kiujn mi ne scias.

demandante, mi ankaŭ meditis pri la uzo de la vorto 'kial'. ĉu la sekvanta frazo estas senerara? "Mi adoptis tiun katon kial ĝi estas tre ĉarma"
ŝajnas al mi tre logike, kaj kompareblas per aliaj relativaj pronomoj. Sed 'kial' neniam nomiĝas tiel, kaj ankaŭ la vorteto 'ĉar' estas uzebla tie.

Mi esperas ke mi esprimas min sufiĉe boneridulo.gif
ĝis

horsto (Montri la profilon) 2010-julio-22 15:33:25

Saluton amemulo,
.
amemulo:
Mi esperas ke mi esprimas min sufiĉe boneridulo.gif
ĝis
Jes, certe.
amemulo:
ĉu la sekvanta frazo estas senerara? "Mi adoptis tiun katon kial ĝi estas tre ĉarma"
Ne, uzi kial (germane: warum, angle: why) ĉi tie estas eraro, uzu ĉar (germane: weil, angle: because).
amemulo:
Mi ie legis ke kunmetitaj vortoj estas farigataj per simple kunmeti radikojn
Tio estas ĝusta. Sed tamen eblas aldoni la -o- finaĵon, se tio faciligas la prononcon.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-22 15:46:26

Pri kunmetitaj vortoj.

Ĉe kunmeto de certaj radikoj povas amasiĝi tro multaj konsonantoj.

Foje oni enmetas taŭgan gramatikan finaĵon por faciligi la legado:

ĈambrOpordo, nigrAhara, neĝEblanka, pafIpreta. Sed tiuj finaĵoj oni uzu nur ĉe vera bezono.
------
Ĉar signifas “ pro tio ke “ kaj respondas al demando Kial?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-julio-22 16:03:13

La plej bonaj ekzemploj laŭ mi:

mantuko kaj tablotuko.

Estas tre facile prononci la vorton mantuko, pro logikaj kialoj. Sed prononci la vorton tabltuko ne eblas (estas tri malvokaloj kune). Pro tio oni enmetas la helpan vokalon o. Do, tablotuko.

Mi esperas ke mia esprimo estu komprenebla.

Reen al la supro