Al la enhavo

Oranĝa

de Roberto12, 2010-julio-23

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-julio-23 15:21:11

Ĉe la komenco de Eo, estis la fola vorto "oranĝkolora". Ĉu, nuntempe, oni povas uzi "oranĝa" tie?

(Ĉi-tiu ne estus la unua ambiguo en la lingvo.)

Chainy (Montri la profilon) 2010-julio-23 15:48:21

Mi vidis, ke iuj uzas 'oranĝa' tiusence. Kaj kial ne? rideto.gif. Eĉ en la Tekstaro troviĝas kelkaj ekzemploj de tio. Kaj ĉiam estas komprenebla, ĉu oni parolas pri koloro aŭ pri frukto/arbo...

super-griek (Montri la profilon) 2010-julio-24 08:44:09

Se estas klare ke temas pri koloro, mi vidas neniun problemon en ĝi; certe en listo tiu ĉi formo tre taŭgus.

Estas T-ĉemizoj ruĝaj, bluaj, oranĝaj kaj flavaj.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-julio-24 09:54:04

Bone.

Reen al la supro