Al la enhavo

kiam/iam ajn

de victornino, 2010-julio-24

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2010-julio-24 09:39:22

ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de:

kiam ajn

iam ajn

ĉu ambaŭ esprimaĵoj signifas same?

horsto (Montri la profilon) 2010-julio-24 10:47:11

Laŭ mia kompreno:
kiam ajn signifas ĉiam, kiam.
iam ajn nur estas pli emfazita iam.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-julio-25 08:56:14

Ĉi-tiu estas la demando de la monato, laŭ mi. Mi opinias (sed mi ne estas certa) ke Horsto pravas.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-julio-25 10:24:16

Roberto12:Ĉi-tiu estas la demando de la monato, laŭ mi. Mi opinias (sed mi ne estas certa) ke Horsto pravas.
Ankaŭ mi konsentas kun horsto, sed oni atentu, ke Zamenhof fojfoje uzis kiam ajn, kie logike devus esti iam ajn.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-25 10:29:09

victornino:ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de:

kiam ajn

iam ajn

ĉu ambaŭ esprimaĵoj signifas same?
La serio “I” montras nedifinecon. “Iam ajn” rilatas al ia nedifinita tempo.

“... mi sentis min pli feliĉa ol iam ajn.”

“K”, vortoj estas demandajn aŭ rilatajn vortojn. “Kiam ajn” rilatas ia definita tempo.

“— Alie mi ĝoje konsentus. Sed kiam ajn vi ree iros norden, ...”

maratonisto (Montri la profilon) 2010-julio-25 11:46:23

Demando simila: kiom ajn/iom ajn.
Mi tradukis proverbon vietnaman tiel:

Kiom ajn mi manĝis, se rizon ne manĝis - ne manĝis

Kiom ajn aŭ iom ajn estas pli ĝusta ĉi tie?
Al mi ŝajnas, ke "iom ajn" estas pli bona.

horsto (Montri la profilon) 2010-julio-25 12:30:30

maratonisto:
Kiom ajn mi manĝis, se rizon ne manĝis - ne manĝis
Mi ne bone komprenas la signifon. Ĉu vi povas aldoni la germanan tekston?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-julio-25 13:16:27

horsto:
maratonisto:
Kiom ajn mi manĝis, se rizon ne manĝis - ne manĝis
Mi ne bone komprenas la signifon. Ĉu vi povas aldoni la germanan tekston?
Ŝajnas al mi, ke en tiu proverbo dufoje forlasiĝis mi, do ke tio signifu: Kiom ajn mi manĝis, se mi rizon ne manĝis, mi ne manĝis.

Tie al mi kiom ŝajnas ĝusta, ĉar estas subkomprenata ne gravas en la komenco de la frazo:
Ne gravas, kiom (ajn) mi manĝis; se mi rizon ne manĝis, mi ne manĝis.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-26 07:28:50

Belmiro:
“K”, vortoj estas demandajn aŭ rilatajn vortojn. ”
Mi ĵus vidis grandan eraron mia pri akuzativo. Mi devus diri :

K”, vortoj estas demandaj aŭ rilataj vortoj.

Pardonu min!

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-26 09:11:04

Belmiro:Mi ĵus vidis grandan eraron mia pri akuzativo. Mi devus diri :
Vi denove faris misskribon pri akuzativo: "eraron miaN". Se vi ankoraŭfoje faros misskribon, simple presu ligilon "Redakti" kaj korektu vian mesaĝon.

Foje Stalin skribis vorton любовь(amo) sen molsigno: любов. Tiam ĉiuj komencis skribi la vorton tiel. Stalin ekvidis tion kaj demandis: "Kial vi skibas tiel?" Estis respondo: "Vi ja skribis tiel, kaj vi neniam eraras". "Tio ne estis eraro, sed misskribo." - diris Stalin.

Reen al la supro