Al la enhavo

Virinoj kaj ilia beleco

de Terurĉjo, 2007-aprilo-18

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 17:43:37

Bonvolu legi pri Fibonacci numeraloj aŭ nombroj. Beleco estas matematike mezurebla... pli malpli.

T0dd (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 18:33:17

super-griek:
Andreo,
16-jara belgia esperantisto kaj granda amanto de inoj kaj lingvoj
Ĉu vi estas granda amanto *de* inoj, aŭ granda amanto *al* inoj? Mi supozas, ke amanto de inoj estas amanto kiu apartenas al inoj, ĉu ne...?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 18:46:22

Kompreneble, ĉiuj amantoj de inoj tre ŝatus aparteni al ili… sed, mi memdemandas: Kiam mi diras: “Mi estas leganto de bonaj libroj” Ĉu tio signifas ke mi apartenas al la libroj????

La uzado de la frazo: “amanto de inoj” estas korekta, laŭ mi.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 22:08:22

Ankaŭ mi opinias same kiel estimata Mendacapote.
"Mi estas amanta belulinojn. Mi estas amanto de belulinoj".

Sed estimata Super-griek rakontis al ni ne pri gramatiko(interalie ĝuste gramatike), sed pri filozofia koncepto de beleco, sentoj, estiĝo de amo kaj aliaj similaj nocioj.
O-ho-ho.
Rusoj diras: "Любовь зла - полюбишь и козла!" (La amo estas malica - vi povas enamiĝi al kapro!)
Verŝajne, ekzistas tiaj kaŭzoj, kiuj estas fontoj de amo, estetika plezuro dum interrilatoj (inter "geviroj"). Sed neniu bone klarigis tion.
Krome, mi studis nur komunisman filozofion (tre interesa scienco, mi devas rimarki), min oni instruis pri la tutmonda revolucio, ne pri kaŭzoj de subita enamiĝo kaj estetika plezuro.

super-griek (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 09:48:57

TOdd:
super-griek:
Andreo,
16-jara belgia esperantisto kaj granda amanto de inoj kaj lingvoj
Ĉu vi estas granda amanto *de* inoj, aŭ granda amanto *al* inoj? Mi supozas, ke amanto de inoj estas amanto kiu apartenas al inoj, ĉu ne...?
Mendacapote:Kompreneble, ĉiuj amantoj de inoj tre ŝatus aparteni al ili
Vi tute pravas, Mendacapote.

Mendacapote:La uzado de la frazo: “amanto de inoj” estas korekta, laŭ mi.
Terurĉjo:Ankaŭ mi opinias same kiel estimata Mendacapote.
Ankaŭ mi. lango.gif

Terurĉjo:Sed estimata Super-griek rakontis al ni ne pri gramatiko(interalie ĝuste gramatike), sed pri filozofia koncepto de beleco, sentoj, estiĝo de amo kaj aliaj similaj nocioj.
Mi ne vere skribis pri amo kaj ĝia estiĝo; tamen, beleco kaj amo (kaj specifike estiĝo de amo kaj subita enamiĝo) certe interrilatas, kaj tiel vi ja prave diris ke mi (subtekste) rakontis pri amo.

Mendacapote:Bonvolu legi pri Fibonacci numeraloj aŭ nombroj. Beleco estas matematike mezurebla... pli malpli.
Mi scias tre malmulte pri 'Fibonacci numeraloj'. Mi pensas ke 1, 2, 3, 5, 8, 13, 21, 34 kaj tiel plu estas tiaj numeraloj, sed mi devos pli legi pri ili. Mi provos ilin trovi Vikipedie, kaj se vi eble konas retajn lokojn kie la teorio estas bone klarigata...

Andreo.

Jasminka (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 20:48:39

super-griek:Mi ankaŭ perceptis, ke ĝis nun neniu ino aldonis mesaĝon al ĉi-tiu aro...
Mi tamen tre ŝatus scii kion ili opinias pri la kazo, kaj specifike pri vira kaj ina beleco...
Verŝajne vere necesas krei novan fadenon, por ke virinoj povu tie diskuti pri la beleco de viroj. rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 21:32:14

Jasminka:Verŝajne vere necesas krei novan fadenon, por ke virinoj povu tie diskuti pri la beleco de viroj. rideto.gif
Jasminka, faru tion por ke ni ĝuu diskutotaĵojn!

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 22:09:27

Jasminka:
Verŝajne vere necesas krei novan fadenon, por ke virinoj povu tie diskuti pri la beleco de viroj. rideto.gif
La fadeno jen temas pri la beleco ĝenerale, kaj ne nur de virinoj ? Bone, la malfrua horo inspiras !
Laŭ mi, la vera beleco estas la harmonio inter la fiziko kaj la penso. La beleco videblas ne nur ekstere, sed ankaŭ ene.
La vera beleco brilas kiel la suno, sed ĉu la suno estas bela astro ? Mi vere ne trovas. Sed, mi ĉiam ĝuas ŝian efekton, kaj tio nur gravas.
Por mi, la beleco fizika, tutsola, estas nur partio de la ĉarmo.
okulumo.gif
Tamen mi trovis virinon, perŝance la pli belan, kiu plibeligas mian vivon, kiel suno, tago post tago.
sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 23:00:03

Estimata Manu!
Ankaŭ vi estas poeto!
Bedaŭrinde, ni, viroj, unuavice ŝatas, valorigas en niaj virinoj belecon eksteran, ne internan. Tio ja estas nia besta naturo. Nur poste ni komprenas, ke vera beleco estas ofte interna.
Sed virinoj estas pli saĝaj ol viroj, ĉar ne ekzistas virino, kiu edziniĝis nur tial, ke ŝia edzo havas sveltajn gambojn.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 08:35:57

Terurĉjo:Estimata Manu!
Ankaŭ vi estas poeto!
Bedaŭrinde, ni, viroj, unuavice ŝatas, valorigas en niaj virinoj belecon eksteran, ne internan. Tio ja estas nia besta naturo. Nur poste ni komprenas, ke vera beleco estas ofte interna.
Sed virinoj estas pli saĝaj ol viroj, ĉar ne ekzistas virino, kiu edziniĝis nur tial, ke ŝia edzo havas sveltajn gambojn.
Saluton !
Mi pensas, ke vi plejparte eraras. Via vizio de l'amo estas tute malvera. Vi estas "macho" (francie), sed mi ne trovas la tradukon esperante.
Estus bone havi vidpunkton de virino.
Vi eble estas besto, sed mi pli certe kredas, ke vi volonte ŝercas...aŭ provokas reaĝon.
Kaj tio ne estas bona.
Ĝis la,
sal.gif

Reen al la supro