Al la enhavo

Virinoj kaj ilia beleco

de Terurĉjo, 2007-aprilo-18

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-03 07:18:30

Terurĉjo:Post mia vesperrrmanĝo mi rrrevenos al mia kutima aspekto!

Mi estas kurrronta por ĉasi.

Ĝis!
Kara, ĉu vi ne rimarkis, ke nun jam estas tage ? La suno sunas kaj la birdoj kvivitas.
Pri kio, kiu vi volas ĉasi ??? rido.gif
Ankaŭ mi alprenos mian veran aspekton nun nokte.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-03 16:12:43

Terurĉjo:Manu, ĉu en via lando efektive ekzistas la problemo pri orient-devenaj junulinoj kaj ilia "komerco"?
Jes, la fenomeno estas tre forta de almenaŭ 10 jaroj.
Ekz, en Nice, Cote d'Azur, urbo kiu havas belegan promenejon fronte al la maro, la fama "promenade des anglais", oni kutimas de diri ke sub ĉiu lumfosto estas rusina prostituitino... malgajo.gifmalgajo.gif
La socialofico de Nice kalkulis pli ol 500 el ilin...malfeliĉajn junulinojn, kredante al pli bona vivo en la "alia mondo".
Verdire, la rusa mafio (ofte devenante de Georgio) estas konita por fari komercon de virinoj de orientaj landoj, por fari de ili seksualajn sklavojn .
"Prostituitino" estas tro malica vorto laŭ mi, ĉar oni ne komprenas tiel dirante, ke ili estas viktimoj, ke oni batas, ĉantaĝas, ...fine foje mortiĝas ilin.
Kaj la filinoj ne plu neniam kuraĝas riveni hejme...
Tamen, la polico strebas stopi la mafiajn bendojn rusdevenajn, kaj plejparte suksecis en Nice, mi kredas.
Sed, ili simple ĉanĝis de reĝiono (nun ili estas en la mia !).
Ĉu vi komprenas, kial la Rusio ne havas bonan imaĝon eksterlande ?
malgajo.gif
Vere la rusa mafio estas granda problemo en Francio. Mi havas multajn ekzemplojn en kapo, kaj ne povas ĉion skribi...simple kredu.

PS: pri la filinoj, kiuj finas sur trotuaroj, estas nur viktimoj, kulpaj de nenio.
Modernaj sklavoj !

jen ankoraŭ kialo, kial mi ne fieras esti viro

Ĝis

Manu

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-03 19:16:29

Terure! Kial ĉiuj opinias, ke Georgio-devenaj (Kartvelaj) personoj estas rusa mafio?
Аффтар жжот

Verŝajne, estimata Manu, vi multe pravas pri la malfeliĉa sorto de junaj naivulinoj, kiuj, esperante pri pli riĉa kaj bela vivo aŭ bone salajrita laboro, alveturis en vian kaj ne nur vian landon.
Mi havas du filinojn, kaj verdire mi tute ne volas tian sorton al ili.
En Rusio forestas la problemo de senlaboreco, sed ekzistas la problemo de tro malgranda salajro, ne permesanta al multaj homoj, precipe junulinoj, vivi bone kaj komforte.
Sed mi ankaŭ ne kredas tion, ke ili ĉiuj estas naivuloj aŭ stultuloj, ĉar tro ofte estas aperigitaj diversaj teleprogramoj, radiosendaĵoj, gazet-artikoloj pri tiu temo, en kiuj oni rakontas, montras kaj klarigas ĉion.

Mi ne povas diri, ke mi fieras esti viro, sed tio tre plaĉas al mi.

Aŭ mi ne estas viro?

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-04 07:49:48

Terurĉjo:
Aŭ mi ne estas viro?
Vi estas kara blanka kaj mola besteto. rido.gif

Oseledec (Montri la profilon) 2007-majo-05 13:50:10

Terurĉjo:Terure! Kial ĉiuj opinias, ke Georgio-devenaj (Kartvelaj) personoj estas rusa mafio?
Аффтар жжот
Ниасилил но жизнинна.

Eŭropanoj opiniis kaj nun faras same, ke en USSR loĝis nur rusoj.

Terurĉjo, vi havas la saman nacion, kiel kartveloj. rideto.gif Ржунимагу! rideto.gif
Tiuokaze mi estas uzbeko aŭ ĉukĉo!!! lango.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-05 18:51:24

Oseledec:
Terurĉjo:Terure! Kial ĉiuj opinias, ke Georgio-devenaj (Kartvelaj) personoj estas rusa mafio?
Аффтар жжот
Ниасилил но жизнинна.

Eŭropanoj opiniis kaj nun faras same, ke en USSR loĝis nur rusoj.

Terurĉjo, vi havas la saman nacion, kiel kartveloj. rideto.gif Ржунимагу! rideto.gif
Tiuokaze mi estas uzbeko aŭ ĉukĉo!!! lango.gif
Estas nur detajlo !
okulumo.gif
Vi havas tro grandan landon, malkonitan !
Jen la kialo, kial mi diris ke Rusio enhavas Kvartelon ene de viaj limoj.
Ĉu vi pardonas ?
rideto.gif
Ĉu vi scias, ke mi faris dosieron pri rusaj rasoj, kiam mi estis 13 jaraĝa ? verdire mi iomete forgesis pri la ĉuktĉoj kaj pri la uzbekoj
Jen eta ekzerco :
Se vi dirus, ke baskoj kaj bretonoj kaj monakoj estas franculoj, ĉu vi pravus ? !
(aha, malfacila demando por vi, mi certas !) okulumo.gif
korektado en 10 tagoj !

ĝis la

Manu

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-05 19:19:33

Manu:Se vi dirus, ke baskoj kaj bretonoj kaj monakoj estas franculoj, ĉu vi pravus ?
Ekzistas diferenco inter nacioj kaj civitanoj de lando, ĉu ne?
En Rusio loĝas rusianoj. Inter ili estas rusoj (la plej multnombra nacio), ukrainoj, belorusoj, tataroj, baŝkiroj, ankaŭ kartveloj, ĉeĉenoj, moldavoj, armenoj, germanoj kaj aliaj ĉirkaŭ 100 nacioj. Laŭ vizaĝo oni neniam interkonfuzas ruson kaj kartvelon, sed kartvelon kaj armenon, ekzemple, estas facile intermiksi.

Laŭ mia opinio, baskoj, bretonoj kaj monakoj estas civitanoj de Francio, francianoj, se ili loĝas en Francio, sed ili ne estas francoj.
Ĉu monakoj estas aparta nacio?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-05 20:11:47

Terurĉjo:
Manu:Se vi dirus, ke baskoj kaj bretonoj kaj monakoj estas franculoj, ĉu vi pravus ?
Ekzistas diferenco inter nacioj kaj civitanoj de lando, ĉu ne?...

Laŭ mia opinio, baskoj, bretonoj kaj monakoj estas civitanoj de Francio, francianoj, se ili loĝas en Francio, sed ili ne estas francoj.
Ĉu monakoj estas aparta nacio?
Verdire estas pli simpla :
-baskoj kaj bretonoj estas francoj, ĉar ili estas de 2 francaj reĝionoj, kun tre fortaj kulturoj

-monakoj ne estas francoj, ĉar Monako estas aparta lando, en Sudfrancio apud la urbo Cannes
la ĉanculoj : ili neniam paĝas impostojn !

okulumo.gif

Pli malfacila : kion pri Korso ?

sal.gif

Manu

Reen al la supro