Al la enhavo

Virinoj kaj ilia beleco

de Terurĉjo, 2007-aprilo-18

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 22:00:54

Mi proponas skribi tie ĉi pri afiŝita temo.

andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 00:23:03

Terurĉjo:Mi proponas skribi tie ĉi pri afiŝita temo.
Sed kio pri beleco de viroj?? lango.gif

Kaj kio vi pensas, ĉu estas beleco en la okulo de vidanto? (aŭ en la "belanto")

super-griek (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 19:09:52

Viroj ne estas belaj lango.gif

Mi nur ŝercis, memevidente.
Mi supozas ke ekzistas belaj viroj, sed (eble ĉar mi estas viro malsamseksema?) mi kredas ke inoj estas multe - ege - pli belaj ol viroj.

Sed mi ne certas pri la kialoj. Ĉu estas ĉar ili havas tiom belajn hararojn? Ĉu la glataj, senraspaĵaj feloj? Ĉu la okuloj (kiel maroj, oni diras en mia kaj ankaŭ aliaj lingvoj), la fajnaj vizaĝetoj kun subtilaj esprimoj, la voĉoj kiel kristaloj tintantaj, la amablaj ridetoj?
Aŭ ĉu eble nur ilia grandega amindeco? okulumo.gif

Andreo,
16-jara belgia esperantisto kaj granda amanto de inoj kaj lingvoj

andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 20:22:45

Ah, mi komprenas vin, sed mi ne parolis pri sekso.. Mi volis diri ke ankaŭ viroj povas esti bela. Mi certas ke virinoj pensus tio.

Kaj mi miras, kio estas beleco? Ĉu ĝi estas en la belulo, aŭ ĉu estas en la persono kiu pensas iun belan? Mi kredas la lasta.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 21:08:50

super-griek:Ĉu la glataj, senraspaĵaj feloj?
Felo kutime rilatas al besto. Mi allasas ke kelkaj virinoj estus besta, sed ĉu vi eble deziras uzi haŭto?

andreasvc:Mi volis diri ke ankaŭ viroj povas esti bela.
Kreu tion fadenon! okulumo.gif

pastorant (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 21:27:55

super-griek:Viroj ne estas belaj lango.gif

Mi nur ŝercis, memevidente.
Mi supozas ke ekzistas belaj viroj, sed (eble ĉar mi estas viro malsamseksema?) mi kredas ke inoj estas multe - ege - pli belaj ol viroj.

Sed mi ne certas pri la kialoj. Ĉu estas ĉar ili havas tiom belajn hararojn? Ĉu la glataj, senraspaĵaj feloj? Ĉu la okuloj (kiel maroj, oni diras en mia kaj ankaŭ aliaj lingvoj), la fajnaj vizaĝetoj kun subtilaj esprimoj, la voĉoj kiel kristaloj tintantaj, la amablaj ridetoj?
Aŭ ĉu eble nur ilia grandega amindeco? okulumo.gif

Andreo,
16-jara belgia esperantisto kaj granda amanto de inoj kaj lingvoj
Vi estas tre poezia (poemema?). Tre Bona

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 21:33:39

Laŭ mi la beleco rilatas al la harmonia proporcieco kaj simetrieco de la vizaĝo kaj de la korpaj partoj. Ne apartenas al la observanto sed al la belulino. Sendube la observanto volonte havus tiun belecon… sed por kisi, karesi… kaj tiel plu!!! lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 10:06:18

Kiun Francio elektos por prezidento?
Hungario atakos!
Ĉu hungaro estros la belegan Francion?

Parenteze, ruse Francio estas virino.

Jev, mi skribas pri virinoj kaj ilia beleco.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 10:16:29

super-griek:mi kredas ke inoj estas multe - ege - pli belaj ol viroj.

Sed mi ne certas pri la kialoj. Ĉu estas ĉar ili havas tiom belajn hararojn? Ĉu la glataj, senraspaĵaj feloj?
Mi provis imagi senraspaĝan felon, sed ne sukcesis.
Verŝajne, mi, diference de Super-griek, ne estas poeto.

Estimata Super-griek, al mi tre plaĉis viaj belaj vortoj pri niaj belulinoj, tute serioze.
Ĉiuj virinoj estas belaj, sed diference.

super-griek (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 15:47:04

pastorant:Vi estas tre poezia (poemema?). Tre Bona
terurĉjo:Estimata Super-griek, al mi tre plaĉis viaj belaj vortoj pri niaj belulinoj, tute serioze.
Dankon, Pastorant. Dankon, Estimata Terurĉjo. Mi ĝojas ke vi ŝatas la manieron laŭ kiu mi provas amante fleksi mian lingvouzon al beleco kaj estetika plezuro.

andreasvc:Kaj kio vi pensas, ĉu estas beleco en la okulo de vidanto? (aŭ en la "belanto")
Jes, tio ja estas afero interesega.

andreasvc:Kaj mi miras, kio estas beleco? Ĉu ĝi estas en la belulo, aŭ ĉu estas en la persono kiu pensas iun belan? Mi kredas la lasta.
mendacapote:Laŭ mi la beleco rilatas al la harmonia proporcieco kaj simetrieco de la vizaĝo kaj de la korpaj partoj. Ne apartenas al la observanto sed al la belulino.
Post la propozicio de Andreasvc kaj la kontraŭa tezo fare de Mendacapote, mi nun provos fari sintezan ideaĵon:
Laŭ tiu teorio, la vidanto kaj la belulo ambaŭ estas kaŭzoj de la beleca sperto – sed la vidanto estas pli grava. La belulo liveras la bezonaĵon por kaŭzi en la vidanto estetikan senton, plezuron, sed estas la vidanto kiu mem kreas la sperton per kio la belulo (sed ankaŭ eblas diri belaĵo) lin donas. Do se la vidanto ne povas aŭ ne volas vidi belecon, li ne vidos ĝin; se li ja povas kaj ankaŭ volas, li tamen ja vidos belecon kaj li ja spertos la plezuran belecan senton. Memevidentas ke oni devas mencii ke se ne estas persono aŭ afero kiu povas liveri la bezonaĵon kiu kaŭzas tian sperton (do, tiukaze, la belulo), ankaŭ tiam ne povas esti estetika plezuro, ne povas esti beleco.

Mi supozas ke tio mallaŭlogikas nek stultas, kaj mi certe esperas tiel.
Mi tute ne certas kio estas la 'bezonaĵon' kiu kapablas kaŭzi estetikan sperton kaj ĉu povas ekzisti estetika plezuro sen kaŭzo, do sen belulo aŭ belaĵo – se estas iu ĉi-tie kiu studas aŭ studis filozofion kaj povus nin rakonti kion filozofoj jam diris pri la afero, bonvolu tiel agi.

Mi ankaŭ perceptis, ke ĝis nun neniu ino aldonis mesaĝon al ĉi-tiu aro...
Mi tamen tre ŝatus scii kion ili opinias pri la kazo, kaj specifike pri vira kaj ina beleco...

Andreo.

Reen al la supro