Al la enhavo

Kiu estas mi ?

de Brunofrut, 2010-aŭgusto-04

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Brunofrut (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 08:08:48

Bonan tagon amikoj,
mi havas firmo de kumputiko kun du oficistoj
Kiu estas mi ?
ĉefo ?
patrono ?
firmestro ?
mastrumanto ?

Dankon
Bruno

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 09:36:04

Vi estas la mastrumanto kaj, krome, se vi gajnas sufiĉe da mono – tion mi esperas – vi ankaŭ estas sendependa homo.

Amike
Belmiro

mihxil (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 10:08:59

Belmiro:Vi estas la mastrumanto kaj, krome, se vi gajnas sufiĉe da mono – tion mi esperas – vi ankaŭ estas sendependa homo.
Ĉu vere 'mastrum/' estas la plej uzinda radiko? Vidu ekz. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/mastr.html#mas...

Precipe temus pri 'hejmoj', ne firmoj.

Mi elektus la simplan 'firmestro', aŭ 'firmposedanto'. Aŭ se oni volas nepre uzi 'mastr/', kial ne simple 'mastro'.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 10:50:26

Brunofrut:mi havas firmo de kumputiko kun du oficistoj
Kiu estas mi?
ĉefo?
patrono?
firmestro?
mastrumanto?
Kiu estas vi? Vi estas Brunofrut.

Kio estas vi? Vi estas la estro, la mastro, aŭ la ĉefo de firmo. Ankaŭ taŭgas la direktoro. (Kiel diris Claude Piron, esperanto estas tiel riĉa, ke oni povas diri diversmaniere la saman koncepton).

Patrono estas protektanto (ekzemple, sanktulo), kaj mastrumi signifas flegi hejmon, do miaopinie tiuj du vortoj ne taŭgus por esprimi tion kion vi volas diri.

Amike.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 19:02:13

miĥil:
Ĉu vere 'mastrum/' estas la plej uzinda radiko? Vidu ekz. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/mastr.html#mas...
Mi serĉis en la “Tekstaro” (www.tekstaro.com) kaj trovis ke kelkaj uzas MASTRUMANTO'n havante la sencon de tiu kiu mastrumas kaj posedas vendejojn aŭ similajn.

Ŝajne firmestro estas bona solvo, kvankam mi ne trovis uzantojn de tia vorto en la sama “tekstaro”. Sed tio volas diri nenion.

Amike
Belmiro

Brunofrut (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 08:12:15

Dankon Belmiron,
sendependan homo ne estas tre ekzakta ĉar, mi pensas, ke li laboras sola... ĉu ne ?

Amike
Bruno

Belmiro:Vi estas la mastrumanto kaj, krome, se vi gajnas sufiĉe da mono – tion mi esperas – vi ankaŭ estas sendependa homo.

Amike
Belmiro

Brunofrut (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 08:20:32

Ah dankon antoniomoya,
"kio estas mi"... ne "kiu estas mi"

amike
bruno

antoniomoya:
Brunofrut:mi havas firmo de kumputiko kun du oficistoj
Kiu estas mi?
ĉefo?
patrono?
firmestro?
mastrumanto?
Kiu estas vi? Vi estas Brunofrut.

Kio estas vi? Vi estas la estro, la mastro, aŭ la ĉefo de firmo. Ankaŭ taŭgas la direktoro. (Kiel diris Claude Piron, esperanto estas tiel riĉa, ke oni povas diri diversmaniere la saman koncepton).

Patrono estas protektanto (ekzemple, sanktulo), kaj mastrumi signifas flegi hejmon, do miaopinie tiuj du vortoj ne taŭgus por esprimi tion kion vi volas diri.

Amike.

Brunofrut (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 08:30:45

Dankon Belmiron pri "tekstaro".
ĝi estas tre interesa rideto.gif

amike
Bruno

Belmiro:
miĥil:
Ĉu vere 'mastrum/' estas la plej uzinda radiko? Vidu ekz. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/mastr.html#mas...
Mi serĉis en la “Tekstaro” (www.tekstaro.com) kaj trovis ke kelkaj uzas MASTRUMANTO'n havante la sencon de tiu kiu mastrumas kaj posedas vendejojn aŭ similajn.

Ŝajne firmestro estas bona solvo, kvankam mi ne trovis uzantojn de tia vorto en la sama “tekstaro”. Sed tio volas diri nenion.

Amike
Belmiro

Brunofrut (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 08:45:25

Dankon por tiuj respondoj,
jen mia elekto por momento :
mi uzos vorton "firmestro" por presentoj aŭ vorton "mastrumento" en kunteksto pli leĝa.
Claude Piron pravis, Esperanto estas tre riĉa sed ĝi estas pli malfacila por komencanto same kiel mi rideto.gif

Amike
Bruno, franca firmestro

Brunofrut:Bonan tagon amikoj,
mi havas firmo de kumputiko kun du oficistoj
Kiu estas mi ?
ĉefo ?
patrono ?
firmestro ?
mastrumanto ?

Dankon
Bruno

white knight (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 08:59:28

Bruno, franca firmestro
Mi preferus la vorton "entreprenisto" ĉar la radiko "firm" estas "malmola". rideto.gif

Reen al la supro