Al la enhavo

"Aŭskultas min" aŭ "Aŭskultas al mi"?

de inacentaur, 2010-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

inacentaur (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 15:31:25

Ĉu vi diras "Vi aŭskultos min" aŭ "vi aŭkultos al mi"?

patrik (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 15:34:40

inacentaur:Ĉu vi diras "Vi aŭskultos min" aŭ "vi aŭkultos al mi"?
Ambaŭ pravas. rideto.gif

Tamen, unu seo:

Se estas pli ol unu objekto (unu rekta, la alia[j] nerekta[j]), kiu bezonos la akuzativon, metu la akuzativon NUR al la rekta objekto kaj uzu "al" (aŭ eble "je") al la nerekta objekto.

Ekz. "Vi instruos AL vi EsperantoN" sed NE "Vi instruos viN EsperantoN."

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 15:52:06

inacentaur:Ĉu vi diras "Vi aŭskultos min" aŭ "vi aŭkultos al mi"?
Kiel diris patrik, ambaŭ estas gramatike ĝustaj. Sed mi konsilus ke vi uzu la unuan ĉar ĝi estas multe pli kutima.

super-griek (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 07:31:40

inacentaur:Ĉu vi diras "Vi aŭskultos min" aŭ "vi aŭkultos al mi"?
Laŭ mi la dua ne estas ĝusta. "Min" estas la rekta objekto de la frazo, kaj tiam la akuzativo estas deviga.

(La elekto inter al-komplemento kaj akuzativo ja eblas por nerektaj objektoj:

Vi montris min, ke vi estas bona knabo = Vi montris al mi, ke vi estas bona knabo.)

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 07:47:43

super-griek:
Vi montris min, ke vi estas bona knabo = Vi montris al mi, ke vi estas bona knabo.)
El tiuj du ekzemploj nur la dua havas sencon, ĉar mi tie ne estas la montrato, sed tiu, al kiu vi montras.

Koncerne aŭskulti, evidente ambaŭ estas ĝustaj, kiel ĉe helpi.

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 07:52:23

Se vi provos serĉi 'aŭskult\VF al' en tekstaro.com, vi trovos 3 ekzemplojn kun prepozicio, akuzativo estas uzata pli ofte.
Do oni tamen povas uzi 'al' kun 'aŭskulti', sed akuzativo estas preferinda.
Verbo 'montri' jam havas rektan kaj nerektan objekton kaj vi ne povas uzi akuzativon por nerekta objekto, eĉ kiam rekta objekto estas ke-subfrazo.
Sed por aliaj verboj vi povas elekti kiu objekto estos direkta:
Mi helpis al vi pri Esperanto
Mi helpis vin pri Esperanto
Mi instruis al vi Esperanton
Mi instruis vin pri Esperanto

super-griek (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 15:07:08

Verŝajne vi ambaŭ pravas pri tio ke nerekta objekto ne povas akuzativiĝi, ĉar mi ne sukcesis trovi ekzemplon en Tekstaro... Ĉu vi scias, kie mi povas pli bone informiĝi pri tiu ĉi temo?

Pri "aŭskulti al" mi diros nur ke ĝi ŝajnas stranga al mi, ke ĝi estas tre malofte uzata kaj ke mi malkonsilas ĝian uzon.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 15:43:46

Mi kredas:

Aŭskulti estas transitiva verbo; Tiu kiu aŭskultas (vi) estas subjekto; tiu kiu estas aŭskultato (mi) estas rekta objekto, do : vi aŭskultos min.

Amike

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 16:39:31

super-griek:Pri "aŭskulti al" mi diros nur ke ĝi ŝajnas stranga al mi, ke ĝi estas tre malofte uzata kaj ke mi malkonsilas ĝian uzon.
Almenaŭ germanlingvanoj certe tre emas diri aŭskulti al, ĉar en la germana oni uzas la dativon kun tiu ĉi verbo. Ankaŭ en la angla oni uzas prepozicion kun la responda verbo.

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-10 05:12:03

Verŝajne oni uzas "aŭskulti al" pro influo de "rigardi al", kiun oni povas uzi ankaŭ kun "al" kaj kun akuzativo. En "Gerda malaperis" antaŭ ol oni lernis akuzativo, estas uzata "rigardi al *", sed post lernado de akuzativo "rigardi *n".
Vi povas uzi "al" kiam vi ne povas uzi akuzativon por ne uzi nefundamentan "na":
Mi aŭskultas al unu, sed rigardas al alia.

Interalie, en rusa lingvo, oni diras (laŭvorta traduko):
Mi aŭskultas vin. (Vi parolas al mi kaj sufiĉe laŭte)
Mi atent-aŭskultas al vi. (Vi parolas al iu alia aŭ ne sufiĉe laŭte)

Reen al la supro