Al la enhavo

kiel oni diras @?

de piteredfan, 2010-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

piteredfan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 19:46:20

Kiel en Esperanto oni diras "@", kiel pri retadreso? Oni diras ke "ĉe" malpravas. Ĉu "en" aŭ kio?

Continuum (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 19:55:40

Mi kredas, ke oni ankaŭ povas diri "heliko" por la signo @

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 19:56:45

Heliko, aŭ po-signo.

novatago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 20:06:36

piteredfan:Kiel en Esperanto oni diras "@", kiel pri retadreso? Oni diras ke "ĉe" malpravas.
Kiu diras tion? La organizo, kiu ebligas Lernu!-n, nomiĝas E@I kaj en [url=http://ikso.net/eo/pri_eĉei/index.php]ĉi tiu[/url] paĝo ili eksplikas kiel pronoci E@I: E ĉe I.

Ankaŭ oni nomas la @-n kiel helikon. Sed por interretaj adresoj, laŭ mi, ĉe ĝustas ĉar la @ celas diri ke tio, kio estas antaŭ la @, estas ĉe la servilo, kies nomo estas post la @.

Se oni volas diri @-n ekster interreta kunteksto aŭ nur kiel signo, pli bone estus diri ĉe-signonheliksignon por eviti miskomprenojn.

-Redakto- Mi ĵus vidis Po-signon ĉe ReVo. Do por podetalaj prezoj, ankaŭ eblas poposigno sed mi ne scias ĉu tio havus sencon ekster anglalingvaj landoj ĉar tiu signo ne estas uzata tiel.

Ĝis, Novatago.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 21:18:51

Mi jam plurfoje aŭdis en la radio: “ĉirkaŭvolvita a“

Amike

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 05:17:45

Kiel mi scias, @ aperis en Usono k Anglio en vendolisto:
varo @ $(£) prezo
Ĉi tie oni prononcas @-on kiel 'po' kaj tial ĝi nomiĝas po-signo. Post ĝi oni tajpas dolaro- aŭ pundo-signon, tial sur la klavaro iliaj klavoj estas najbare. Sur nuna klavaro pundo-signon anstataŭas dieso-signo '#'.
Nun oni uzas @-on en retpoŝt-adreso:
nomo @ servilo
Ĉi tie oni prononcas @-on kiel 'ĉe'.
Pro tio ke @ similas al heliko, oni ofte nomas ĝin 'heliko'.
En Rusio, pro tio ke @ similas al hunda vosto, oni ofte nomas ĝin 'hundeto'

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 07:44:29

En la germanlingvaj landoj oni iam nomis tiun signon Klammeraffe ("krampsimio"), sed hodiaŭ oni pli ofte uzas la anglan at.

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-13 17:26:46

La angla "at" en la kunteksto de retadresoj signifas ĉe, do la lasta eble estas la plej bona mallonga formo por diri @, kondiĉe ke oni komprenas ĝin. Se ne, terminoj kiel helikopo-signo eble helpos.

Reen al la supro