Al la enhavo

Kiu estas korekta?

de kanajlo, 2010-aŭgusto-20

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

kanajlo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-20 15:24:16

Kiu estas korekta:
a) Bonvenon al ĉi tie.
b) Bonvenon en ĉi tien.
???

horsto (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-20 16:21:33

kanajlo:Kiu estas korekta:
a) Bonvenon al ĉi tie.
b) Bonvenon en ĉi tien.
???
Mi dirus:
Bonvenon ĉi tie

mi volas bonvenigi vin ĉi tie

bonvenon en ĉi tiu loko

bonvenon en mia domo

...

'al' vi povas uzi por montri kiun personon vi volas bonvenigi:
Bonvenon al vi

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-20 16:58:38

Jen miaj sugestoj:

Bonvenon!
Mi bonvenigas vin al ĉi tiu loko* !

* aŭ al nia urbo, al la kongreso, ktp.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-20 17:23:58

Ankaŭ estas "bonvenu".

horsto (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-20 18:30:22

Ĉu uzi la prepozicion al ne estas miskompreneble?

Bonvenon al nia urbo
signifas
Mi deziras bonvenon al nia urbo

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-20 18:48:54

horsto:Ĉu uzi la prepozicion al ne estas miskomprenebla?

Bonvenon al nia urbo
signifas
Mi deziras bonvenon al nia urbo
Teorie eble. Sed en la praktiko la kunteksto plus la homa racio ja helpas kompreni ĝuste.

kanajlo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-21 11:17:19

KORAN dankon al ĉiuj helpantoj! rideto.gif

Reen al la supro