Al la enhavo

Anglanoj, traduku

de Genjix, 2010-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 01:23:06

Kiel mi tradukas:

"I told Mary to buy a cake but she wouldn't"

Mi diras al Mario ke ŝi aĉetu kakon sed ŝi ne ___is ĝin.

Ne "shouldn't", "couldn't", "didn't"... Ilij signifas diference aĵon sed ĉiuj donadas ankaŭ aliajn frazojn.

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 04:45:34

Mi diris al Maria/Mary aĉeti kukon/ke ŝi aĉetu kukon, sed ŝi ne volis fari tion.

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 05:18:26

did not want != would not

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 06:32:38

Genjix:did not want != would not
'would not' estas multsignifa, eble pli neŭtrala traduko estos
... sed ŝi ne farus tion
... sed ŝi ne estis faronta tion

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 06:38:19

sergejm:
... sed ŝi ne farus tion
Ne. Vidu: US ne egalas al estis ...onta.

Koncerne la demandon, mi jam respondis hieraŭ en IRC: Mi diris al Mary, ke ŝi aĉetu kukon, sed ŝi ne aĉetis ĝin.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 11:22:16

Jes Sergej kaj Dark Weasel pravas, la senco estas proksima al 'ne volis'.

Sed notu ke oni povas diri 'I asked Mary to buy a cake and she did't want to, but did in the end' - kaj ŝi ne volis, sed fine faris tion.

Do eble 'Mi petis de Maria ke ŝi aĉetu kukon, sed ŝi rifuzis (tion fari)'

My car wouldn't start this morning (cold weather) - Mia aŭto rifuzis starti ĉi-matene

Hauxkins (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 11:52:24

Al mi, en ĉi tiu kazo, la frazo "wouldn't" signifas "refuzis".

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 03:53:00

Ĝi sonas parolebla. Dankon al ĉiuj.

Reen al la supro