Al la enhavo

Nia traduko de scienco

de Genjix, 2010-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 09:21:28

Vi trovos tradukon de video kiu nomiĝas 'A Glorious Dawn' en mia retpaĝo.

Bonvolu diri plibonigojn al mi. Dankon!

http://genjix.net/#traduko

novatago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 10:48:46

Genjix:Vi trovos tradukon de video kiu nomiĝas 'A Glorious Dawn' en mia retpaĝo.

Bonvolu diri plibonigojn al mi. Dankon!

http://genjix.net/#traduko
La demando de la enketo ne estas komprenebla. Mi supozas ke vi celis diri Kiu inventis Esperanton? Ĉu la unua nomo devus esti Zamenhof? Kaj kiu estas Marks?

Se vi dezirus fari pomtorton el nenio,
ol vi devus inventi la mondon.

Spaco estas plenita per reto de vermtruoj
Vi povus aperi en alia loko de la spaco, en alia momento de la tempo

La ĉielo vokas al ni
Se ni ne detruos nin,
ol iam ni vojaĝos al steloj

Eĉ pli glora aŭroro atendas
Ne sunleviĝo, sed galaksileviĝo
Mateno, kiu plenas je 400 miliardoj da steloj
La leviĝo de la lakta vojo

La kosmo estas plena senmezure per multaj elegantaj veroj (ĉi tie mankas "beyond measure" sed mi ne certas, kiel traduki tion)
per rafinitaj interrilatoj
per la mirinda maŝinaro de naturo

Mi kredas ke nia estonteco dependas potence,
de kiel bone ĉi tiun kosmon ni komprenas
En kiu ni flosas kiel polvero
sur la matena ĉielo

Sed la cerbo faras multe pli ol nur kolekti
Ĝi interkomparas, ĝi sintezas, ĝi analizas

La plej simpla penso, kiel la nombro unu
Havas ellaboritan logikan konstruon
La cerbo parolas sian propran lingvon
Por kontroli kaj strukturon kaj konsistecon de la mondo

Hawking
Dum miloj da jaroj
Homoj scivolis pri la universo
Ĉu etendiĝas eterne?
Aŭ ĉu estas limo?

De la praeksplodo ĝis nigraj truoj
De malluma materio ĝis ebla finkolapso
Nia bildo de la universo hodiaŭ
Plenas per strangajn sondajn ideojn

Sagan
Kiaj bonŝancaj estas ni pro vivi ĉi-momente
La unua momento en la historio de la homaro
Kiam ni fakte vizitas aliajn mondojn

La surfaco de la Tero estas la bordo de la kosmoceano
ni ĵus vadis proksime en akvon
Kaj la akvo ŝajnas inviti nin

---

Nu, ne zorgu, mi ankaŭ havis grandegan korektadon en mia unua traduko.

Ho, mi preskaŭ forgesis: Anglo estas angla persono. Tie, kie vi skribis "anglo" vi devas skribi "angla" (lingvo).

Ĝis, Novatago.

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 15:36:26

Post kiam mi korektas tiun paĝon per viaj ŝanĝoj, mi studos ĝisfunde ĝin.

La unuaj demandoj estis ŝerco. Marks = Marx

Fininte 'Teach Yourself Esperanto', ĉu mi devas akiri instruiston ĉi tie? Mia intenco estas tradukontajn plurajn tekstojn por ekzerci. Aŭ ĉu mi povas poŝti nur ĉi tie?

Dankon

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 16:09:38

Mojose, vi tradukis tre bone kaj ĝi helpas vere min. Dankon.

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 16:19:19

Genjix:'Teach Yourself Esperanto', ĉu mi devas akiri instruiston ĉi tie?
Eble interesos vin la kurso de la EAB, bazita sur tiu libro. Tamen ĝi ne estas senpaga.

novatago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 17:20:59

Genjix:Fininte 'Teach Yourself Esperanto', ĉu mi devas akiri instruiston ĉi tie? Mia intenco estas traduki plurajn tekstojn por ekzerci. Aŭ ĉu mi povas poŝti nur ĉi tie?
Vi devus praktiki unue per legado kaj demandi ĉi tie aŭ en la angla forumo viajn dubojn. Do, serĉu Esperantajn librojn en interreto aŭ en lernu!.

Traduki tekstojn, laŭ mi estas tre bona maniero por lerni.

Ĝis, Novatago.

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 18:11:27

dolĉa, boneta ridulo.gif

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 02:55:52

Reen al la supro