Al la enhavo

ĉu mi no povas usi "-a(jn)" se mi usas la vorto "estas"?

de Arpee, 2010-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Arpee (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 23:02:22

mi estas bela.

ĝi esta korekto.

sed, ĉu mi povas diri la vorto "belan"?

"mi estas belan"?



"ili esta belajn"?

ĉu estas plu logiko?

parondu mi se mi parolas male. Mi volis usi Esperanta lingvo sen vortaĵo(?) [vortlibro?]

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 23:11:59

Post "estas", oni ne uzas akusativon, do

"Mi estas belan" ne estas korekta frazo.

Akuzativo ne estas facila afero, sed vi kutimos al ĝi, kredu mi ridulo.gif.

Kaj la vorto por "vortlibro" (kiel vi diris) estas vort/ar/o. Tamen, mi pensas ke tio, kion vi volas fari, malhelpos vin en via lernado... Vortaro ne estas malbona aû aĉa helpo!

PS: La korekta skribado estas "uzi" (uzis, uzas, uzos, ktp), ne "usi".
Kaj poste "uzi", oni uzas akusativon ^^. (Mi uzas tion)

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 11:42:11

La akuzativo estas unu el la plej malfacilaj aferoj en Esperanto. Tamen, tre utila.

Mi kutime klarigas tia maniere:

Kelkaj verboj kondutas kiel malbone edukitaj knaboj: ĉiam vidigas ion per la fingro. Ekz.: manĝi (vidigas per akuzativo kion oni manĝas); vidi (vidigas per akuzativo kion oni vidas); skribi (vidigas per akuzativo kion oni skribas).

Kontraŭe, aliaj vidigas nenion. La ago restas en si mem. Ekz.: Pensi, dormi, esti.

Memoru: ESTAS verboj kiuj neniam HAVAS akuzativoN (esti neniam havas akuzativon;Havi ĉiam havas akuzation).

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 14:39:25

Arpee:..ĉu mi povas diri.."mi estas belan"?

"ili esta belajn"?
Ne. Oni ne uzu la akuzativon post la verbo esti, ĉar ĝi ne havas rektan objekton. Ĝustaj frazoj estas Mi estas bela kaj Ili estas belaj.

Krome, vi volas uzi Esperanton sen vortaro.

Reen al la supro