Al la enhavo

Al mi frostas!

de Chainy, 2010-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-29 20:20:14

En la Vorto de la Tago mi vidis 'Mi frostas', sed ĉu tio estas ĝusta? Mi trovis en PMEG la jenan paĝon pri tiu ĉi temo, kie oni diras ke " 'Al' povas montri tiun, kiu spertas aŭ sentas ion": Spertanto/Sentanto

Do, eble estus pli ĝuste diri 'Al mi frostas". Mi scias, ke tia maniero pli similas al la rusa kaj la germana. Ekzemple, se oni diras 'Ich bin warm' (laulitere, 'Mi estas varma') oni povus miskompreni vin. Do en la germana, oni devus diri 'Mir ist warm' (laulitere, "Al mi estas varme")

Min interesas, ĉu oni povus miskompreni vin, se vi ne uzas 'al mi...'? Mi ne trovis iujn ajn konkretajn regulojn pri tiu ĉi temo en PMEG...

Continuum (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-29 20:28:28

Mi jam demandis min pri la sama afero!Do, kiu scias la respondon?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-29 20:40:51

Ankaŭ laŭ mi (kaj ReVo) oni pli bone diru al mi frostas = al mi estas froste.

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-29 20:48:51

Por diri ke oni sentas frostan temperaturon probable al mi frostas estas pli bona, sed mi ne vidas problemon pri mi frostas. Kvankam oni ne laŭvorte frostas (ĉar frostiĝinto ja povas diri nenion ajn!) eblas uzi tiun esprimon figure. Ĝi aperas en pluraj verkoj en la Tekstaro kaj ŝajnas bone komprenebla.

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 06:15:15

Ankaŭ mi ne vidas problemon pri la frazo 'mi frostas'. En ReVo (kaj en NPIV) estas ekz. 'frostiĝintaj fingroj', de eble pli bone estus 'mi frostiĝas'. En NPIV estas vortoj 'frostosuferi', 'frostotremi', 'frostmorti', verbo 'frosti' tie forestas. En ReVo 'frosti' estas senobjekta verbo ('esti frostE').
Sed traduko de angla 'I am cold' kiel 'mi estas malvarma' estas certe estas miskomprenebla: kiam iu malsanas, li kutime estas varma aŭ eĉ varmega. 'Al mi estas malvarme' - estas ĝusta traduko.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 12:03:45

'Varma' hava temperaturan sencon kaj metaforan sencon.

Sed apenaŭ iu dirus 'mi estas malvarma' en la figura senco. Same estas klara la signifo se oni dirus 'la kadavro estis malvarma'.

La verba formo eble estas pli ofte komprenata en la temperatura senco. Do diru 'mi malvarmas' por eviti la signifon ke vi estas 'cold-hearted'.

Por paroli pri la vetero diru, 'estas malvarme'.

'Al mi estas malvarme' povus signifi ke laŭ vi la hejtado ne sufiĉas, aŭ vi ne konsentas kun alies opinio pri la vetero.

Ĉevalo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-31 01:33:11

Chainy: eble estus pli ĝuste diri 'Al mi frostas". Mi scias, ke tia maniero pli similas al la rusa kaj la germana.
Tia maniero ne similas al la rusa. Ruse oni diras "я мёрзну", kio signifas "mi spertas senton de ega malvarmo, mi suferas de ega malvarmo", t.e. "al mi estas froste" aŭ "al mi frostas" en la signifo "2. Sensaĵo simila al tiu de granda malvarmo".

La esprimo "mi frostas" signifas "mi estas froste", kio ne havas sencon. Por aperi la sencon necesas diri "al mi estas froste", "al mi frostas".

Chainy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-31 06:29:39

Ĉevalo:
Chainy: eble estus pli ĝuste diri 'Al mi frostas". Mi scias, ke tia maniero pli similas al la rusa kaj la germana.
Tia maniero ne similas al la rusa. Ruse oni diras "я мёрзну", kio signifas "mi spertas senton de ega malvarmo, mi suferas de ega malvarmo", t.e. "al mi estas froste" aŭ "al mi frostas" en la signifo "2. Sensaĵo simila al tiu de granda malvarmo".

La esprimo "mi frostas" signifas "mi estas froste", kio ne havas sencon. Por aperi la sencon necesas diri "al mi estas froste", "al mi frostas".
Kiam mi diris, ke ĝi similas al la rusa mi pensis pri esprimoj kiel 'мне холодно' (al mi estas malvarme) ktp...

Nu bone, oni ne trovos difinon en Esperantaj vortaroj, ke 'frosti' povas ankaŭ signifi "mi spertas senton de ega malvarmo, mi suferas de ega malvarmo", sed ĉu tio vere estas tiom malfacile komprenebla en la kunteksto?! Povus esti, ke ni ja akceptu ankaŭ la figuran sencon de 'mi frostas', ĉu ne?

Mi ne insistas pri tio (!), mi nur ne tute komprenas, kial iuj estas kontraŭ la uzado de 'mi frostas' en la figura senco!

Sed dume mi uzos 'al mi frostas', por ke neniu plendu! ridulo.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-31 10:17:48

Laŭ PIV 2005 'frosti' = esti en frosta stato.

Eĉ se oni ne havus tian difinon en la vortaro, la senco de 'miaj piedoj frostas' estus tute klara.

Kiom da bruo pri nenio!

Kelkaj ŝajne forgesis la esencan strukturon de Esperanto - la kunmeto de elementoj en la grado kiel necesas/sufiĉas por komuniki la signifon.

Reen al la supro