Al la enhavo

Kiel mi parolas 'kiuj'?

de Genjix, 2010-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-29 22:48:04

Saluton,

Ni lernas esperanton kaj ne scias kiel parolas la vorton 'kiuj'

Kiel ni parolas tiun vorton?

Ĉu ium faras sondosieron por kaj mi kaj mia amiko?

Dankon

Ĝis revido

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-29 23:18:43

Mi ne povas ĝuste prononci ĝin, kvankam mi provis forte. Do, mi findecidis prononci ĝin (anglaskribite) "KEE-wee".

Tiu prononco estas proksima, kaj komprenebla, kvankam mi kredas ke ĝi estas subtile ne tutĝusta).

dombola (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 01:57:29

Provu vidi kaj aŭdi ĉi tie
filmeton kaj aliajn de la serio.

Atentu je 0:59.

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 07:41:30

Dankojn al ambaŭ

ehh...

Ankaŭ ŝi diras KEE-wee kiel RiotNrrd. Sed kiel ni ekiras de la vorto kiuj ĝis KEE-wee?

Mi dirus Kee-Un por Kiun. Kee-Uuu por Kiu. Kaj Kee-Wee por Kiuj??

Mi trovis tiun. Li diras 'kioj'. Ŝi diras Kee-Ŭee

Mi demandis en IRC kaj iu diris kjo (kee-ooh-ee) al mi. Mi konfuziĝas!

Kiel vi diras Kiujn?

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 09:50:58

http://www.youtube.com/watch?v=MDxKDHNlSy4&NR=...
2:24

Dankon, mi pensas ke ĝi estas kee-ŭee ridulo.gif plej da homoj uzas tiun prononcon

sudanglo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 11:29:52

La prononco de kiuj NE estas kiel la angla vorto 'Kiwi'

Ĝi estas la 'Ki' de 'kiu' + la 'uj' de 'Tuj'

Entute do proksimume :

'Kee' + 'oo' + mallonga(ee)

'ee' kiel en angla 'see', 'oo' kiel en angla 'boo'

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 15:38:11

Dankon. Mi nun komprenas.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 22:19:41

Provu paroli kiel, certe, ia indiano de usono rideto.gif :

- kee kee kee ? you ?

- you, youyou, ouyou, ouyou, ouy' ouy' ouy'!!

- kee ouy', kee ouy' ?!

- kee, keeeeeeee !!! rideto.gif

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 22:40:13

dankon ridego.gif tio helpis min

Reen al la supro