Al la enhavo

Kiel diferencas ĉu malantaŭ ĉu proksime ĉu apud?

de Genjix, 2010-septembro-02

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-02 07:50:03

Kiel diferencas ĉu malantaŭ ĉu proksime ĉu apud?

Ankaŭ kaj hejmo kaj domo?

Dankon.

Continuum (Montri la profilon) 2010-septembro-02 07:59:17

Mi jam povas diri ke:

Hejmo = Home (english)
Domo = House (english)

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-02 08:10:11

Genjix:Kiel diferencas ĉu malantaŭ ĉu proksime ĉu apud?

Ankaŭ kaj hejmo kaj domo?

Dankon.
Domo - estas komstruaĵo (house angle).
Hejmo - estas loko, kie vi vivas (home angle)
Se io estas antaŭ vi, vi povas (kutime) vidi tion; kio estas malantaŭ, estas en dorsa franko, vi devas turni 180º por vidi tion. Aĵo estas malantaŭ domo, se la domo estas inter la aĵo kaj vi. Malantaŭe ankaŭ estas jam pasintaj okazintaĵoj (kio estIS); tio kio estOS, estas antaŭe.
Se vi estas ĉe tablo, vi estas en tiu pozicio, ke vi povas uzi la tablon por skribi, manĝi k.t.p.; se vi estas apud la tablo, vi estas nur najbare de ĝi.

novatago (Montri la profilon) 2010-septembro-02 09:37:25

sergejm:
Genjix:Kiel diferencas ĉu malantaŭ ĉu proksime ĉu apud?

Ankaŭ kaj hejmo kaj domo?

Dankon.
Malantaŭe ankaŭ estas jam pasintaj okazintaĵoj (kio estIS); tio kio estOS, estas antaŭe.
Por pli klariga uzo de tempa antaŭ legu tio ĉi. Sed mi supozas ke tio, kion eksplikis sergejm estas por montri direkton en la tempo.

Malantaŭ: behind
Proksime: near
Apud: next to

Mi pensas ke tiuj estas la ĝustaj tradukoj por la angla lingvo. Se vi bezonas pli klarigojn eble estus pli bone demandi en la angla forumo.

Ĝis, Novatago.

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-02 11:52:33

Dankojn al ĉiuj! Mi ĵus komprenas.

Reen al la supro