Al la enhavo

Kiel (kaj de kie) vi lernas novajn vortojn?

de pianopimp27, 2007-aprilo-23

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 22:18:21

Saluton! Vi eblas koni min de mia lasta mesaĝa sensacio "Demando pri Gramatiko." rido.gif Nun, ke mi ne havas iun plu demandoj pri gramatiko, mi decidis, ke mi devus nun lerni novajn vortojn! Ĉu iu havas bonajn manierojn?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 22:59:01

pianopimp27:Saluton! Vi eblas koni min de mia lasta mesaĝa sensacio "Demando pri Gramatiko." rido.gif Nun, ke mi ne havas iun plu demandoj pri gramatiko, mi decidis, ke mi devus nun lerni novajn vortojn! Ĉu iu havas bonajn manierojn?
Multaj konsilas tian manieron.
Sur unu flanko de papera karteto surskribu novan vorton aŭ kunmetaĵon, sur alia flanko - ĝian tradukon, certe, en via gepatra lingvo.
Ĉiutage vi prenu tiujn ĉi kartojn kaj kontrolu vin.
Kartojn kun bone memorfiksitaj vortoj metu en iu loko, kartojn kun malbone memorfiksitaj aŭ entute nekonataj vortoj remetu en ŝparkeston por daŭre memorfiksi.
Krom tio, vi estas vera bravulo, se vi ne havas plu demandojn pri gramatiko.

Kia estas diferenco inter frazoj:
Mi demandis lin kiel amiko.
Mi demandis lin kiel amikon. ?

Amike, Terurĉjo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 23:09:26

pianopimp27:Saluton! Vi eblas koni min de mia lasta mesaĝa sensacio "Demando pri Gramatiko." rido.gif Nun, ke mi ne havas iun plu demandoj pri gramatiko, mi decidis, ke mi devus nun lerni novajn vortojn! Ĉu iu havas bonajn manierojn?
Saluton! Eble, vi konas min pro mia lasta mesaĝa fadeno "Demando pri Gramatiko." rido.gif Nun, kiam mi plu ne havas demandojn pri gramatiko, mi decidis, ke mi devus nun (aŭ nur???) lerni novajn vortojn! Ĉu iu havas bonajn manierojn?

Al mi tre plaĉis via mesaĝa sensacio!!!

Krome, ruse "havi bonajn manierojn" signifas "esti bone edukita", "bone konduti". rido.gif

Ankoraŭfoje amike,
Terurĉjo. sal.gif

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 00:54:06

Sur unu flanko de papera karteto surskribu novan vorton aŭ kunmetaĵon, sur alia flanko - ĝian tradukon, certe, en via gepatra lingvo.
Ĉiutage vi prenu tiujn ĉi kartojn kaj kontrolu vin.
Kartojn kun bone memorfiksitaj vortoj metu en iu loko, kartojn kun malbone memorfiksitaj aŭ entute nekonataj vortoj remetu en ŝparkeston por daŭre memorfiksi.
Bona ideo! Mi devis aĉeti MULTE da notkartoj por lerneja projekto, do tio ne estos problemo. Tamen, kiel oni decidus, kiuj vortoj por lerni? Tio, kio mi faras nun, estas, se mi vidas vorton, kiu mi ne scias esperante, mi memoras ĝin kaj serĉas ĝin, kiam mi povas. Mi tiam skribis ĝin en grandan liston, kiun mi havas. (En la lasta frazo, ĉu mi korektis por uzi akusativon por "listo?") Ĉu tio ĉi estas bona ideo, aŭ eble iu havas pli bonaj ideoj?
Krome, ruse "havi bonajn manierojn" signifas "esti bone edukita", "bone konduti".
Mi bedaŭras, mi intencis uzi "metodo" anstataŭ "maniero" en miaj mesaĝoj. rideto.gif
Kia estas diferenco inter frazoj:
Mi demandis lin kiel amiko.
Mi demandis lin kiel amikon. ?
Mi opinias sekvanta. (Bona uzo de sekv- ?)

La unua diris, ke vi demandas lin, kiu estas al mi, kiel amiko estas al mi.

La dua diris, ke vi demandis lin en la sama maniero, en kiu vi demandus amikon.

awake (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 01:45:01

Oni povas bone plibonigi sian vortprovison per uzi kartetojn. Tamen, Ne uzu izolitajn vortojn. Anstataŭ, uzu plenajn frazojn. Tiel, vi lernas novajn vortojn je kunteksto.

kiujn vortojn oni elektu? Trovu bonajn (kaj ĝustajn) frazojn kiuj enhavas tiajn vortojn, kiajn vi volas lerni.

Ankaŭ, rigardu Mnemosyne-on ĉe http://mnemosyne-proj.sourceforge.net/ ridulo.gif Vi povus trovi ğin utila.

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 12:31:33

Por mi egzistas vortoj, kiujn mi ne povas rimarki. Mi devus skirbi tiujn vortojn al paperoj kaj debus glui al ĉien. Sed mi estas maldiligenta....
Mi povas lerni vortojn facile per helpo de komputilaj programoj. Mi devus uzi plurfoje ankaŭ praktojn de Lernu.

andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 15:01:58

Mielo:Por mi egzistas vortoj, kiujn mi ne povas rimarki.
Pardonu min, sed vi devus skribi "ekzistas", laŭ mi.

Kaj pri vortlernado, mi supozas ke ofte legi (kaj paroli...) estas la plej bona por lerni. Simple lernado de vortoj estus senutila, se oni ne uzus tiujn vortojn.

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 18:04:41

andreasvc:
Mielo:Por mi egzistas vortoj, kiujn mi ne povas rimarki.
Pardonu min, sed vi devus skribi "ekzistas", laŭ mi.

Kaj pri vortlernado, mi supozas ke ofte legi (kaj paroli...) estas la plej bona por lerni. Simple lernado de vortoj estus senutila, se oni ne uzus tiujn vortojn.
Vi pravas. Mi uzas la vorton iom hungare. rido.gif
Kaj jes, vi pravas, kiam vi diras, ni devu uzi la vortojn.
Mi ne scias, kial mi ne povas rimarki tiujn vortojn (ekz. "verŝajne", "ambaŭ", almenaŭ") kaj kial mi devas uzi la vortaron ĉiam, se mi renkontiĝas per ili. Mia cerbo protestas pro io. rido.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 18:43:30

pianopimp27:Saluton! Vi eblas koni min de mia lasta mesaĝa sensacio "Demando pri Gramatiko." rido.gif Nun, ke mi ne havas iun plu demandoj pri gramatiko, mi decidis, ke mi devus nun lerni novajn vortojn! Ĉu iu havas bonajn manierojn?
Saluton !
Ekzistas servo de Lernu!, kiu permesas ricevi ĉiutage vorton per via retadreso.
Rigardu vian ekranon, elektu la lingvon Esperanto, kaj musklaku sur la butono Ek!
Poste, ĉanĝu vian profilon tiele :
Mia angulo/Mia profilo/Ŝanĝi profilon.

En la listo ekzistas speciala linio por la servo nomita 'TagoVorto' :
Tagovorto, musklaku sur JES kaj SENDU

Jen, estas farita !
Vi ricevos ĉiutage novan vorton kun la difino.
Ĉu ne estas miraklo ? rideto.gif
bonan lernadon!
sal.gif

Andybolg (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 20:23:09

Terurĉjo:
pianopimp27:Saluton! Vi eblas koni min de mia lasta mesaĝa sensacio "Demando pri Gramatiko." rido.gif Nun, ke mi ne havas iun plu demandoj pri gramatiko, mi decidis, ke mi devus nun lerni novajn vortojn! Ĉu iu havas bonajn manierojn?
Saluton! Eble, vi konas min pro mia lasta mesaĝa fadeno "Demando pri Gramatiko." rido.gif Nun, kiam mi plu ne havas demandojn pri gramatiko, mi decidis, ke mi devus nun (aŭ nur???) lerni novajn vortojn! Ĉu iu havas bonajn manierojn?

Al mi tre plaĉis via mesaĝa sensacio!!!

Krome, ruse "havi bonajn manierojn" signifas "esti bone edukita", "bone konduti". rido.gif

Ankoraŭfoje amike,
Terurĉjo. sal.gif
Estas la sama signifo norvege ...

Kiam mi deziras lerni novajn vortojn, mi uzas la vortlernadon en mia studplano.
Klaku "Mia lernu!"-n kaj poste "Studplano"-n. Sub la teksto "Vortlernado" estas multaj kategorioj (koloroj, bestoj, veturiloj ktp.).

Bonan lernadon! rideto.gif

Reen al la supro