Al la enhavo

"Stulteco" en la anglalingva forumo :-)

de Chainy, 2010-septembro-04

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-septembro-05 06:55:48

Pardonu min.

Mi kredas ke diskuti pri nuancoj en la praktikado de la lingvo estas stultaĵetoj. Tio kio gravas estas ke ni povas komuniki unu kun la alia, dank' al esperanto. Paroladi senfine pri korektaĵoj nur servas por pruvi ke oni tre bone regas la lingvon. Sed la lingvocelo estas la interŝanĝo de ideoj, sentoj kaj pensoj. Kaj se mi, malgraŭ miaj malkorektaĵoj, sukcesas transsendi al vi mian mesaĝon, kaj vi komprenas ĝin, la formoj havas etan gravecon.

Lingvoj estas kreitaj por faciligi la komunikadon inter homoj, ne por diskuti senfine pri gramatikaĵoj kaj korektaĵoj.

Se vi komprenas min, la celo estas atingita.

Amike el Hispanalando.

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-05 11:46:36

antoniomoya:Pardonu min.

Mi kredas ke diskuti pri nuancoj en la praktikado de la lingvo estas stultaĵetoj.
Ĉu vi seriozas?! Lernu estas paĝaro por lerni Esperanton. Povas esti, ke vi jam scias ĉion pri Esperanto, sed aliaj uzas ĉi tiun retejon por plibonigi sian scion pri ĝi. Do, tial mi diskutas la uzadon de Esperantaj vortoj ĉi tie. Laŭ mi, estas utile scii, kiel oni ĝuste uzu Esperanton.

antoniomoya:Tio kio gravas estas ke ni povas komuniki unu kun la alia, dank' al esperanto.
Mi konsentas, sed estas pli bone, se oni scias kiel ĝuste uzi la lingvon. Kaj, kiel mi jam diris, ĉi tiu retpaĝaro estas por lerni Esperanton!

antoniomoya:Paroladi senfine pri korektaĵoj nur servas por pruvi ke oni tre bone regas la lingvon.
Tio estas simple stulta argumento. Nenio volas pruvi ion ajn. Mi persone nur volas pli bone scii Esperanton.

antoniomoya:Sed la lingvocelo estas la interŝanĝo de ideoj, sentoj kaj pensoj. Kaj se mi, malgraŭ miaj malkorektaĵoj, sukcesas transsendi al vi mian mesaĝon, kaj vi komprenas ĝin, la formoj havas etan gravecon.
Mi konsentas, ke la interŝanĝo de ideoj estas plej grava. Sed, estas interese, ke vi mem skribas tre bonan Esperanton. Vi ie kaj iam lernis Esperanton, kaj evidente pensis ankaŭ pri la nuancoj - alikaze, via Esperanto ne povus esti tiel bona. Ĉu ne estus pli utile, se vi kontribuus en pozitiva maniero al la diskutoj ĉi tie, kaj ne kritikus nin! Ni povus lerni de via kompreno de Esperanto. Ekzemple, kio estas via opinio pri la verbo 'praktiki'!!??

antoniomoya:Lingvoj estas kreitaj por faciligi la komunikadon inter homoj, ne por diskuti senfine pri gramatikaĵoj kaj korektaĵoj.
Kaj kiu ne konsentus kun vi?! Sed, kiel jam dirite, ĉi tie estas retpaĝaro por lernantoj de la lingvo. Ĉu vere tio estas tiom malfacile komprenebla por vi?! Ĉu vere estas tiel strange, ke tiuj lernantoj diskutas la lingvon?! (Kvazaŭ vi mem neniam diskutis elementojn de la lingvo!!)

antoniomoya:Se vi komprenas min, la celo estas atingita.
Via celo estas tute malklara. Kritiki lernantojn de Esperanto, ke ili provas lerni Esperanton ĉe paĝaro kreita ĝuste por tia celo estas ege stulta.

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-05 11:53:32

. rideto.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-septembro-06 06:04:29

Chainy:. rideto.gif
Robert,

Mi neniam intencis kritiki la diskutojn pri la lingvo en tiu ĉi paĝaro. Se tion oni povis dedukti de mia mesaĝo, mi pardonpetas tre sincere al ĉiuj kiuj legis min.

Aliparte, mia esperanto estas (miaopinie) vere fuŝa. Mi tute ne regas la lingvon, ĉar mi havas ĉiaspecon da malfacilaĵoj por esprimi min flue. Mi nur faras tion kion mi povas.

Kiam mi diras "se vi komprenas min la celo estas atingita", mi volas diri ke, malgraŭ la gramatikaj malkorektaĵoj, la homoj povas kompreni inter si. Mi havas ĉinan amikinon kiu tre malkorekte skribas en Esperanto. Sed malgraŭ tio, ni povas interkomunikiĝi. Ŝi ne scias la hispanan kaj mi ne konas eĉ unu ĉinan vorton. Sed dank' al nia (malbona) Esperanto ni povas rilati inter ni.

Mi ne kritikas la lernantojn de Esperanto. Neniam estis mia intenco fari tion, ĉar mi mem estas lernanto kaj provas ĉiutage lerni pli bone esprimi miajn pensojn en ĉi tiu lingvo.

Do, mi pardonpetas denove pro la miskomprenoj ke mia antaŭa mesaĝo povis kaŭzi.

Amike el Hispanalando.

Reen al la supro