Al la enhavo

"Stulteco" en la anglalingva forumo :-)

de Chainy, 2010-septembro-04

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-04 09:51:46

Genjix:Kial vi parolas stultecon ĉi tie en la anglejo? Vi ne diras uzan ion ajn por komencantoj.
Genjix evidente ne estas tre kontenta kun la uzantoj de la angla forumo ĉe Lernu. Kial, mi ne scias - estas tute normale, ke homoj uzas la anglan ĉe la angla forumo! Ĉiukaze, mi decidis helpi lin pri lia lingvaĵo.

1. Laŭ mi, 'stulteco' ŝajnas malĝusta en tiu frazo. Mi preferus 'stultaĵo'. Do, "Kial vi parolas stultaĵojn ĉi tie..."

2. "En la 'anglejo'? Nu, tio estas iom malklara. Oni povus kompreni tion kvazaŭ la anglalingva forumo estas ejo nur por Angloj. "Anglalingvejo" ankaŭ sonas ne tute ĝusta (ĉu iu povas klarigi kial?!), do mi verŝajne tute evitus tian strukturon, kaj simple dirus 'anglalingva forumo'.

3. 'uzan ion ajn'. Nu, mi pensas ke Genjix volis diri ion kiel 'ion ajn utilan'. Do, la frazo verŝajne devas esti tia:

Vi ne diras ion ajn utilan por komencantoj.

---

- Nu, jen mi provis fari 'ion utilan'. rideto.gif. Korektu min, se vi trovos iujn ajn erarojn...

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-04 10:24:08

Dankon. Mi provas paroli strange tiel praktikas esperanton.

Mi provas signifi:
Kial vi parolas stultecon ĉi tie en la anglejo? Vi ne diras uzan ion ajn por komencantoj.

Why you talk about pointless things in the English forum? You not talk useful things for beginners.

Tiel ili eble povas paroli en la esperantalingva forumo.

Eble,

Kial vi parolas stultaĵojn ĉi tie en la angla forumo? Vi ne diras pri aferoj kiu estas utila por la komencantoj

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-04 11:18:15

Genjix:
Eble,

Kial vi parolas stultaĵojn ĉi tie en la angla forumo? Vi ne diras pri aferoj kiu estas utila por la komencantoj
Tio devas esti tiel:

Kial vi parolas pri stultaĵoj ĉi tie en la angla forumo? Vi ne diras pri aferoj, kiuj estas utilaj por komencantoj

Sed, mi ne konsentas kun vi. Kutime oni parolas pri Esperantaj aferoj en la angla forumo, sed ne estas ia strikta regulo pri la temoj.

Mi rimarkis, ke vi jam starigis kelkajn fadenojn en Esperanto, kaj vi ĉiam ricevis tre rapide respondojn al viaj demandoj. Do, kio estas la problemo, se iuj volas ankaŭ skribi en la angla pri aliaj temoj de tempo al tempo?!

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-04 11:24:27

Genjix:Mi provas paroli strange tiel praktikas esperanton.
Mi ne tute komprenas tiun ĉi frazon. Ĉu vi volis diri:

"Mi eble parolas strange, ĉar mi ekzercas min en Esperanto"?

Oni ne 'praktikas' Esperanton, sed 'ekzercas sin' en ĝi. Rigardu la difino de 'praktiki' en ReVo

horsto (Montri la profilon) 2010-septembro-04 11:46:05

Chainy:
Oni ne 'praktikas' Esperanton, sed 'ekzercas sin' en ĝi. Rigardu la difino de 'praktiki' en ReVo
Laŭ mia kompreno vi malpravas. ReVo eĉ mencias tion: praktiki Esperanton

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-04 11:58:22

horsto:
Chainy:
Oni ne 'praktikas' Esperanton, sed 'ekzercas sin' en ĝi. Rigardu la difino de 'praktiki' en ReVo
Laŭ mia kompreno vi malpravas. ReVo eĉ mencias tion: praktiki Esperanton
Nu jes, dependas de tio, kion ekzakte oni volas diri. "Praktiki Esperanton" signifas, ke oni uzas ĝin, sed 'ekzerci sin en Esperanto' signifas, ke oni 'provas uzi ĝin por plibonigi sian scion de ĝi', ĉu ne?

Ekzemple, doktoro praktikas medicinon - tio signifas, ke la doktoro uzasaplikas sian jam akiritan scion pri medicino por kuraci malsanulojn, kaj ne ke li nur lernas pri medicino! (nu, mi tiel esperas!)

tommjames (Montri la profilon) 2010-septembro-04 12:11:29

Laŭ mi kaj praktiki kaj ekzerci estas uzeblaj. La diferenco estas ke ekzerci emfazas ke la praktiko celas plibonigi ian kapablon aŭ scipovon. Sed tiu klariga emfazo ne ĉiam estas necesa, se oni povas jam kompreni tion el kunteksto.

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-04 12:34:29

Laŭ 'la Bona Lingvo' praktiko signifas: Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto aŭ scienco, kontraste kun la teorio.

Tie oni donas la jenan ekzemplon:

"Homoj venas al la aranĝoj praktiki Esperanton"

- Tio signifas, ke la homoj venas al la aranĝoj, ĉar ili volas uzi en la realo sian jam akiritan scion de Esperanto kun aliaj Esperantistoj. Nu jes, tia signifo estas kompreneble tre proksima al 'ekzerci sin'. Kiam oni praktikas ion, oni kompreneble ankaŭ ekzercas sin en tio dum la praktikado! Tommjames pravas, ke estas demando de la emfazo..

Sed, estas interese, ke NPIV difinas 'praktiki' kiel 'efektive plenumi sian profesion...' kaj nenio plu. NPIV ne mencias ion ajn pri iu procezo de lernado aŭ konservo de ies jam akirita scio...

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-04 15:21:15

Mi parolas strange, por uzi strangajn frazojn kaj ekzerci malfacilajn gramatikojn

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-05 00:44:11

tommjames:Laŭ mi kaj praktiki kaj ekzerci estas uzeblaj. La diferenco estas ke ekzerci emfazas ke la praktiko celas plibonigi ian kapablon aŭ scipovon. Sed tiu klariga emfazo ne ĉiam estas necesa, se oni povas jam kompreni tion el kunteksto.
@Tommjames: Al mi plaĉas via interpreto de 'praktiki', sed mi ne tute certas - la difinoj de 'praktiki' en ReVo kaj NPIV ne tute klarigas al mi, kiel oni devas uzi ĝin.

Kio pri tia frazo:

I did all the exercises in the grammar book to practise my French = Mi faris ĉiujn ekzercojn en la libro pri gramatiko por praktiki la francan. (?)

- La kunteksto klare sugestas, ke mia praktikado celas plibonigi mian scion de la lingvo. Do, eble oni ja povas uzi 'praktiki' en simila maniero kiel la angla verbo 'to practise' ('üben' en la germana)??

Ich übe jeden Tag Gitarre / I practise the guitar every day = Mi praktikas ĉiutage gitaron (?!?!)

Tia uzado de 'praktiki' ŝajnas malĝusta al mi. Mi ĵus rigardis en la vortaro de JC Wells, kaj ĝi ankaŭ ne plene klarigas la aferon!

Reen al la supro