Al la enhavo

Lingvolernado

de gamed, 2007-aprilo-24

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-05 07:02:31

Saluton 黄鸡蛋,

Por mi "r" estas elparolata en franco kiel en esperanto : [R].

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-05 08:36:05

Pino:Saluton 黄鸡蛋,

Por mi "r" estas elparolata en franco kiel en esperanto : [R].
Ĉu jam vi vidis
jen? Ĉu vere similas al "Ĥ" en esperanto la "R" en la franca?
diogotŭ:Sed iuj kantistoj alparolas ĝin preskaŭ kiel 'Ĥ', same kiel en la franca vorto (ouvRir) (kaj same kiel Ralph Glomp).

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-05 11:19:49

Vi pravas Esperante r estas [r] kaj ne [R]
kiel France sed en la franka ne ekzistas la sono ĥ

Oseledec (Montri la profilon) 2007-majo-05 13:57:49

Estimata 黄鸡蛋!
Pri la sono "R" demandu al hispanoj, ne al francoj aŭ anglolingvanoj, ĉar la lastaj misinstruas vin pri la prononcado.
Pardonu min, samideanoj, sed tio estas la vero.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-05 15:18:24

Pino:Vi pravas Esperante r estas [r] kaj ne [R]
kiel France sed en la franka ne ekzistas la sono ĥ
Kaj kiel oni elparolas [R] en la franca?
Ho mi preskaŭ forgesas ke mi lernas la francan sed ne diskutas pri la "r" en esperanto nun...

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-05 17:40:51

[R] estas
ekzemplo baso de la paĝo en "porte", "roue" aŭ "derrière":http://www3.unileon.es/dp/dfm/flenet/courstourdu...

sed la diferenco kun [r] estas malgranda.

Islander (Montri la profilon) 2007-majo-07 14:55:39

Oseledec pravas. La Francoj, speciale de Francio, ne ruli la leteron "r" kiel la Hispanoj kaj kiel oni devus diri en Esperanto.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-07 16:36:20

Mi proponas translokiĝi al nova temo pri Esperanto.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-07 18:45:54

Islander:Oseledec pravas. La Francoj, speciale de Francio, ne ruli la leteron "r" kiel la Hispanoj kaj kiel oni devus diri en Esperanto.
Saluton,

Vi tute pravas, ke por kutimaj francioj (mi dirus la franca de Parizo !), la 'r' ne estas sama kiel en esperanto.

Mi confirmas, vi pli bone aŭdu la konsilojn de Oseledek kaj Islander : ne aŭdu la franculojn !!

Tamen, en reĝiono 'Bourgogne', apud centro de Francio, la 'r' estas prononcita ekzaktsame kiel en esperanto, ĉar en Francio oni havas multajn akcentojn laŭ regionoj.
Tiel, mia patro, kiu devenas de 'Bourgogne' (prononcu Burgonj) diras "esperrrranto", sen troigi sian akcenton.

Amuze, ne ?

ĝis,

Manu

Reen al la supro