Al la enhavo

Lingvolernado

de gamed, 2007-aprilo-24

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

gamed (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 09:54:23

Kiun novan lingvon ni lernu per Esperanto?
Ĉu vi volas fari instrupaĝon por via lingvo?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 10:10:26

La ĉinan! lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 23:06:50

Mi volas lerni la hungaran. Ĝi estas nova al mi kaj, mi opinias, tre malfacila lingvo.
Rakontu iomete!

Alekso (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 16:08:57

Terurĉjo:Ĝi estas nova al mi kaj, mi opinias, tre malfacila lingvo.
Jes, la hungara estas tre malfacila lingvo! Mi havas amikinon, kiu estas hungara, ŝi rakontis al mi multe pri tiu ĉi lingvo.

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 18:11:17

Terurĉjo:Mi volas lerni la hungaran. Ĝi estas nova al mi kaj, mi opinias, tre malfacila lingvo.
Rakontu iomete!
Mi diris jam al vi kara Terurĉjo, la lingvo hungara estas tre facila.
Mi estis tre malgranda, malsaĝa knabino kaj mi povis ellerni ĝin rapide. rido.gif
Vi estas serioza, saĝa, plenkreska viro, vi ellernos la lingvon pli rapide. Ĉu mi helpu al vi ?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 21:29:03

Karinjo!
Kiam mi estis malgranda, ankaŭ mi ne renkontis iajn malfacilaĵojn dum mia lernado de la rusa.
Sed jes!
Estu mia instruistino pri la hungara!
Sed mi opinias, ke necesas krei novan fadenon en via nacialingva forumo, ekzemple: "Ĉi ni lernu la hungaran?" aŭ "Gustumu iomete la hungaran".
Kiel al vi estas mia propono?

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 22:40:41

Terurĉjo:Karinjo!
Kiam mi estis malgranda, ankaŭ mi ne renkontis iajn malfacilaĵojn dum mia lernado de la rusa.
Sed jes!
Estu mia instruistino pri la hungara!
Sed mi opinias, ke necesas krei novan fadenon en via nacialingva forumo, ekzemple: "Ĉi ni lernu la hungaran?" aŭ "Gustumu iomete la hungaran".
Kiel al vi estas mia propono?
Bone. rido.gif Sed, mi timas iom. Eble, pro la saĝaj hungaraj esperantistoj - ol mia instruisto Abelardo - ne estos plaĉa mia stilo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-27 09:54:04

Mielo, mi havas alian proponon. Por ke vi ne timu viajn hungarajn spertulojn, ankaŭ estimstan Abelardon, mi mem kreos la fadenon en la divido "Pri ĉio". Ĉu bone?
Kiun nomon de tiu fadeno vi ŝatus?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-27 11:07:27

Mi estis tre malgranda, malsaĝa knabino kaj mi povis ellerni ĝin rapide.
Sed ni ne povas certigi ke vi fakte parolas ĝin bone... lango.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-27 11:19:20

Terurĉjo:Mielo, mi havas alian proponon. Por ke vi ne timu viajn hungarajn spertulojn, ankaŭ estimstan Abelardon, mi mem kreos la fadenon en la divido "Pri ĉio". Ĉu bone?
Kiun nomon de tiu fadeno vi ŝatus?
Mi ne scias subite. Eble: Ni lernu hungare ! rido.gif

Reen al la supro