Al la enhavo

Kiel estas via klavaro?

de mister, 2010-septembro-28

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

iqlight (Montri la profilon) 2014-januaro-11 21:48:12

gabadubo:En Vindozo mi kreis novan klavarordon per La Majkrosofta Klavarordokreilo, subenŝarĝebla el http://msdn.microsoft.com/en-us/goglobal/bb964665.... (la lingvo estas dekstrsupre elektebla).
Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?

Urho (Montri la profilon) 2014-januaro-12 06:04:01

iqlight:
gabadubo:En Vindozo mi kreis novan klavarordon per La Majkrosofta Klavarordokreilo, subenŝarĝebla el http://msdn.microsoft.com/en-us/goglobal/bb964665.... (la lingvo estas dekstrsupre elektebla).
Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?
Ankaŭ mi estas scivolema pri la afero. ridulo.gif

P.S.
Por Makintoŝo (operaciumo: Mac OS X) la simila programeto estas Ukelele. Mi faris per ĝi kelkain klavarojn, ekz. jam antaŭe menciitan Esperanto-klavaron kaj ÅUIOGX-klavaron. La programeto estas utila, mi tre rekomendas ĝin.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-januaro-12 09:21:00

iqlight:
gabadubo:En Vindozo mi kreis novan klavarordon per La Majkrosofta Klavarordokreilo, subenŝarĝebla el http://msdn.microsoft.com/en-us/goglobal/bb964665.... (la lingvo estas dekstrsupre elektebla).
Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?
Simple enmetu vian aranĝon en dosieron de /usr/share/X11/xkb/symbols

Urho (Montri la profilon) 2014-januaro-13 08:37:44

AlfRoland:
Urho:
Urho:Estus interese scii, kia estas Esperanto-klavaro en Ubuntu?
Bone! Do, mi ja mem respondas. Laŭ la esperantlingva Vikipedio la klavaro estas jena:

 ŝ ĝ e r t ŭ u i o p
  a s d f g h j k l
   z ĉ c v b n m

La litero ĥ estas en la sama klavo kun la litero h (tiel mi supozas). – Linuksuloj, ĉu la klavaro estas en ordo?
Mia hejmefarita klavaro jenas:

ĝ w e r t ĵ u i o p ĥ
  a s d f g h j k l ŝ ŭ
    z ĉ c v b n m

kaj la origina sveda:

q w e r t y u i o p å
  a s d f g h j k l ö ä
    z x c v b n m

ĉiuj aliaj klavoj same funkcias en ambaŭ klavaroj. Per la dekstra win-klavo mi rapide ŝanĝas inter la du klavaroj.
Via Esperanto-klavaro estas tre bona, se QWERTY-klavaro estas uzata. ridulo.gif

Tamen, estus interese scii kial vi elektis:
  • ĥ <=> å
  • ĉ <=> x
kial ne
  • ĥ <=> x
  • ĉ <=> å ?
Parenteze, la origina sveda klavaro estas uzata ankaŭ en Finnlando.

sandreus (Montri la profilon) 2014-januaro-13 09:27:18

Mi uzas de "Genius" kaj preferas sistemon Linukso, tial agordis ĝin laŭmaniere: baza- ordinara usona, kaj kiam bezonas ĉapetliterojn de Eo antaŭretenas dekstran Alt-on.

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2014-januaro-17 15:20:02

La Filipinoj uzas la QWERTY klavaron, kiu estas la plej ordinara klavarfasono.

qwertyuiop
asdfghjkl
zxcvbnm

AlfRoland (Montri la profilon) 2014-januaro-17 21:19:55

Urho:
AlfRoland:
Urho:
Urho:Estus interese scii, kia estas Esperanto-klavaro en Ubuntu?
Bone! Do, mi ja mem respondas. Laŭ la esperantlingva Vikipedio la klavaro estas jena:

 ŝ ĝ e r t ŭ u i o p
  a s d f g h j k l
   z ĉ c v b n m

La litero ĥ estas en la sama klavo kun la litero h (tiel mi supozas). – Linuksuloj, ĉu la klavaro estas en ordo?
Mia hejmefarita klavaro jenas:

ĝ w e r t ĵ u i o p ĥ
  a s d f g h j k l ŝ ŭ
    z ĉ c v b n m

kaj la origina sveda:

q w e r t y u i o p å
  a s d f g h j k l ö ä
    z x c v b n m

ĉiuj aliaj klavoj same funkcias en ambaŭ klavaroj. Per la dekstra win-klavo mi rapide ŝanĝas inter la du klavaroj.
Via Esperanto-klavaro estas tre bona, se QWERTY-klavaro estas uzata. ridulo.gif

Tamen, estus interese scii kial vi elektis:
  • ĥ <=> å
  • ĉ <=> x
kial ne
  • ĥ <=> x
  • ĉ <=> å ?
Parenteze, la origina sveda klavaro estas uzata ankaŭ en Finnlando.
Unue å,ä kaj ö estis evidentaj kandidatoj sed ankaŭ x,q kaj y ne estas en eo-alfabeto. Ĉar mia familia nomo komencas per "w" kaj pro tio mi elektis ne uzi ĝin. Cetere estas pli malpli hazarda elekto. Plej gravas por mi ke ĉiuj aliaj signoj restu en siaj lokoj (,.:;!? ktp).

Mi uzas Ubuntu, sed eble mia solvo estas uzebla en ankaŭ aliaj versioj de Linukso. Se vi volas testi ĝin mi volonte sendos la dosieron.

Ubuntu havas propran eo-klavaron sed ĝi estas modifiita usona klavaro.

Urho (Montri la profilon) 2014-januaro-19 07:26:32

Esperanto-klavaro por finna- kaj svedlingvanoj

bv. legi la antaŭan diskuton ĉi tie.

AlfRoland:Unue å,ä kaj ö estis evidentaj kandidatoj sed ankaŭ x,q kaj y ne estas en eo-alfabeto. Ĉar mia familia nomo komencas per "w" kaj pro tio mi elektis ne uzi ĝin. Cetere estas pli malpli hazarda elekto. Plej gravas por mi ke ĉiuj aliaj signoj restu en siaj lokoj (,.:;!? ktp).
Jes, tiuj estas tre bonaj principoj. ridulo.gif

AlfRoland:Mi uzas Ubuntu, sed eble mia solvo estas uzebla en ankaŭ aliaj versioj de Linukso. Se vi volas testi ĝin mi volonte sendos la dosieron.
Mi havas la porteblan komputilon de Apple (MacBook Pro), kaj mi ne uzas en ĝi QWERTY-klavaron, sed mian propran ÅUIOGV-klavaron (aŭ Esperanto-klavaron). Eble mi iam havigos la komputilon kun Ubuntu…(?)

Tamen, mi faris vian Esperanto-klavaron por Makintoŝo kun etaj ŝanĝoj: en la klavaro estas ankaŭ la litero X kaj la litero Ĥ estas en la sama klavo kun H. Nature la klavo de la litero Ĉ ŝanĝiĝis. – La klavaro estas jena:

Ĝ W E R T Ĵ U I O P Ĉ ¨
  A S D F G H J K L Ŝ Ŭ '
< Z X C V B N M , . -

Do, la komo (,) estas uzata kiel senpaŝa klavo (angle: dead key):

  komo + h → ĥ (aŭ komo + x → ĥ)
  komo + ĝ → q
  komo + ĵ → y
  komo + u → ü
  komo + o → ö (aŭ komo + ŝ → ö)
  komo + ĉ → å
  komo + a → ä (aŭ komo + ŭ → ä)
  komo + z → ž
  komo + s → š
  komo + c → č

kaj plie

la komo funkcias ankaŭ kiel vera komo (,):

  komo + spaco → komo (, x) kun spaco
  komo + cifero → komo (,0) sen spaco
  komo + komo → komo (,) sen spaco
  ktp.

Ĝisdatigita: 2019-05-03

Urho (Montri la profilon) 2019-majo-03 06:39:52

le_chaz:Antaŭ nelonge, mi ekuzis franclingvan dvorak-klavaron nomitan "bépo":
bépoè^dljzw
auie,ctsrnmç
êàyx.k'qghf

Mi ankoraŭ ne reakiris mian antaŭan lerton kun la ordinara klavaro, sed ĝi estas multe pli komforta!
Jes, la BÉPO-klavaro estas bona klavaro por franclingvanoj, kiuj uzas operaciumojn Linux, MacOSWindows.
Pliajn informojn vi trovas ĉi tie →.

Kaj jen la nova AZERTY-standardo (lanĉita: 2019-04-02):
La nouvelle AZERTY

cellus (Montri la profilon) 2019-junio-24 14:26:30

Mi kredis ke Lernu! mortis kaj ne interesiĝis pri ĝi dum longa tempo, kaj hazarde kiam mi trastudis la legosignojn (laŭ mia sved-esperanta vortaro tio estas la vorto por bookmark. Kaj lige kun tio mi revenis al Lernu! Kaj mi trovas ke pluraj esperantistoj scias pri la Dvorak-klavaro. Mi trovis retejon kiu havas dvorak-klavaron por la sveda lingvo. Mi instalis ĝin en mia Mac-computilo. Por skribi la esperantajn literojn mi uzas la pligrandigitan, etendigitan, usonan klavaron.

Mi tre ŝatas la Dvorak-klavaron kaj kiam mi mobilizis sufiĉe da kuraĝo mi provos instali la internacian usonan Mac-klavaron.

Reen al la supro