Al la enhavo

Kiel estas via klavaro?

de mister, 2010-septembro-28

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2019-junio-26 06:42:48

cellus,
Parenteze, vi povas ĉiam krei propran klavaron por via Makintoŝo per la programeto Ukelele.

Por saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj (iOS kaj Android) mi rekomendas uzi MessagEase-klavaron. Vidu mian profilan bildon.
Por tajpi en Esperanto provu ankaŭ jenajn klavarojn:
Typewise Keyboard (Android, iOS)
SwiftKey (Android, iOS)
AnySoftKeyboard (Android)
Multiling O Keyboard + emoji (Android)
Fleksy (Android)
• Gboard (Android)
Keybee (Android) — bv, noti malĉefajn literojn
• Esperanta Klavaro (iOS)
HERO Keyboard (iOS) — bv, noti malĉefajn literojn

2022-06-11 : Fleksy

Urho (Montri la profilon) 2022-junio-10 13:45:40

Fenris_kcf:
iqlight:Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?
Simple enmetu vian aranĝon en dosieron de /usr/share/X11/xkb/symbols
Mi finfine havis eblon testi tiun ideon, kaj mi enmetis miajn klavarojn en dosierojn fi kaj epo:
/usr/share/X11/xkb/symbols/fi
/usr/share/X11/xkb/symbols/epo

Se vi regas la finnan lingvon, bv. informiĝi pri la afero en la fadeno Uusi suomalainen näppäimistöasettelu ĉe la forumo de Linux.fi.

Bonvolu noti: fi = la finna lingvo: epo = Esperanto

P.S. — Mi do uzas distribuon Linux Mint (Cinnamon).

Reen al la supro