Al la enhavo

Kiel estas via klavaro?

de mister, 2010-septembro-28

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

mister (Montri la profilon) 2010-septembro-28 09:35:41

En Francio la klavaro estas:
a z e r t y u i o p ^
q s d f g h j k l m ù
w x c v b n , ; : !

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-28 12:27:50

Jen mia klavaro.

La ordo de la signoj sur ĉiu klavo estas:
SHIFT | ALTGR-SHIFT
----- | ALTGR

zan (Montri la profilon) 2010-septembro-28 23:58:56

Japanlingva

Heliogabalus (Montri la profilon) 2010-oktobro-03 03:17:44

Mia klavaro por skribi hispane:

sinjoro (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 21:03:34

La pola estas tutsama kiel la usona. Literojn kun super- kaj subsignoj oni formas per AltGr.

yugary (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 04:51:04

Dvorak!

gabadubo (Montri la profilon) 2010-oktobro-31 22:28:58

Jes, Dvorak:

',.pyfgcrl/=
aoeuidhtns-
;qjkxbmwvz

Sed la klavaro en mia mobiltelefonilo estas ordigata QWERTY-e, ĉar mi nur povas tajpi Dvorake per 10 fingroj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-02 20:42:55

Ĉu estas esperanta klavaro?

cshtarkov (Montri la profilon) 2010-novembro-02 20:50:45

Mi uzas fonetika klavaro por skribi en bulgaro, estas la sama kiel la usona. Por skribi en esperanto mi uzas programon "Ek!", mi trovas ĝin en la interreto kaj ĝi estas komforta, multaj opcioj estas haveblaj.

gabadubo (Montri la profilon) 2010-novembro-02 22:20:50

En Vindozo mi kreis novan klavarordon per La Majkrosofta Klavarordokreilo, subenŝarĝebla el http://msdn.microsoft.com/en-us/goglobal/bb964665.... (la lingvo estas dekstrsupre elektebla).

En Linukso kun GNOME, kion mi uzas momente, Esperanto jam ekzistas en la klavarlisto.

Reen al la supro