Al la enhavo

Kiel diversnaciaj animaloj parolas

de Terurĉjo, 2007-aprilo-28

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 13:57:40

Ili certe ne parolas, sed krias, beas, muĝas kaj t.p., alivorte blekas.
Ĉiu popolo havas siajn vortojn por prezenti aŭ montri sonojn, per kiuj animaloj blekas.

Ekzemple, rusaj animaloj blekas tiel:
ĉevalo - и-го-го (i-go-go)
bovino - му-му (mu-mu)
koko- ку-ка-ре-ку (ku-ka-re-ku)
kokino - ко-ко-ко (ko-ko-ko)
hundo - гав-гав (gav-gav)
porko - хрю-хрю (ĥrju-ĥrju)
azeno - иа-иа (ia-ia)
ŝafo - бе-бе (be-be)
kato - мяу-мяу (mjau-mjau)

Mi preskaŭ forgesis pri sana rano, kiu kvakas simile al esperanta rano: ква-ква (kva-kva).

Kiun mi forgesis?

Reen al la supro