Al la enhavo

Ti amo

de super-griek, 2007-aprilo-29

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Italiano

super-griek (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 09:21:53

Buon giorno a tutti.

Mi parte komprenas la Italan lingvon, sed mi tute ne kapablas skribi en ĝi. Do se iu povus diri nel italiano al tiuj kiuj ne konas Esperanton kion mi volus scii, mi tre kontentus rido.gif .

Mi supozas ke vi ĉiuj konas la kanton Ti amo fare de via bona kantisto Umberto Tozzi. Mi tre ŝatas ĝin, do mi serĉis informojn pri ĝi interrete. Mi legis en retejo ke oni oftege uzas la kanzonon ĉe geedziĝaj festoj (nuptoj).

Mi ne povas kompreni la tutan tekston de la kanto, sed mi kredas certe ja kompreni la verson Ti odio e ti amo , danke al mia amata amiko Catullus (ĉu Catullo Itale?). En unu el siaj poemoj, li skribis Odi et amo , 'mi malamas kaj amas'. Mi do supozas ke la ĉi-supra frazo signifas 'mi vin malamas kaj mi vin amas'.

Sed se tio veras, kial oni uzas la kanton ĉe edziĝaj festoj, ĉar ŝajnas al mi ke estas sufiĉe negativa amo-kanto?

Mi ankaŭ havas alian demandon pri la teksto, nome pri la verso Dammi il tuo vino leggero . El kion mi scias pri la Franca, Hispana kaj Latina lingvoj, kaj el la malmultaĵoj kiujn mi scias pri la Itala, mi povas deduki ke il tuo vino leggero signifas 'via neforta vino' - sed kio signifas dammi? Ĉu 'donu al mi'?

Amike,

Andreo.

mnlg (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 10:31:52

super-griek:Buon giorno a tutti.
Ciao! ridulo.gif

Ĉi tiu estas itala forumo, kaj laŭ la reguloj oni devus paroli la italan. Mi ne estas administranto, do mi lasos al administrantoj la finan decidon. Mi tamen respondos al vi ambaŭlingve.
Mi parte komprenas la Italan lingvon, sed mi tute ne kapablas skribi en ĝi.
Pli-malpli kiel mi kaj la finna ridulo.gif
Piu' o meno come me con il finnico ridulo.gif
Do se iu povus diri nel italiano
(in italiano)
Mi supozas ke vi ĉiuj konas la kanton Ti amo fare de via bona kantisto Umberto Tozzi. Mi tre ŝatas ĝin, do mi serĉis informojn pri ĝi interrete. Mi legis en retejo ke oni oftege uzas la kanzonon ĉe geedziĝaj festoj (nuptoj).
Ĉi tiu ne estas mia sperto, sed aliflanke mi ne partoprenis al multaj.
Non mi pare di averla mai sentita in feste del genere, ma d'altro canto non sono stato in molte feste di matrimonio.
Ti odio e ti amo [...] Mi do supozas ke la ĉi-supra frazo signifas 'mi vin malamas kaj mi vin amas'.
Jes, la supozo estas ĝusta.
Si', e' corretto.
Sed se tio veras, kial oni uzas la kanton ĉe edziĝaj festoj, ĉar ŝajnas al mi ke estas sufiĉe negativa amo-kanto?
Tute ne. La kantaĵo ĝenerale estas dolĉa kaj amocela. Tiu linio verŝajne helpas doni al ĝi ian malsimplecon kaj ĝi eble reprezentas la ĉiamajn ŝanĝojn de homaj rilatoj.

Affatto. In generale la canzone e' dolce e parla d'amore. Il verso in questione probabilmente aiuta a conferirle una certa complessita', e a raffigurare gli eterni mutamenti nelle relazioni umane.
Mi ankaŭ havas alian demandon pri la teksto, nome pri la verso Dammi il tuo vino leggero . El kion mi scias pri la Franca, Hispana kaj Latina lingvoj, kaj el la malmultaĵoj kiujn mi scias pri la Itala, mi povas deduki ke il tuo vino leggero signifas 'via neforta vino' - sed kio signifas dammi? Ĉu 'donu al mi'?
Jes. Mallongigo de "dà mi", t.e. "dai a me". Kiam temas pri neformala esprimo de volo ofte en la itala oni algluas personan pronomon al la fino de la verbo, ekz. "mostraci" = "mostra ci" = "mostra a noi" = montru al ni.

Si'. Abbreviazione di "dà mi", dai a me. Nei verbi imperativi alla seconda persona singolare l'italiano consente spesso di agganciare il pronome personale in coda alla forma verbale.

Mi esperas ke mi povis helpi. Vi pludemandu laŭplaĉe! Mi tamen provos traduki por vi la tutan kantaĵon en privata mesaĝo.

Spero di essere stato d'aiuto. Chiedi pure tutto quello che vuoi! Provero' comunque a fornirti una traduzione completa della canzone in messaggio privato.

super-griek (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 11:20:48

Ĉi tiu estas itala forumo, kaj laŭ la reguloj oni devus paroli la italan. Mi ne estas administranto, do mi lasos al administrantoj la finan decidon. Mi tamen respondos al vi ambaŭlingve.
Dankon pro la Esperantaj tradukoj. Mi provos skribi Itale (in italiano rido.gif ) helpate de 'la vortaro' kaj mia scipovo de aliaj lingvoj, sed mi scias ke mi faros multegajn erarojn (lingvoj ne estas tiom similaj al unu la alia), do mi ankaŭ donos Esperantan tradukon, por ke almenaŭ iuj min komprenos okulumo.gif . Mi petas pardonon pro la misuzo de via bela lingvo.

Grazie per le traduzioni in esperanto. Provaro scrivere in italiano, aiutato di 'la vortaro' e il mio potere di altre lingue, ma sono certo che faro molti errori (lingue non sono tanto simili l'una a l'altra), quindi anche daro traduzione in esperanto, perche uni capirmi okulumo.gif . Chiedo perdono per la misuzo della vostra bella lingua.
Sed se tio veras, kial oni uzas la kanton ĉe edziĝaj festoj, ĉar ŝajnas al mi ke estas sufiĉe negativa amo-kanto?
Tute ne. La kantaĵo ĝenerale estas dolĉa kaj amocela. Tiu linio verŝajne helpas doni al ĝi ian malsimplecon kaj ĝi eble reprezentas la ĉiamajn ŝanĝojn de homaj rilatoj.

Affatto. In generale la canzone e' dolce e parla d'amore. Il verso in questione probabilmente aiuta a conferirle una certa complessita', e a raffigurare gli eterni mutamenti nelle relazioni umane.
Mi ankaŭ havas alian demandon pri la teksto, nome pri la verso Dammi il tuo vino leggero . [...] sed kio signifas dammi? Ĉu 'donu al mi'?
Jes. Mallongigo de "dà mi", t.e. "dai a me". Kiam temas pri neformala esprimo de volo ofte en la itala oni algluas personan pronomon al la fino de la verbo, ekz. "mostraci" = "mostra ci" = "mostra a noi" = montru al ni.

Si'. Abbreviazione di "dà mi", dai a me. Nei verbi imperativi alla seconda persona singolare l'italiano consente spesso di agganciare il pronome personale in coda alla forma verbale.

Mi esperas ke mi povis helpi. Vi pludemandu laŭplaĉe! Mi tamen provos traduki por vi la tutan kantaĵon en privata mesaĝo.

Spero di essere stato d'aiuto. Chiedi pure tutto quello che vuoi! Provero' comunque a fornirti una traduzione completa della canzone in messaggio privato.
Dankon. Mi ricevis la tradukon, kaj ĝi tre interesas.

Grazie. Riceveva la traduzione e è assai interessante.

Andreo.

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 12:45:20

super-griek:Buon giorno a tutti...
Eble vi ne scias ke la kanzono estas tradukita esperante:

TI AMO - UMBERTO TOZZI

Trad. Giuseppe Castelli

Ti amo, monero
ti amo, aere
ti amo: eble rezultos
ke vere sufiĉas,
ni lasu nin.
Ti amo - mi estas -
ti amo - kaj restas
nur homo
tute ne kor-frostiĝema
kaj en la lit' regas mi
sed tremas
se via brust' venas:
malame ti amo
dum papili' mortas
kaj batas siajn flugilojn.
De l' amo kaj de la amor'
mi rajtas je la duon'.
Hodiaŭ reen al ŝi:
maj-unua paŝo plua
ĉar ti amo
kaj endas pardono;
memoru pri l' sono,
venu tra l' pordo
necesejpapera soldato, kaj
invitu min per la vino
farita dum la abstino
kaj la littukoj el lino
por la dormo de infano:
ĝi "ta" sonĝas
ĉevalojn kaj plonĝas.
Iom da laboro:
endas brakumi virinon
kantantan, gladantan.
Eltenu nur iom da moko
antaŭ la eko de l' peko;
vestu koleron per paco,
kaj de l' jupo jen la vico
ĉar ti amo
kaj endas pardono;
memoru pri l' sono,
ti amo, ti amo, ti amo, ti amo, ti amo.
Invitu min per la vino
farita dum la abstino
kaj la littukoj el lino
por la dormo de infano:
ĝi "ta" sonĝas
ĉevalojn kaj plonĝas.
Iom da laboro:
endas brakumi virinon
kantantan, gladantan.
Eltenu nur iom da moko
antaŭ la eko de l' peko;
vestu koleron per paco,
kaj de l' jupo jen la vico
ĉar ti amo, ti amo, ti amo….

Do, nun vi povas kanti gxin.

Amike,

Elena

super-griek (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 13:23:42

Matilda 69:
super-griek:Buon giorno a tutti...
Eble vi ne scias ke la kanzono estas tradukita esperante:

TI AMO - UMBERTO TOZZI

Trad. Giuseppe Castelli

[...]Do, nun vi povas kanti gxin.

Amike,

Elena
Molto grazie, Elena, sei assai gentile.

Reen al la supro