Al la enhavo

Esperanto - la lingvo por Eŭropa.

de Martin_D_Ing, 2010-oktobro-14

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Martin_D_Ing (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 02:59:16

Esperanto estas la lingvo por Eŭropo, ĉu ne?

http://www.elingvo.eu/cz/uvodni-strana/

http://www.kava-pech.cz/esperanto-czech.html

Po-russki openas la fenestro por "East",
Deutsch por Eŭropo,
English por "World"...

kaj esperanto por "Space"

Martin Dokoupil, 2009

(2 libroj en ĉeĥlingvo:
Koukolík František a DM: Otázky současné vědy, Olomouc, 2009
kaj
DM: Vesmír – Paleontologie – Jazykověda (= lingvistiko), Olomouc, 2009
– knihkupectví (= publikis) BONUM, Mgr. Vít Macháček kaj J. VACL Olomouc)

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 17:46:25

Mi kredis ke ĝi estu lingvo por la tuta mondo...

Chainy (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 18:43:59

Martin_D_Ing:Esperanto estas la lingvo por Eŭropo, ĉu ne?

http://www.elingvo.eu/cz/uvodni-strana/
Mi subtenas la ideon de Esperanto, sed ne plaĉas al mi, kiel iuj Esperantistoj opinias, ke estas ilia devo blinde ataki la anglan! Ekzemple, ĉe tiu ĉi paĝo oni trovas la jenajn citaĵojn:
"La angla estiĝis el pluraj fontoj, ĝermana, latinida kaj aliaj. Tial ĝi estas handikapita eĉ pluroble ol aliaj eŭropaj naciaj lingvoj. Tial ĝi estas kiel la internacia lingvo la plej malmulte taŭga ..."
- 'Handikapita'?! La aŭtoro vere malŝatas la anglan. Kaj ĉiuokaze multaj lingvoj estas el pluraj fontoj...

Kaj tiu paĝo ankaŭ parolas pri la avantaĝoj de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj (precipe kun la angla):
elimino de ĉiuj sonoj, kiuj kaŭzas malfacilaĵojn. Restigo nur de kvin vokaloj kiel en la ceĥa (ne dudek kiel en la angla nek dek ses iel en la germana ...). Ĉiuj konsonantoj estas kutimaj en plejparto da eŭropaj lingvoj.
Estas amuze, ke oni tie mencias la ĉeĥan, kvazaŭ ĝi estas bona ekzemplo de facileco - 'restigo nur de kvin vokaloj kiel en la ĉeĥa'. Nu bone, sed provu klarigi al alilandanoj, kiel oni devas prononci 'skrz naskrz' or 'přes', kaj mi certas ke estas multaj aliaj ankoraŭ pli komplikaj vortoj en la ĉeĥa (kaj mi nenion mencias pri la ege komplika gramatiko kun pluraj esceptoj!) Mi ne atakas la ĉeĥan - efektive, ĝi plaĉas al mi, ĉar mi unu jaron loĝis en Slovakio, kaj mi provis ankaŭ lerni iom da la ĉeĥa. Sed ne plaĉas al mi, ke iuj Esperantistoj uzas primitivajn argumentojn por provi plivastigi Esperanton. Sonas nur, kvazaŭ tiuj Esperantistoj estas ege ĉagrenitaj, kaj ili iom perdis kontrolon super si.

Eĉ estas tuta sekcio por argumentoj kontraŭ la angla! Vidu: ĉi tie.

Ne gravas argumentoj kontraŭ la angla, sed gravas argumentoj por Esperanto. Tiu retpaĝaro estus pli konvinka, se ĝi nur koncentriĝus pri la avantaĝoj de Esperanto. Esperantistoj kiuj tiom plendas pri la internacia statuso de la angla sonas ege malmaturaj, kaj mi dirus, ke tia sinteno eĉ malhelpas la perspektivojn de Esperanto - neniu traktos nin serioze, se ni tiel kondutas.

Mi volis aliĝi al tiu retpaĝaro, sed kiam mi legis tiujn malinteligentajn arugumentojn kontraŭ la angla, mi decidis ne aliĝi. Mi bedaŭras tion, ĉar mi tre ŝatas Esperanton, sed mi ne volas aparteni al grupo, kiu atakas alian lingvon, kaj ne gravas kiun lingvon. Mi ne havas tia starpunkto, nur ĉar mi estas el Anglujo - mi estas principe kontraŭ la atakema sinteno kontaŭ iu ajn lingvo.

geo1963 (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 19:30:25

La angla lingvo estas mirakla, sed nur por angloj parolantaj ĝin denaske, ĉiuj aliaj devas dolore ellernadi ĝin dek jarojn aŭ plue. Estas vere, ke tiu ĉi lingvo ne taŭgas por internacia interkomunikiĝo - malfonetika skribo, multsignifaj vortoj, tre malfacila elparolo. Mi ne estas malamiko de tiu ĉi lingvo - mi nur ne ŝatas la ideon, ke ĝi estas la internacia kaj deviga por ĉiuj en la tuta mondo - ĉar ne ĉiuj povas ĝin bone ellerni, la uzado de la lingvo kreas malegalecon - la riĉaj povas akiri altan nivelon de lingvolerteco, la malriĉaj tiun ĉi ne kapablas kaj estas pro tio ioemte eksterigataj el la societo. Tial mi votas por Esperanto.

Chainy (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 20:00:50

geo1963:La angla lingvo estas mirakla, sed nur por angloj parolantaj ĝin denaske, ĉiuj aliaj devas dolore ellernadi ĝin dek jarojn aŭ plue. Estas vere, ke tiu ĉi lingvo ne taŭgas por internacia interkomunikiĝo - malfonetika skribo, multsignifaj vortoj, tre malfacila elparolo. Mi ne estas malamiko de tiu ĉi lingvo - mi nur ne ŝatas la ideon, ke ĝi estas la internacia kaj deviga por ĉiuj en la tuta mondo - ĉar ne ĉiuj povas ĝin bone ellerni, la uzado de la lingvo kreas malegalecon - la riĉaj povas akiri altan nivelon de lingvolerteco, la malriĉaj tiun ĉi ne kapablas kaj estas pro tio ioemte eksterigataj el la societo. Tial mi votas por Esperanto.
jes mi konsentas, ke Esperanto povus esti pli bona internacia lingvo. Mi instruas la anglan, kaj mi ĉiutage vidas, kiel malfacila ĝi povas esti! Sed, oni povas tion diri pri ĉiuj naciaj lingvoj. Estas iom stultete kritiki la anglan, ke ĝi estas pli malfacila ol aliaj naciaj lingvoj. Tio estas iom troigita! Kaj eĉ se tio pravas, tio entute ne gravas! La ĉefa aspekto de la argumento estas ke Esperanto estas pli facila ol ĉiuj aliaj naciaj lingvoj, ne nur pli facila ol la angla!

Kaj ni ne prezentu tian argumenton, kvazaŭ tio signifas, ke ni volas, ke ĉiuj parolu nur Esperanton anstataŭ naciaj lingvoj! Tio kompreneble ne estas la kazo - simple, Esperanto povus esti multe pli facila unua paŝo al internacia komunikado, sed lernejoj ktp devas ankoraŭ instrui aliajn naciajn lingvojn, por ke la homoj ricevu bonan ĝeneralan edukadon. Oni pli komprenas la kulturon de lando, kiam oni lernas la lingvon de tiu lando - kaj tio tre gravas. Esperanto estus ilo por rapide atingebla komunikado, sed la lernado de naciaj lingvoj ĉiam restus ankaŭ tre grava.

Chainy (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 20:10:03

geo1963:La angla lingvo estas mirakla, sed nur por angloj parolantaj ĝin denaske, ĉiuj aliaj devas dolore ellernadi ĝin dek jarojn aŭ plue.
Mi ne rigardas la anglan kiel 'mirakla' kaj mi estas denaska parolanto de ĝi. Kiam vi tiel parolas, sonas kvazaŭ vi estas tre ĉagrenita, sed tia sinteno ne tre helpas.

Oni povus diri, ke la angla atingis tian statuson de la ĉefa internacia lingvo tute hazarde. Ne indas grumbli pri tio. Kiam Zamenhof kreis Esperanton, la franca havis ŝajne la ĉefan rolon en Eŭropo. Ĉio povas ŝanĝiĝi...

Ne gravas, kiu nacia lingvo hazarde estas nun aŭ en la estonteco la ĉefa internacia lingvo. La argumento de Esperanto estas, ke tia artefarita lingvo povus plenumi tian rolon pli bone ol ĉiu ajn alia nacia lingvo.

Chainy (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 20:28:51

geo1963:Mi ne estas malamiko de tiu ĉi lingvo - mi nur ne ŝatas la ideon, ke ĝi estas la internacia kaj deviga por ĉiuj en la tuta mondo - ĉar ne ĉiuj povas ĝin bone ellerni, la uzado de la lingvo kreas malegalecon
Pardonu, ke mi diris, ke vi ŝajnas ĉagrenita. Mi povas kompreni, ke estas malfacile kaj malagrable, kiam oni devas lerni komplikan nacian lingvon, kiu hazarde rolas kiel la internacia lingvo...

Mi konsentas, ke Esperanto estus pli bona en tiu rolo, ĉar ĝi estas multe pli lernebla. Kaj estas ankaŭ bone, ke ĝi ne apartenas al iu ajn nacio - mi tute konsentas kun tiaj argumentoj. Tial mi lernas Esperanton!

Mi nur malkonsentis kun la esprimitaj opinioj ĉe tiu paĝaro, kiuj specife atakas la anglan. La argumentoj devas koncentriĝi al la komparo inter Esperanto kaj naciaj lingvoj ĝenerale. Komparo nur kun la angla estas tute ne utila kaj ne justa.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 01:37:57

Mebob oles das pük bevünetik binon ni linglänapük ni el esperanto ab volapük!

Mi memorigas al vi ke la lingvo internacia estas nek la angla nek esperanto sed volapuko!

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 04:50:37

Senegaùlo:Mebob oles das pük bevünetik binon ni linglänapük ni el esperanto ab volapük!

Mi memorigas al vi ke la lingvo internacia estas nek la angla nek esperanto sed volapuko!
Ĉu vi jam unuigis hispana kaj portugala lingvoj?

sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 09:45:42

Kurioza afero pri la angla estas, ke ni angloj ne fieras pri nia lingvo. Aliflanke, ŝajnas al mi ke francoj ofte laŭdas sian lingvon.

Alia afero estas ke, dum la francoj volas sian lingvon protekti, kaj preskaŭ ĉiuj eksterland-devenaj TV programoj estas dublitaj (en la francan), ni angloj elsendas fremdajn filmojn en la originala lingvo (kompreneble kun anglaj subtitoloj).

Neniam la angla lingvo hezitas prunti/ŝteli de aliaj lingvoj, se iu vorto aŭ esprimo sentiĝas kiel utila. [Mezklera anglo metus en sian parolon francajn esprimojn eĉ sen ŝangi la prononcon.]

Kaj pro tio ke la angla imperio estis la plej vasta de ĉiuj en la historio de la planedo, (kaj ni ankaŭ gastigis portempe la Romianojn, la Vikingojn, la Saksojn kaj la Normandojn) multe prezentiĝis kontaktoj kun aliaj lingvoj.

La angla estas probable la plej riĉa lingvo de la mondo rilate sian vort-trezoron.

Se la gramatiko de la angla ŝajnas tre simpla al komencanto, kompare kun tiu de aliaj Eŭropaj lingvoj, tamen la lingvo certe ne estas facila por ne-denaskuloj.

La lingvo estas plenŝtopita de idiotisimoj, kaj la abundaj preskau-sinonimoj havas severajn limigojn pri la kuntekstoj en kiuj ili povas esti uzataj.

Ne malofte, nuntempe, je la televido aŭ la radio, oni audas ali-landanojn intervjuataj en la angla. Kaj neniam ili uzas la lingvon kiel farus denaska parolanto.

Eĉ mi komencas esti ĉagrenita de tiu konstanta mispronocado kaj misuzo de la lingvo kaj evitas nun aŭskulti la TV/radio-ajn ĵurnalojn.

Reen al la supro