Al la enhavo

Silvestra!

de Haratta, 2010-oktobro-18

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Haratta (Montri la profilon) 2010-oktobro-18 20:26:05

Kio signifas la vorto silvestra en la Angla? rideto.gif

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-oktobro-18 21:57:24

http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/serĉu.pl?serĉata=silvestra&kadroj=1

tradukoj
anglaj
~o: Sylvester, New Year's Eve.

ridulo.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 02:46:08

Mi neniam antaŭe aŭdis la vorton.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 11:02:15

Kiam mi estis juna, Riot, mi tre ĝuis la Silvestrajn Balojn kadre de la IS'oj en Germanujo.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 09:46:47

Sylvester estas vespero antaŭ Nova Jaro. Oni kutime festadas dum silvester.

Radio~! (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 10:17:53

Estas pro tio ke la 31a de decembro estas la festtago de Sankta Silvestro. Do en kelkaj lingvoj, ekzemple en la germana kaj ankaŭ en Esperanto, la tago nun nomiĝas tiel. En la angla tamen ne, ĉar ni ne tiom interesiĝas pri sanktuloj okulumo.gif

hef_ab (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 11:03:42

En Hispanujo homoj celebras la tagon per silvestraj karieroj dum vespero.

le_chaz (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 12:19:51

hef_ab:...per silvestraj karieroj...
Per... ? demando.gif

Miland (Montri la profilon) 2010-novembro-08 09:55:51

Ĉu la kunteksto temas pri floroj aŭ plantoj? "Silvestre" estas hispana vorto, kiu signifas "sovaĝa" kiel en "sovaĝa floro", aŭ "wild" en la angla, kiel en "wild flower"; Flor Silvestre, "Wild Flower" estas konata hispanlingva filmo. Tamen la vorto "silvestra" ne estas en PIV 2005, do eble oni rigardu ĝin kiel neologismon.

crescence (Montri la profilon) 2010-novembro-08 12:09:45

En la franca, "sylvestre" signifas "de la arbaro". Povas esti, ke la vorto "silvestra" havas saman signifon.

Reen al la supro