Al la enhavo

Kiel oni elparolas r^2?

de SinjoroRoboto, 2010-oktobro-22

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

SinjoroRoboto (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 22:16:55

Ĉu iu ajn scias kiel oni elparolas r^2 esperante? Mi scias ke oni povas diri "la dua potenco de ro" aŭ "la kvadrato de ro", sed, laŭ mi, tioj ŝajnas iom trolonga por senĝena uzo.

Ĉu oni povas diri "ro kvadrata" (kiel, ekzemple, en la angla) aŭ "kvadrata ro"? Ĉu oni preferas uzi unu el ilin?

sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 22:27:57

La kvadrato de 2 estas 4.
3 je la dua potenco estas 9.
La dua potenco de 4 etas 16.

Eble oni ankaŭ povas diri 5 kvadrate estas 25.

Sxak (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 00:04:33

ankaŭ
ro alt du

SinjoroRoboto (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 00:36:33

Dankon! rideto.gif

maratonisto (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 07:57:36

3 kvadratigita = 9
Mi ŝatas ankaŭ "kvadrate".

Reen al la supro