Al la enhavo

Ludoj por lerni lingvojn

de Jev, 2007-majo-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-02 18:25:07

Ĉu iu el vi jam ludis Skrablon? Ĉu vi ŝatas tiun ludon?

Estas agrable kaj facile lerni lingvojn per diversaj ludoj kaj ekzercoj, ĉu ne? Ĉe lernu! jam ekzistas kelkaj specoj de ekzercoj kaj ludoj. Ĉu eble vi havas ideojn por novaj ludoj? Ĉu vi scias iun komputilan ludon (aŭ havas ideon pri iu komputila ludo), kiu estus kaj interesa kaj helpus lerni Esperanton?

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-03 13:51:04

Jes, mi jam ludis Skrablon en mia nacia lingvo, sed neniam Esperante. Mi tre ŝatas ĝin, sed mi pensas, ke mi devas lerni pli multajn vortojn antaŭ mi ludas ĝin Esperante.

Aliaj bonaj ludoj por lingvolernado:

"Hangman" (Ĉu iu scias kio ĝi estas Esperante?)
Krucvortenigmo

Mi vere ne scias plu ... lango.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-03 14:02:57

Andybolg:"Hangman" (Ĉu iu scias kio ĝi estas Esperante?), Krucvortenigmo
Kelkaj similaj ludoj jam ekzistas ĉe [url=/lernado/ludoj/index.php]la jena lernu!-paĝo[/url].

Andybolg:Mi vere ne scias plu ... lango.gif
Domaĝe. Sed se aperos iu bona ideo, skribu. rideto.gif

toni692 (Montri la profilon) 2007-majo-03 14:09:55

Jev:Ĉu iu el vi jam ludis Skrablon? Ĉu vi ŝatas tiun ludon?

Estas agrable kaj facile lerni lingvojn per diversaj ludoj kaj ekzercoj, ĉu ne? Ĉe lernu! jam ekzistas kelkaj specoj de ekzercoj kaj ludoj. Ĉu eble vi havas ideojn por novaj ludoj? Ĉu vi scias iun komputilan ludon (aŭ havas ideon pri iu komputila ludo), kiu estus kaj interesa kaj helpus lerni Esperanton?
En 2004 mi ekkonis tiun ludon en Huddersfield/Nordanglio/ gastiginte ĉe entuziasma E-isto, afabla profesoro de la ĉina lingvo kaj kuturo tie.
Li donis al mi, kiel al komencanto avantaĝon: li povis uzi nur tiajn vortojn de E-o, kiajn mi konis.
Foje mi proponas vortludon al amiketoj por riĉigi ilian vortotrezoron.
La unua ludanto diras ian vorton kion la sekvonta devas uzi en sentenco kaj diri alian vorton kio devas havi ian kontakton kun la unua vorto: devas havi similan au kontrauan signifon ktp.
Por la sentenco oni ricevas 2 punktojn kaj por la nova vorto 1 punkton. Kiu ne povas kontinui: ricevas - punktojn.
Oni povas fini ekzemple kiam iu de la ludantoj atingas definitan sumon kun la ricevitaj vortoj.
Tiun ludon oni povus ludi ankau en E-o. Ĉu ne?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-03 21:44:18

Jev:Ĉu iu el vi jam ludis Skrablon? Ĉu vi ŝatas tiun ludon?

Estas agrable kaj facile lerni lingvojn per diversaj ludoj kaj ekzercoj, ĉu ne? Ĉe lernu! jam ekzistas kelkaj specoj de ekzercoj kaj ludoj. Ĉu eble vi havas ideojn por novaj ludoj? Ĉu vi scias iun komputilan ludon (aŭ havas ideon pri iu komputila ludo), kiu estus kaj interesa kaj helpus lerni Esperanton?
mi provis parton da skrablo : tro malfacila por mi !
ankaŭ la vortoj de la komputilo estas tute malkompreneblaj -ĉu vere esperantaj vortoj ?- , ĉu mi havas tiom malbonan nivelon ??

ŝajnas... ploro.gif

PS : mankas ilo por havi difinon de vortoj

jen, mi preferas mian francan skrablon (parenteze oni ofte ludas inter amikoj kaj en familio)

Manu

sal.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-04 10:39:57

manu_fr:mi provis parton da skrablo : tro malfacila por mi ! ankaŭ la vortoj de la komputilo estas tute malkompreneblaj -ĉu vere esperantaj vortoj ?- , ĉu mi havas tiom malbonan nivelon ??
La vortoj de la komputilo tre ofte estas tre amuzaj, sed tamen estas faritaj laŭ la gramatikaj reguloj pere de sufiksoj kaj prefiksoj. Skrablon en Esperanto estas pli bone ludi ne kun la komputilo, sed kun aliaj personoj. Eblas kaj babili kaj ludi samtempe.

Reen al la supro