Al la enhavo

Kiel traduki "camp"?

de oxymor, 2010-oktobro-26

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

oxymor (Montri la profilon) 2010-oktobro-26 14:15:41

Kiel traduki la francan/anglan vorton "camp"?

Por tiuj, kiuj ne konas la francan/anglan, temas pri okazaĵo, kiu kelkfoje okazas en tendo (tendaro) sed ne nepre.
Skoltoj faras tion en tendo aŭ logejo, oni povas ankaŭ sendi siajn infanojn tie dum ferioj por ke ili amuziĝu kun aliaj infanoj, ktp.

Leporino (Montri la profilon) 2010-oktobro-26 18:39:52

Eble oni povus diri "feria kampadejo".

(En la germana ĝi estas nomata "Ferienlager".)

sal.gif

Rogir (Montri la profilon) 2010-oktobro-27 12:14:48

Tendaro estas la kutima vorto, eĉ se ĝi ne ĉiam okazas en tendoj. Kampejo estas ankaŭ uzebla vorto.

Se ĝi apenaŭ okazas en la naturo, pli bone oni diru feriejo.

Reen al la supro