Al la enhavo

1.Unua babilejo 2. Monopoly 3. Kvanto de Esperantistoj

de piotrek92, 2007-majo-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-majo-02 22:38:40

1.Mi estis hodiaŭ en kelkaj babilejoj kaj tie estis po du, tri personoj. Se estus unu babilejo, estus ĉirkaŭ 15 personoj, tiam estus vera babilejo. Kion vi pensas?

2. Mia kolego diris al mi, ke estus bona fari io simila al "monopoly". Mi vidas interreta versio. Tio nomiĝas "netopol". Estis tie plej popularaj polaj paĝoj, anstataŭ stratoj, kaj plej popularaj mesaĝiloj, anstataŭ stacioj fervojaj. Mi pensas ke estus bona fari esperantan version. Oni farus en esperantaj paĝoj voĉdonoj, kiuj montros plej popularajn esperantajn paĝojn. Finita ludo oni povus doni al lernu.net ludoj.

3. Mi pensas kioma estas kvanto de esperantistoj. Estas malsimilaj voĉoj. Iuj diras ke estas miliono, aliaj ke estas 3 milionoj, kaj plej aliaj ke estas 300 miloj. Kio vi pensas pri tiu afero. Ĉu ne estus bone fari tabelo de Esperantistoj?

Mi pardonas pro longeco kaj pro eraroj, mi ne estas bonega en Eo

Paamayim (Montri la profilon) 2007-majo-03 02:00:28

Saluton!

Mi pensas ke babilejo devas havi pli ol kvin personojn esti babilejo. En MIRC mi trovis babilejon esperantan, sed ĝi neniam havas iun ajn aktivajn personojn. Ĉu via babilejo estis esperanta? En la okazo se, kie ĝi loĝas?

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-03 10:35:51

piotrek92:1.Mi estis hodiaŭ en kelkaj babilejoj kaj tie estis po du, tri personoj. Se estus unu babilejo, estus ĉirkaŭ 15 personoj, tiam estus vera babilejo. Kion vi pensas?
Ĉiu esperantisto, kiam kreas babilejon, pensas, ke lia babilejo estos la plej bona kaj ĉiuj komencos babili en ĝi. Sed ĝis nun neniu sukcesis. rideto.gif

piotrek92:3. Mi pensas kioma estas kvanto de esperantistoj. Estas malsimilaj voĉoj. Kio vi pensas pri tiu afero. Ĉu ne estus bone fari tabelo de Esperantistoj?
Ne eblas fari tian tabelon. Kaj kion signifas "esperantisto"? Kiam homo iĝas "esperantisto"? Se homo lernis Esperanton, sed tute prifajfas la movadon kaj preskaŭ ne uzas tiun lingvon en sia vivo, ĉu tiu persono estas esperantisto?

Mi certas, ke mi dum mia tuta vivo ne sukcesos konatiĝi kun ĉiuj esperanto-parolantoj kaj tio tute sufiĉas por mi. rideto.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-03 10:41:01

piotrek92:2. Mia kolego diris al mi, ke estus bona fari io simila al "monopoly". Mi vidas interreta versio. Tio nomiĝas "netopol".
Sonas tre interese, sed mi ne certas, ĉu vi ekhavos multe da uzantoj en Esperanto. Nu eble, se la projekto estos vere unika, interesa kaj utila...

Krom tio jam ekzistas kelkaj similaj projektoj, ekz. Dua Vivo, sed mi ne certas, ĉu ĝi estos multe uzata de esperantistoj. Sed ĝi sendube estos tre bona por reklami Esperanton al ekstera publiko.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-03 14:04:51

Jev:
Ĉiu esperantisto, kiam kreas babilejon, pensas, ke lia babilejo estos la plej bona kaj ĉiuj komencos babili en ĝi. Sed ĝis nun neniu sukcesis. rideto.gif
Sed, se tujmesaĝilo de la Lernu funkcius, ni farus provon. lango.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-03 14:06:01

Mielo:Sed, se tujmesaĝilo de la Lernu funkcius, ni farus provon. lango.gif
La baza versio jam pretas, ni jam testas ĝin. lango.gif

Reen al la supro