Al la enhavo

Insuloj

de Eddycgn, 2010-oktobro-31

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-31 20:47:47

1.
Kiel oni tradukas esperante "off-shore" insuloj?
(tiuj estas insuloj aŭ lokoj kie riĉuloj alportas monon por fraŭdi la fiskon)

2.
Kiel oni tradukas "baby"? Ne je la signifo "infano", sed kiel "I love you baby", al plenkreskulo.

Dankon

horsto (Montri la profilon) 2010-novembro-01 00:01:13

Mi pensas ke tiuj anglaj parolturnoj ne meritas Esperantan tradukon. Mi ne volas nomi virinon bebo kaj mi ankaŭ eĉ ni sciis, ke "off-shore" insulo havas tiun signifon.
Bonvolu esprimi viajn ideojn klare kaj ne per tiaj malkompreneblaj parolturnoj.

Dankon

le_chaz (Montri la profilon) 2010-novembro-01 07:00:10

horsto:Mi pensas ke tiuj anglaj parolturnoj ne meritas Esperantan tradukon.
Via respondo estas ekstertema. Li ne demandas, ĉu vi konsideras tiujn vortojn "indaj je esperanta traduko". Cetere lia peto estas perfekte klara kaj komprenebla. Se vi ne deziras helpi lin kaj havas nenion dirindan, prefere silentu.

le_chaz (Montri la profilon) 2010-novembro-01 07:12:59

Eddycgn:Kiel oni tradukas esperante "off-shore" insuloj?
(tiuj estas insuloj aŭ lokoj kie riĉuloj alportas monon por fraŭdi la fiskon
Kiel alternativon, vi povus uzi la esprimon "imposta (aŭ fiska) paradizo".

Eddycgn:Kiel oni tradukas "baby"? Ne je la signifo "infano", sed kiel "I love you baby", al plenkreskulo.
En esperanto, mi neniam aŭdis similan esprimon. Vi tuŝas tie kampon de la lingvo, kiu ankoraŭ ne tre disvolviĝis: la lingvonivelo familieca kaj slanga. Persone, mi ne uzus tiel la vorton "bebo" ĉar tio sonus al mi strange. Mi elektus la pli klasikan "karulino" aŭ io tia...

maratonisto (Montri la profilon) 2010-novembro-01 09:27:10

horsto:Mi pensas ke tiuj anglaj parolturnoj ne meritas Esperantan tradukon. Mi ne volas nomi virinon bebo kaj mi ankaŭ eĉ ni sciis, ke "off-shore" insulo havas tiun signifon.
Bonvolu esprimi viajn ideojn klare kaj ne per tiaj malkompreneblaj parolturnoj.

Dankon
LMMO ni devas esti fidelaj al Esperanto, tamen ni ne devas esti esperantaj naciistoj.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2010-novembro-01 10:57:32

Eddycgn:1.
Kiel oni tradukas esperante "off-shore" insuloj?
(tiuj estas insuloj aŭ lokoj kie riĉuloj alportas monon por fraŭdi la fiskon)

2.
Kiel oni tradukas "baby"? Ne je la signifo "infano", sed kiel "I love you baby", al plenkreskulo.

Dankon
Litovo tradukus:mia kateto,leporeto,fiŝeto,fabeto,floreto,
etuleto kaj ankoraŭ 100+1 ETO

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-novembro-01 12:48:57

Dankon al ĉiuj!

Komento:

off-shore
mi trovis tiun vorton tiutage en anglaj, francaj, germanaj, italaj, hispanaj gazetaroj, precipe ekonomia ĵurnaloj.

La signifo estas klara. Tio rilatas ekz. al Cayman Islands, St. Lucia, Bahamas, Bermudas, Antigua, Channel Islands, kaj eble Lichtenstein, ankau se tiu ne estas insulo. Tie la riĉuloj kaŝas miliardojn por ne pagi impostojn.
Mi opinias ke, se oni volas paroli aŭ skribi pri tiuj aferoj esperante, oni devus havi vorton. Aŭ oni devas uzi la anglan "off-shore".

Baby
karulino aŭ kateto aŭ trezoreto estas tre bone, dankon.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-novembro-01 12:56:01

Estas tute legitime peti helpon en la traduko de kio ion en Esperanton.

Tiuj insuloj estas ekster-teritoriaj insuloj, sed por la specifa senco de lokoj kie kaŝas sian monon riĉuloj, mi subtenas la proponojn de Le Chaz - 'impostaj paradizoj' aŭ 'fiskaj paradizoj'.

Karesvortoj por junaj virinoj estas pli problemeca afero. Tiuj abundas en la naciaj lingvoj sed Esperanto ne estas ankoraŭ sufiĉe parolata por esti certa pri la tradukoj.

'Karulinjo', 'mia kara', eble. Ĉar katoj estas dorlotbestoj kaj havas saman gracion kiel junaj virinoj eble 'kateto'/'katinjo' ne estas malbonaj. Ĉu 'bebinjo' ankaŭ?

horsto (Montri la profilon) 2010-novembro-01 13:29:32

le_chaz:
horsto:Mi pensas ke tiuj anglaj parolturnoj ne meritas Esperantan tradukon.
Via respondo estas ekstertema. Li ne demandas, ĉu vi konsideras tiujn vortojn "indaj je esperanta traduko".
Trankviliĝu! Via mesaĝo estas eĉ pli ekstertema. Li certe ne demandis kiel vi konsideras la respondojn.
le_chaz:
Cetere lia peto estas perfekte klara kaj komprenebla.
Mi ne diris ke lia demando estas malklara. Mi nur volis diri ke rekta traduko de tiuj anglaj parolturnoj estus malklara kaj malfacile komprenebla. Kaj tio estas ne ekstertema, laŭ mia kompreno.
le_chaz:
Kiel alternativon, vi povus uzi la esprimon "imposta (aŭ fiska) paradizo".
Ekzakte tion mi celis: Ne rekte traduki (off-shore), sed traduki la signifon.
sudanglo:
Karesvortoj por junaj virinoj estas pli problemeca afero.
Ĉu vere ankoraŭ ekzistas viroj kiuj diras: "I love you, baby"? Kaj virinoj al kiuj tio plaĉas?

PS: Neniu diris ĝis nun ke temas pri junaj virinoj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-novembro-01 14:14:21

Off-Shore
Mi trovis la germanan esprimon "Steueroase"...
Tamen mi kaŝas mian monon en ora skatolo en la ĝardeno sub rozplanto...

Baby
Varŝajne estas personoj kiuj neniam ekprovis paroli esperante dum la seksumado...
Ĉu vi memorigas la filmon "Fiŝo nomita Wanda" (A fish named Wanda) kun Jamie Lee Curtis?
Ŝi trovis precipe seksema se la ulo parolis la rusan dum la seksumado, kvankam ŝi nenion komprenis! Bela filmo...

Reen al la supro