Al la enhavo

Tie/Tien?

de witeowl, 2010-novembro-01

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-01 21:50:50

Malinteligenta demando: Kiu frazo estas ĝusta?

Mi havas skatolon tien.
-aŭ-
Mi havas skatolon tie.

Se la unua ne estas ĝusta, kiam oni uzas "tien"?

Dankon.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-novembro-01 22:07:12

Kara Karena:

Laŭ mia scio, la dua frazo estas la ĝusta.

Oni uzas "tien" kiam vi parolas pri movo, pri la loko kien vi aŭ alia persono iras. Ekzemple:

"Tie troviĝas skatolo. Mi iros tien (al tiu loko) preni ĝin".

Ĉarmita povi helpi vin.

Amike el Hispanalando.

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-02 01:42:36

Dankon. rideto.gif Mi pensis/suspektis, ke ĝi temas pri movo, sed mi ne estis certa.

Reen al la supro