Al la enhavo

Helpu min ĝustigi mian tradukon

de dukemasuya, 2010-novembro-03

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

dukemasuya (Montri la profilon) 2010-novembro-03 08:30:38

Mi provas fari tradukon esperantlingven por lecionnotoj (originale skribitaj en la angla) por podkasto nomiĝanta "Talk To Me In Korean" (Parolu al mi en la korea lingvo). Ĝi estas podkasto por lerni la korean lingvon. Mi jam provis traduki la notojn por la unua leciono. Jen mia nuntempa malneto:

------
Parolu al mi en la korea lingvo - TalkToMeInKorean.com - Notoj senpagaj por la kurso de la korea lingvo
Nivelo 1 Leciono 1

안녕하세요. = Saluton. / Kiel vi fartas? / Bonan tagon. / Bonan vesperon. / ktp...

안녕 = bonfarto, paco, sano
하세요 = vi faras, ĉu vi faras?, bonvolu fari

안녕하세요 estas la plej ĝenerala rimedo por saluti iun en la korea, kaj 안녕하세요 estas 존댓말 [jondaetmal], ĝentila/formala lingvo. Kiam oni salutas vin kun 안녕하세요, vi povas simple respondi al ili kun 안녕하세요.

Ekzempla Konversacio
A: 안녕하세요. [annyeong-haseyo] = Saluton.
B: 안녕하세요. [annyeong-haseyo] = Saluton.

감사합니다. = Dankon.

감사 = dankemo, dankeco
합니다 = Mi faras

감사합니다 estas la plej ĝenerale uzata formala rimedo por diri “Dankon.” 감사 signifas “dankemo” kaj 합니다 signifas “Mi faras” en 존댓말, ĝentila/formala lingvo, do kune ĝi signifas “Dankon.”. Oni povas uzi ĉi tiun esprimon, 감사합니다, kiam oni volas diri "Dankon." en Esperanto.

Ĉi tiu PDF prefere estu uzata kun la MP3-a sonleciono, kiu disponeblas ĉe TalkToMeInKorean.com. Bonvole ne hezitu disdoni la lecionojn senpagajn de la korea lingvo kaj la PDF-dosierojn de TalkToMeInKorean al ĉiu, kiu lernas la korean. Se vi havas demandojn aŭ komentojn, bonvolu viziti TalkToMeInKorean.com.
-----

Ĉu iu havas ĝustigojn? Vi ne devas esti parolanto de la korea lingvo. Mi nur volas helpon kun la esperantlingvaj klarigoj de la frazoj kaj konceptoj. Se vi parolas aŭ la anglan, aŭ la hispanan, aŭ la francan aŭ la ĉinan, vi povas legi la notojn jam disponeblajn de ĉi tiu leciono ĉe la retejo de TTMIK. Jen la paĝo por la unua leciono:
http://www.talktomeinkorean.com/lessons/level-1-...

Kaj jen la ligiloj por la jamdisponeblaj notoj por la unua leciono:
La angla: http://talktomeinkorean.com/pdf-files/ttmik-l1l1...
La franca: http://traffic.libsyn.com/talktomeinkorean/ttmik...
La ĉina: http://traffic.libsyn.com/talktomeinkorean/ttmik...
La hispana: http://media.libsyn.com/media/talktomeinkorean/t...

Mi volas traduki ĉi tiujn notojn por esperantistoj kiuj volas lerni la korean lingvon. La alia celo por mi estas ke, tradukinte kaj disponebliginte ĉi tiujn notojn en esperanto ĉe la retejo de TTMIK, mi eble povas disvastigi konon de Esperanto en "anglalingvujo". Dankon por via helpo, karaj amikoj!

dukemasuya (Montri la profilon) 2010-novembro-03 08:49:28

Parenteze, se vi interesiĝas pri tradukado kaj volus helpi min kun tradukado estontece, bonvolu lasi mesaĝon ĉi tie! Dankegon!

ceigered (Montri la profilon) 2010-novembro-03 09:26:04

Eble povas esti transliterumaj sistemo aŭ gvido de la elparolo? Aŭ ĉu la origina TTMIK ("totomo-i-ko", sonas kiel la korean lingvon aŭ simile! lango.gif) ne uzas ilin?

Bonan laboron 'miko!

dukemasuya (Montri la profilon) 2010-novembro-03 10:02:40

ceigered:Eble povas esti transliterumaj sistemo aŭ gvido de la elparolo? Aŭ ĉu la origina TTMIK ("totomo-i-ko", sonas kiel la korean lingvon aŭ simile! lango.gif) ne uzas ilin?

Bonan laboron 'miko!
Eble vi vidos ke, en la originalaj notoj, jam estas transliterumo de la literoj. Pro la fakto ke la transliterumo ne tradukendas, mi kompreneble ne inkluzivis ĝin en la traduka procezo. Vi povas legi la anglan version ĉi tie:
http://talktomeinkorean.com/pdf-files/ttmik-l1l1.p...

La alia afero, kiu eble menciindas, estas la fakto ke, TTMIK estas podkasto. Do oni povas aŭskulti la lecionon (jes, ĝi estas en la angla) kaj ili ankaŭ prononcas la vortojn. ridulo.gif Dankon por la demando!

ceigered (Montri la profilon) 2010-novembro-03 10:24:39

Ah, bone, bone ridulo.gif

Mi forgesis ke ĝi estas podkaston! Haha!
Mi ne vidis ankaŭ la originan dosieron, do mi bedaŭras ridulo.gif

Kamsahamnida/감사합니다/Dankegon por via respondo! lango.gif

dukemasuya (Montri la profilon) 2010-novembro-03 10:28:53

Haha, bone, bone! Ne bedaŭru! Ne gravas.
Kaj....천마네요!/Chon maneyo!/(Nedankinde!)

glig (Montri la profilon) 2010-novembro-03 11:03:42

Hej dukemasuya, mi devas diri ke ankaŭ mi partoprenis iujn lecionojn de tiu ĉi retpaĝo. La retpaĝo estas bonega. Estas tre bona ideo traduki tiujn lecionojn en esperanto. Sed min interesas, kiom mi komprenis vin, ĉu tiuj esperantaj tradukaĵoj aperos ankaŭ ĉe TTMIK?

Aliflanke, tre bona ideo kaj nur antaŭen!

P.S. Mi volonte volus helpi vin, sed vi neceas iun kun bonega scio de E-o.

sal.gif

dukemasuya (Montri la profilon) 2010-novembro-03 11:59:46

glig:Hej dukemasuya, mi devas diri ke ankaŭ mi partoprenis iujn lecionojn de tiu ĉi retpaĝo. La retpaĝo estas bonega. Estas tre bona ideo traduki tiujn lecionojn en esperanto. Sed min interesas, kiom mi komprenis vin, ĉu tiuj esperantaj tradukaĵoj aperos ankaŭ ĉe TTMIK?

Aliflanke, tre bona ideo kaj nur antaŭen!

P.S. Mi volonte volus helpi vin, sed vi neceas iun kun bonega scio de E-o.

sal.gif
Haha! Jes, vi komprenis bone. Mi volas sendi la tradukaĵojn al HyunwooSun por alŝuti al TTMIK. Eble vi vidis ke por malmulte da lecionoj jam estas tradukaĵoj en la hispana, la franca kaj la ĉina (vidu supren). Tamen mi volas daŭre traduki esperantlingven -- do pli da tradukaĵoj ol la aliaj lingvoj... se mi havas tempon. lango.gif

Kaj jes, ni antaŭeniru! Dankon!

yugary (Montri la profilon) 2010-novembro-04 08:10:23

Viaj klarigoj estas ĝustaj.

dukemasuya (Montri la profilon) 2010-novembro-04 09:52:25

Bone, mi baldaŭ sendos tion al SunHyunwoo (선현우) (la ĉefa instruisto de TTMIK) kaj espereble li alŝutos ĝin. Dankegon al vi ĉiuj por viaj korektoj, demandoj ktp. Eble morgaŭ mi komencos traduki la lecionnotojn de la dua leciono de la unua nivelo:
La lecionnotoj: http://talktomeinkorean.com/pdf-files/ttmik-l1l2...
La lecionpaĝo: http://www.talktomeinkorean.com/lessons/level-1-...

Do ĝis tiam kaj ĉiuj bonfartu! sal.gif

Reen al la supro